La plej malalta punkto estasStreda nad Bodrogom (94 m super marnivelo), vilaĝo en la suda parto de Orientslovakia ebenejo. La malplej alta punkto estas tiu punkto, kie la riveroBodrog elfluas el slovaka teritorio. La teritorio estas trakreskata de veproj kaj malsekejaj arboj.
La plej alta vulkana monto de LaKarpatoj estasPoľana (1458 m) en la regionoSlovenské stredohorie (Slovaka mezmontejo). Ĝi estas grandega, forte trasulkiĝinta vulkano. La diametro de la vulkano mem estas 6 km, tiu de la bazo ĉirkaŭ 18 km. La kratero havas formon de valkaldrono profunda proksimume 300 m, finiĝanta per ronda remparo longa 23 km. La montaro estas protektata regiono kun areo de 200,79 km².
La plej granda ebenejo estasPodunajská nížina (Laŭdanuba ebenejo) – ĉirkaŭ 10 000 km². Ĝi estas ampleksa ebena teritorio en la sudokcidento de Slovakio, parto deMalgranda danuba valkadrono. Pli alta, norda parto estas konsistigata de montregiona surfaco.
La plej granda teritorio de blovitaj sabloj estasZáhorská nížina (Transmontara ebenejo) – longeco 75 km, larĝeco 35 km. Tio estas ebena teritorio en okcidento de Slovakio trans la montaro Malé Karpaty, tial nomataZáhorie (Transmontara); ĝi situas en la norda parto deViena valkaldrono. Grandaj areoj de sablo blovita fare de okcidentaj ventoj en kvarmontaro.
La plej profunda malvastvalo estasZádielska dolina (Valo de Zádiel) – profundeco preskaŭ 400 m, longeco preskaŭ 3 km, larĝeco de la fundo 10 m. Mallonga kanjona valo kreita de la rivereto Blatnica ("Koteskulo") en kalkŝtonoj deSlovaka karsto. La flankaj deklivoj formas akrajn transpendajn murojn. Multe da ŝtonegaj formacioj havas diversajn aspektojn kun trafaj nomoj. La valo estas ŝtata rezervejo.
La plej grandioza valo estasBielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion dePollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.
La plej profundagroto estasStarý hrad (Malnova kastelo) – 424 m. Ĝi situas enKrakova hoľa (Nudmonto de Krak) en la norda parto deMalaltaj Tatroj. La pli ol 500 m longa groto havas la nomon laŭ karakteriza roka formacio. Oni malkovris ĝin en la jaro 1967 kaj longe ĝi estis konsiderata abismo.
La plej granda disfalo kaj etpeciĝo de vulkana materialoKamenné more (Ŝtona maro) – 0,133 km², unika natura kreitaĵo ĉe la vilaĝoVyhne (Forĝejoj) en la monto Kamenná (Ŝtona), montaro Štiavnické vrchy. La ŝtona maro kreiĝis per disfalo deriolitoj kun influo de malfortaj fluidaj movoj.
La plej granda rivero estasDanubo – longeco 2850 km, en Slovakio 172 km. Ĝi trafluas 8 ŝtatojn. Ĝi deakvigas preskaŭ la tutan teritorion de Slovakio.
La plej kruta rivero estasPoprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluas en la riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.
La plej profunda lago estas Veľké (Granda)Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.
Ununuragejsero en Slovakio troviĝas ĉe vilaĝoHerľany. Ĝi sputas la akvon el profundeco de 405 m ĝis alteco de 30–40 m. La intervalo inter du erupcioj estas 32–34 horoj kaj ili daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn; dume la gejsero sputas 600 hl da mineralakvo. La temperaturo estas 12–14°C, je la fino de erupcio ĝi altiĝas 22–24°C. La gejsero ekestis kiel arteza puto bortruita en la jaro1870.
La plej longaakvofalo situas ĉeKmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝisKôprová dolina (Aneta valo) travenkas tri akvofaloj dislokitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.
La plej fortega akvofalo estas ĉeSkok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluiĝinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salt').
Lomnický štít estas, kun 2 632 metroj, la tria plej alta monto de Slovakio, de Tatroj kaj entute de Karpatoj, kvankam oni kredis ĝin ĝis la 19-a jarcento la plej alta. La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla pertelfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. La stacio havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio:−3,2°C.
La Prezidanto de la Slovaka Respubliko (slovakePrezident Slovenskej republiky) aŭ mallonge laPrezidanto de Slovakio estas la prezidanto kaj ŝtatestro de la Slovaka Respubliko. La prezidanto estas la ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Slovakio kaj estas konsiderata la ĉefa reprezentanto de Slovakio eksterlande. La prezidanto estas elektita en rektaj elektoj de la popolo por fiksa oficperiodo de kvin jaroj, kaj li povas esti elektita por maksimume du sinsekvaj terminoj (signifante, 10 jaroj).
La Ĉefministro de la Slovaka Respubliko (slovakePredseda vladí Slovenskej republiky) aŭ mallonge laĈefministro de Slovakio estas la registarestro en Slovakio. Oficiale, tio estas la tria ranga konstitucia pozicio (post la prezidanto kaj la prezidanto de la parlamento), sed praktike ĝi estas la gvida politika posteno en la lando. Depost la sendependiĝo de Slovakio en 1993, 9 politikistoj servis kiel ĉefministroj, nuntempe tenita de Ludwit Odor.
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Slovakio, 2019
La ekonomio de Slovakio estas unu el la plej sukcesaj en Orient-Centra Eŭropo. Inter 2006 kaj 2008, Slovakio atingis la plej altajn kreskorapidecojn inter la landoj de Eŭropa Unio enCentra kajOrienta Eŭropo. En 2006 la kreskorapideco estis 8,9%, kaj en 2007 10,4%.Senlaboreco falis de pinto de 19,2% en 2001 al malpli ol 8% komence de 2008, dum la mezumo en la EU-landoj estis ĉirkaŭ 10%.
La lando venkis la plej multajn malfacilaĵojn alfrontatajn de iu ajn lando, kiu ŝanĝas sian ekonomion deplanita ekonomio almerkata ekonomio kun malferma merkato. En 2001, la registaro faris grandan progreson en stabiligo de ĉiuj ekonomioj kaj ampleksaj strukturaj reformoj. Plejparto de la politikaprivatigo estas preskaŭ finita, kaj la banka sistemo estas preskaŭ tute en privataj manoj (ĉefe en la manoj de eksterlandaj loĝantoj) kaj eksterlandaj investoj daŭre kreskas.La lando havas evoluinta kazina industrio, kiu estas strikte licencita.[1]
Ekde la efektivigo de la reformoj, la MEP pokapa laŭaĉetpovo (PPP) de Slovakio kreskis ĉiujare, kaj en 2007 ĝi estis pli alta ol 20 mil dolaroj.
Slovakio aliĝis al laEŭrozono en januaro 2009 kaj anstataŭigis la nacian valuton, la slovakan kornon, kun laeŭro. La 28-an de majo 2008, lakurzo estis fiksita je 30,126kronoj al 1 eŭro.
La branĉoj de produktado en Slovakio inkludasagrikulturan sektoron kiu plejparte produktas grajnojn, fruktojn, vinvinberojn, tabakon kaj brutbredadon, porkojn, ŝafon, kokaĵon por buĉado kaj ovojn. Slovaka industrio ĉefe produktas teksaĵojn, piedvestojn, feron, ŝtalon, zinkon kaj plastojn. La lando havas naturajn trezorojn kielnatura gaso,nafto,bruna karbo,lignito,fero kajligno.
Ekde 2006, la ekstera komerco estis karakterizita per importoj kun valoro de 41,84 miliardoj da dolaroj, ĉefe de nafto,tergaso kaj aliajkrudaĵoj. Aliflanke Slovakio eksportis varojn kun valoro de 39,64 miliardoj da dolaroj alĈeĥio,Germanio,Pollando,Aŭstrio,Italio,Britio kajRusio.
Ekde 1991, internaciaskiejo komencis disvolviĝi ĉirkaŭ la urbo Krumpaki.