Malneta versio
Smithson Tennant (1761-1815) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-a de novembro1761 enSelby,Norda Jorkŝiro, ![]() | ||||
Morto | 22-a de februaro1815 enBulonjo sur Maro, ![]() | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto![]() | ||||
Mortis per | Kancero![]() | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo | ||||
Memorigilo![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Kemio![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Smithson Tennant (1761-1815) (n. enSelby,Norda Jorkŝiro, Anglio, en la30-a de novembro1761 - m. enBulonjo sur Maro,
Francio, en la22-a de februaro1815) estis angla kemiisto kaj malkovrinto de la kemiaj elementojOsmio kajIridio. Li ankaŭ kontribuis por elmontri la identecon inter ladiamanto kaj lalignokarbo. Lamineralotenantito[1] ricevis tiun nomon liaomaĝe.
Li principe vizitadis la Gramatikan Lernejon en Beverley, la plej antikva publika lernejo enAnglio, fondita ĉirkaŭ la jaro 700 p.K. Li komencis siajn studojn pri Medicino en laUniversitato de Edinburgo, en 1781, kie li konisJoseph Black[2], sed, en la venonta jaro, li translokiĝis al laUniversitato de Kembriĝo, kie li sin dediĉis al botaniko kaj kemio. Inter 1784 kaj 1786, li vojaĝis alDanio,Svedio,Francio kajNederlando, kaj dum tiuj studpromenoj li konatiĝis kunCarl Wilhelm Scheele,Johan Gottlieb Gahn,Claude Louis Berthollet kaj ebleAntoine Lavoisier. Ĉi-renkontiĝoj kun la sciencistaro donis al li ideon tre malsimilan for de la tradiciaj konceptoj de laflogistono.
En 1786, li reiris al Kembriĝo, kie li doktoriĝis pri Medicino, tamen, li neniam oficis kiel kuracisto kaj ĉiam sin dediĉis al kemio. En 1788, li ricevis sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Fiziko. Post la morto de sia patrino, li heredis kelkajn proprietaĵon ĉirkaŭ Selby kaj akiris aliajn apud Cheddar[3], kie li elvolvis kelkajn agrikulturajn eksperimentojn. En 1791, li informis la Reĝan Societon de Londono lia interesega malkovro pri ia maniero ekstrakti karbonon de la karbonata acido.
En 1796, li sendis dokumento al la sama Reĝa Societo informante siajn malkovrojnPri la Naturo de la Diamanto. En tiu raporto, li rakontis kelkajn siajn eksperimentoj, malkovrante ke la diamanto ne produktis pli dakarbonata acido ol la sama kvanto da lignokarbo. En unu el liaj eksperimentoj rilate al la krudaplateno, li malkovris ian karakterizan nigran pulvoron, enhavantan du novaj metaloj, kiujn li nomisIridio kajOsmio. Dank'al al tiu malkovro, li ricevis lamedalon Copley, en 1804. La dokumento kie li rakontas la malkovron titoliĝas "Pri du metaloj trovitaj en iu Nigra Pulvoro"[4], restanta post la platensolvaĵo[5]. En 1813, li nomumiĝis profesoro pri kemio, enKembriĝo.
En aŭtuno 1815, Tennant ree vizitis Francion, kaj, post pasi la vintron enParizo, li alvenis alBulonjo sur Maro, en la20-a de februaro, intencante enŝipiĝi al Anglio, akompanata de la Barono Bulow. Kvankam la vetero ne estis favora, ili promenrajdis kune, en la 22-a, por viziti la kolumnojn deNapoleono Bonaparte, kaj revenante, ili prenis flankan vojon por ekzameni etan fortreson. Bedaŭrinde, lalevponto, sur kiu ili devus trapasi, ne estis sekura, kaj rompiĝis, kaj la du vojaĝantoj falis el siaj ĉevaloj en la fosaĵon. La falo lasis lin senparola kaj li mortis post kelkajn horojn.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Kemiisto kajMineralogo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). | ![]() |
![]() | Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Homoj |