Sukarno aŭ en malnova, nederlanda literumoSoekarno,[1] naskiĝinta kielKusno Sosrodihardjo (la6-a de junio1901 - la21-a de junio1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidanto deIndonezio.
Sukarno naskiĝis enSurabajo. Lia patro, Raden Sukemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis elBalio.
Li studisarĥitekturon kaj iĝisinĝeniero. Li iĝis gvidanto de laNacia Partio de Indonezio,Partai Nasional Indonesia, en1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum laDua Mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj deNederlanda Hindio.
Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la17-a de aŭgusto1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio,Pancasila.
Li iniciatis politikon malproksiman al la okcidentaj potencoj. KunJawaharlal Nehru, kajGamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de laSenalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifanBandungan konferencon. Tio kaŭzis la oponon de Usono kaj aliaj potencoj.
En 1965 la militistoj prenis la potencon, sub la gvido deSuharto, kiu posttre forta subpremado de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj prenis formale la prezidantecon en 1967.Sukarno restis sub hejma malliberigo ĝis sia morto
Lia filinoMegawati Sukarnoputri fariĝis la kvina prezidento de Indonezio de 2001 ĝis 2004.
- ↑Soekarno estas malnova literumo, influita per lanederlanda, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo la nomo skribiĝasSukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomonBung Karno, frato Karno. Foje oni atribuis al li unuan nomon Aĥmed, sed verŝajne tiu nomo ne ĝustas; indonezianoj kutime havas nur unu nomon.