Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sola fide

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Sola fide ("sola fido" en lalatina) estas gravaprotestanta doktrino, kiu diras, ke ni estas savita sole per fido enJesuo Kristo.Pentofarado, bonfarado,sakramento aŭ iu ajn merito, ne sufiĉas por iri alla ĉielo post morto. Tia fido devenas de lagraco de Dio. La kristano ja ankoraŭ bonfaras, sed nepor la amo de Dio, sedpro la amo de Dio.

La doktrino naskiĝis en la spirita lukto deLutero por esti savita de Dio. En laBiblio li fine trovis la solvon al sia lukto:

Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estasskribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)

Lasavo de Kristo, Lutero komprenis, ne venis de iu ajn faro depento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita perlagraco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la koro de lia reformo kaj doktrino. Kaj do la koro deprotestantismo.

Pro la doktrino, protestantismo ne havas monaĥojn aŭ pilgrimadon kaj la sakramentoj estas plejparte simbolaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Sola_fide"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp