Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tomato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSolanum lycopersicum)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tomato
Plena kaj duona tomato
Plena kaj duona tomato
Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:Dukotiledonaj plantojMagnoliopsida
Subklaso:AsteredojAsteridae
Ordo:Solanales
Familio:SolanacojSolanaceae
Genro:Solanum
Specio:S. lycopersicum
Solanum lycopersicum
L.
Sinonimoj

Lycopersicon lycopersicum
Lycopersicon esculentum

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tomato estas herbo en la familiosolanacoj kun hel-koloraj (ofteruĝaj) manĝeblajfruktoj (tamen ofte manĝataj kiellegomo). Ĝi originas enMeza kajSuda Ameriko, kaj la vorto devenas el lanavatla lingvo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Oni kredas, ke la tomato unue kreskis en antikvaPeruo, kie multaj sovaĝaj specioj de verdaj tomatoj ankoraŭ kreskas. Tiam, proksime antaŭ tri mil jaroj, ĝi portiĝis alMeksiko.

Dum la eŭropa koloniado de la Amerikoj, la tomato estis portita al Eŭropo. Dum la16-a kaj17-a jarcento, multaj eŭropanoj timis, ke tomatoj estis toksaj, pro la rilato de la tomato albeladono kajtabako. Tamen, tomatoj estis kreskigitaj kiel ornamaĵoj. Dum la frua19-a jarcento ĝi estis uzata kiel manĝaĵo, ĉefe inItalio kajFrancio. Vincenzo Corrado, kuiristo deNapoleono, priskribas receptojn en1773 en la kuirlibroIl cuoco galante.

En UsonoThomas Jefferson estis pioniro pri la kulturado de tomatoj. Li kulturis grandajn "hispanajn" tomatojn. La tomato estis ofta manĝaĵo ĉe lia manĝotablo. La filinoj de Jefferson lasis plurajn receptojn pri tomatoj.

Moderna uzo de tomatoj

[redakti |redakti fonton]

Tomatoj nun estas manĝataj libere tutmonde. Post ties senkulpigo kiel toksa frukto, nun ili estas estimataj kiel pretendataafrodiziigilo. Nuntempe, oni pensas, ke la tomato estas saniga manĝaĵo, kaj manĝado de tomatoj bonigas la koron kaj kontraŭaskanceron ĉar ili enhavaslikopenon.

Tomatoj estas uzataj ofte en mediteranea kuirado, ĉefe itala. Ĝi povas esti manĝata freŝa aŭ kuirita. Ĝi povas esti fritata aŭ rostata. Oni povas surtabligi ĝin ensalato, aŭ kiel saŭco por aliaj manĝaĵoj.

Fotaro

[redakti |redakti fonton]
  • La frukto de tomato kaj sproso
    La frukto de tomato kaj sproso
  • La diversaj specioj de tomatoj
    La diversaj specioj de tomatoj
  • Tomatoj kultivataj sur la minerala lano
    Tomatoj kultivataj sur laminerala lano
  • La floranta sproso
    La floranta sproso
  • La fruktoj en diversaj stadioj de maturco
    La fruktoj en diversaj stadioj de maturco
  • La tomatoj koktelaj "Yellow Pearshaped"
    La tomatoj koktelaj "Yellow Pearshaped"
  • Paniklo da tomatoj
    Paniklo da tomatoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tomato&oldid=9039977"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp