Soest [zoːst], ĉefurbo de la samnomadistrikto, estas urbo en lafederacia landoNordrejn-Vestfalio deGermanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km oriente deDortmund sur la fekunda grundo de la pejzaĝoSoester Börde, kaj apartenas al ladistriktaro Arnsberg. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis48 250 loĝantoj sur areo de85,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de562 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumojEnse,Lippetal kajWelver.
Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj deHanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio postKöln (Kolonjo).
Grandan signifon la urbo atingis kiel centro deSoester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz.Novgorod en Rusio.La urbo konatiĝis ankaŭ pro laSoest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.
LaMalpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon.
Malgraŭ gravaj detruoj dumDua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de laurba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉirkaŭ 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj laPilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas lakatedralo St. Patrokli kaj lapreĝejo St. Petri. Krome estas la protestanta preĝejoSankta Maria de la Herbejo (Soest).
La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktaspumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.