Soldato (derivita de etnolingvaj vortoj, kiuj etimologie signifassoldulo) estas armita ano dearmeo. La preciza signifo dependas de lando al lando kaj de la kunteksto. Soldato povas esti:
La plej malsupera ano de la armea hierarkio.
Ĉiuj armeanoj, kiuj ne estas oficiroj.
Iuj armeanoj ĝenerale.
Soldato nomiĝas en kelkaj landoj patrujdefendanto.
La veraj soldatoj aperis post laRomia imperio denove nur kun apero de la daŭra armeo.Pli frue la armeo estiĝis dum lafeŭdismo kiel mallongtempa devo partopreni en militiroj.La bildo pri la soldatoj ŝanĝiĝis nur en la 19-a jarcento, kiam la soldatoj estis engaĝitaj ne nur je sia komandanto sed je sia ŝtato.
La ĝenerala trudsoldatigo aperis en1793 enFrancio kaj poste disvastiĝis ĝis fino de la 19-a jarcento. Post la unua mondmilito la trudsoldatigo estis malpermesita en la malvenkitaj landoj (Germanio, Hungario) aŭ forte limigita.
La plej konata ideologia fono por la stato de soldateco estasmilitarismo. En la tiel nomataOkcidento, la plej grava provo filozofie pravigi ĝin kaj la plej ofte rigardata kielcivilizokonforma estis proponita deKant en 1795 in lia verkoAl Eterna Paco.Pacismo ofte estas rigardata kaj persekutata kiel atako al soldatoj, ekzemple enGermanujo en la provoj malpermesi la sloganon "Soldatoj estas murdistoj" (origine skribita deKurt Tucholsky).
Bildo de infanakantludo pri amindumo de virino al soldato, 1890. La angla teksto diras "Soldato, soldato, ĉu vi edziĝos al mi?"
Ekde la plej frua skribita literaturo, soldatoj estas ofta temo de ĉiaspecaj verkoj, filmoj, kaj ludoj. Plej ofte ili prezentas soldatojn kiel heroojn, sed foje elstarigas la danĝerojn kaj traŭmatojn, kiuj en milito okazas al soldatoj kaj estas okazigataj de ili.
La statuso de soldato (kielordonato,heroo,dizertinto aŭmalkuraĝulo …) estas juĝata laŭ la oficiala kaj efektiva statuso de soldato kielsubjekto aŭobjekto. La respondo al tiu demando estas temo desociologio. Ĝi gravas pleje por la socia kaj historia, sed ankaŭ la jura taksado de la soldato kaj ties agoj.
La demando, ĉu soldatoj estas konsiderataj de la socio kiel subjektoj, dependas de diversaj faktoroj kaj perspektivoj. Unu nuntempe vasta percepto priskribas ilin kiel ordonatojn sen propra volo kaj do objektojn, ne subjektojn al kiuj oni atribuu pripenson pri ilia situacio kaj memdeciditan agadon. Aliflanke, oni eksplican subjektecon atribuas foje al tiuj, "kiuj ne nur efektivigas siajn ordonojn, kiel oni atendas, sed faras pli ol la estroj atendas de ili" kaj "(k)iam tiu neatendita aŭ preterordona efektivigo estas almenaŭ poste bonvena al la estroj, tiam tiuj soldatoj estas ĝenerale nomataj herooj".[1] Aliflanke, speciala subjekta statuso estas agnoskata por tiuj, kiuj rifuzas aŭ kontraŭstaras siajn ordonojn. Al ĉi-lasta grupo apartenas dizertintoj,ribelantoj, kajstrikantoj. Decidan rolon tiam havas la demando "ĉu ili elfaras laordonojn diritajn al ili aŭ rifuzas".[2] Laŭ sociologia perspektivo soldatoj restas subjektoj "ĉar kiel vundeblaj estaĵoj ligitaj al korpoj ili estas kapablaj je intenca agado."[2] Laŭ Warburg tio ne neas, "ke ili estas trafataj de devigoj", sed tio ne rezultigas, "ke ili iĝus nuraj iloj en la manoj de la estroj".[2]
EnHungario, la nova konstitucio en1949 enhavis la devon pri soldatservo por ĉiu vira junulo (plenkreska). Tiam oni devis servi 3 jarojn, poste 2 jarojn; 1,5 jarojn ekde1977, 1 jaron ekde1992, 9 monatojn ekde1998, 6 monatojn ekde2002, ekde2004 fakte ĉesis la trudsoldatiĝo en Hungario kaj aperis la profesia armeo. En Hungario la armeo nombris en 1989 80.000 soldatojn, en 2004 nur 6.000.Oni rajtis elekti ekde 1989 la alternativan servon (ekz.atestantoj de Jehovo).
La proporcio de netaŭgaj junuloj (pro psiĥaj, movmalsanoj) estis 3,35 % en 1973, 26,41 % en 1998, 50% en 2001, dum en Okcident-Eŭropo tiu proporcio estis ĝenerale 25-30 %. Granda parto de tiu proporcio venas pro trompo de la kontrola instanco.