Slovake oni parolas enSlovakio (ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj) kaj krome en tiuj ĉi landoj (menciitaj estas nombroj de Slovakoj en eksterlando laŭ (slovakaj landaj komunumoj kaj ambasadejoj)/oficialaj nombroj por jaro 2000/2001):
Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo lalatina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo laĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de la ĉeĥa al la unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigisAnton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigisĽudovít Štúr. En la jaro1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kajŝturanoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono deMallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo.
Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton formas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.
Proksimuma prononcado de la slovaklingvaj literoj:
skribitan
prononcu kiel
č
ĉ
ň
nj
š
ŝ
ť
tj
ž
ĵ
ä
e
ch
ĥ
ô
ŭo
ď
dj
y
i
ľ
lj
dž
ĝ
Kvankam la slovaka lingvo longtempe disvolviĝis en aliaj kondiĉoj ol la ĉeĥa, ambaŭ restis tre similaj. Slovaklingve parolas enSlovakio preskaŭ 90 % el la popolo. Multaj Slovakoj vivas enĈeĥio,Usono,Hungario,Pollando,Kanado,Rumanio, eksajSovetunio kajJugoslavio kaj en aliaj landoj.