| Solid Snake | |
|---|---|
| fikcia homo • Metal Gear characters | |
| Kreita de | Kojima Hideo |
| Verko | Super Smash Bros. Metal Gear Metal Gear Solid Metal Gear Solid 4: Guns of the Patriots Metal Gear Solid 2: Sons of Liberty Metal Gear 2: Solid Snake Metal Gear Solid Metal Gear Acid |
| Rolita de | David Hayter, 大塚明夫 |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Nacieco | Usono |
| Okupo | soldato • spiono • soldulo • hundosleda ŝoforo |
| Patro | Big Boss |
| Gefratoj | Liquid Snake • Solidus Snake |
| Malamikoj | Liquid Snake • Liquid Ocelot • Big Boss • Venom Snake • The Patriots |
| Fikciuloj deMetal Gear :Solido Serpento | ||
| Japana voĉo | Otsuka Akio | |
| Angla voĉo | David Hayter | |
| Movkapta aktoro | Yoshida Mizuho | |
Solido Serpento (el lajapana ソリッド・スネーク Soriddo Sunêku - Solid Snake) estas fikcia rolulo en lavideoludo-serioMetal Gear.
Li naskiĝis en1972. Tre frue, oni lin varbis kaj trejnis en lausonaarmeo por fariĝi valoransoldaton. Li lernis scipovi seslingvojn, kaj ricevis trejnadon priparaŝutado,eskalado,naĝado. Ĉirkaŭ laeknaŭdekoj, li envarbiĝas la rotonVulpHundo, tiam regita de laEstrego. Ene de tiu skipo, Serpento, ĝisosta fumisto, maturiĝas kaj disvolviĝas. Li baldaŭ partoprenos sian unuan mision.
En1987 aperisMetal Gear, kies heroo estis Serpento. Ni tiam malkovris tre stereotipa fikciulo: Juna militisto dotita de eksternormaj kapablecoj kaj konscia je siaj rajtoj kaj devoj, Serpento tamen distingiĝas de la trivialaj fortikuloj kiuj kutimas prance kaj fronte spiti malamikojn, ĉar li eme preferas ŝtele movi kaj infiltre ataki kontraŭulojn. Unuafoje, agluda heroo kiu ne buĉaĉas Rambo-maniere antaŭ ol pripensi, sed kiu inde kaj digne elvokas la legendajnninĵojn. Li lernis neniam ekdormi, petoli aŭ ĝibigi la dorson dum misioj sed ĉiam tonie konscii ĉian movon en la ĉirkaŭaĵo. Streĉa kaj atentpostula ludo, sed flanke tiom ĝuiga ke ĝi rapide ikonigis siajn protagonistojn.
En tiu unue videoludo, Serpento finfine detruis la Metalilon, kaj mortigis sian mentoron, la Granda Estro, kiu perfidis Vulphundo fariĝante la terorista estro enEkstera Edeno.

Se ĉio tiam haltis, se la legendo ne plu antaŭeniris, la ludo memsufiĉus, kaj neniam la heroo fariĝus konsekrita. Sed plu disvolviĝis la afero, kaj ellaboriĝis vera implika mitologio kiu kondukas nian fikciulon ĉe la kvar angulojn de la Tero: Sud-afriko, Rusio, Alasko... La jaroj baldaŭ stakiĝas kaj nia heroo maturiĝas, li estiĝas katalizulon pri svarmo da filozofaj demandoj. Senĉese manipulita, far siaj superuloj same kiel far siaj malamikoj, li eklernos en2005, okaze de sia misio en Nebula Moseo, ke li devenas de la projekto "La Teruraj Infanoj", klona eksperimento kies biologia ŝablono estas la Granda Estro kaj kies resuma celo konsistas el krei la perfektan soldaton, spuro de eŭgenika ĥimero. Sia misio cetere finiĝos per fratomurdo, ĉar la terorista ĉefo ke li batalos kaj fine venkos en Alasko estas klono sia, nomitaLikva Serpento. Li estas do "biologie" frato kun Likva kajFirma serpento.
Ekde tiam, li ne ĉesos strebi revui sian memon, ekkompreni kiom da liberta amplekso li disponas, por kia metafora senco li plu vivos kaj luktos. Post definitiva demisio de Vulphundo, li fariĝos sola soldato agante kune kunOtakuisto por elradikigi laMetalilan minacon, por pluigi la transdonado de homa esenco, sen limo, sen mensogoj.
Malgraŭ ĉia evidenteco, enMetal Gear Solid 3: Snake Eater, ni ne enkorpiĝas Solida Serpento, sed laGranda Estro, enrusaĝangalo dum laMalvarma milito.