Molpilkado aŭ perneologismo el la angla (soft=mola, ball=pilko)softbalo, estassekurhavena sporto simila albasbalo. Ĉe tiu lapilko de la Ĵetanto estas forĵetita ne desupre, sed per ronda movo desube. Kelkaj reguloj estas malsamaj, sed la baza principo estas la sama. Por distingi basbalon de softbalo, oni nomas basbalon kelkfoje "durbalo"(anglehardball).
La ludkampo de softbalo estas ĉirkaŭ je 1/3 pli malgranda ol tiu de la basbalo, same la Bazoj estas nur 60 futojn (ĉ. 18 m) foraj unu de la alia. La batiloj estas plej ofte pli maldikaj kaj malpezaj.
La nomo de la ludo estas iomete konfuziga: la pilko estas pli granda ol tiu de la basbalo, sed same malmola. Ĝi estas do pro ties grandeco ne tiel forte forĵetebla kaj forbatebla.
EnUsono, la plenkreskuloj ludas softbalon libertempe, la basbalo estas ludata fare de profesiuloj kaj studentoj. En Germanio kaj multaj aliaj landoj la viroj ludas basbalon kaj virinoj softbalon. Sekve, molpilkado ankaŭ iĝis olimpika sporta disciplinonur por virinoj. Tamen ensomeraj olimpikoj ĝi ĝis nun nur praktikis malmultajn fojojn, en 1996–2008 4 fojojn kaj post paŭzo denove en 2021 dum lasomera olimpiko 2020 prokrastita je unu jaro.
Ekzistas du versionoj de softbalo:
Ĉefastpitch softball (rapidkapta softbalo), oni povas forbati la pilkon laŭplaĉa forto. Tiu ĉi varianto popularas en lernejoj, universitatoj kaj ambiciaj amatorligoj. La virina rapidkapta molpilkado estas ekde1996 olimpika disĉiplino. Krom la usona teamo (Olimpika venkinto de1996,2000,2004), la plej bonaj naciaj teamoj estas tiuj de Japanio kaj Aŭstralio.
Slowpitch softball (pigrakapta softbalo) estas la "libertempa varianto" de softbalo, ĉe kiu la forbatita pilko deĵetanto devas iri klaran arkon. “Base Stealing“ ne estas malpermesita ĉe tiu varianto.
Olimpikaj sportoj |
---|
Someraj | Arkpafado •Atletiko •Badmintono •Bazopilkado/Softbalo •Biciklado (voja,traka,transterena biciklado, BMX liberstila, BMX vetkura) •Boksado •Hokeo •Flugpilkado (hala,plaĝa) •Futbalo •Gimnastiko (Arta gimnastiko,Ritma gimnastiko,Trampolina gimnastiko) •Golfo •Halterlevado •Ĵudo •Kajakado-Kanuado (mallongdistanca kurumo,slalomo) •Karateo •Korbopilkado •Lukto •Manpilkado •Moderna pentatlono •Naĝado (Sporta naĝado,Plonĝado,Sinkrona naĝado,Akvopilkado, Maratona naĝado) •Pafado •Rajdado •Remado •Rugbeo •Rultabulado •Skermo •Sporta grimpado •Surfado •Tabloteniso •Tekvondo •Teniso •Triatlono •Velado |
---|
Vintraj | |
---|
|