Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Slavono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por originala versio de la lingvo rigardu la paĝonMalnovslava lingvo.

Slavono — speco de antikva bulgara lingvo kiu estis prilaborita en skriba formo de fratojCirilo kaj Metodo en863 por diservaj bezonoj. Nune estas uzebla enortodoksismadiservo enRusio,Belorusio,Ukrainio,Serbio,Bulgario; malofte oni uzis ĝin enkatolikisma diservo enĈeĥio kajKroatio. En landoj kie oni uzis Slavonon, ofte sub influo de naciaj lingvoj aperis variantoj de la lingvo. Nuntempe pli disvastigata estas tiel nomata "sinoda" varianto, kiun uzadas en diservoRusa Ortodoksa Eklezio.

Uzado

[redakti |redakti fonton]

Enmezepoko Slavono estis vaste uzata en literaturo, scienco, filozofio, sed poste ĝi poiomete estis forpuŝita de naciaj lingvoj, kaj nune lingvo uzatas nur en diservo. Ĉefaj tekstoj estas slavonlingvaj Biblio, diservaj tekstoj kaj preĝoj, biografioj de sanktuloj.

Skribo kaj gramatikaj trajtoj

[redakti |redakti fonton]

Por skribo en Slavono uzatascirila alfabeto, sed nuntempe ofte estas uzeblaj ankaŭ modernaj naciaj cirilaj alfabetoj (pro tio, ke nuntempe nur nemultaj konas antikvajn literojn, kiuj ofte havas alian skribmanieron). Malofte uzataslatina alfabeto kaj specifa alfabetoGlagolico.En slavono ekzistas sistemo de supersignoj, kaj parto de literoj estas uzeblaj kiel ciferoj (en ĉi tiu senco literon oni skribas sub specifa supersigno).

Interpunkcio estas iom alia ol en modernaj lingvoj: ekzemple anstataŭ demandosigno uziĝas punktokomo kiel en laantikva greka, anstataŭ kutima en modernaj lingvoj uzado de punktokomo uziĝas dupunkto.Verboj havas 2konjugaciojn,futuro,prezenco, kaj 4 specoj depreterito:aoristo,imperfekto,perfekto kajpluskvamperfekto.Substantivo havas kvardeklinaciojn laŭ sep kazoj:nominativo,genitivo,dativo,akuzativo,instrumentalo,prepozitivo kajvokativo; mola, malmola kaj miksa specoj de deklinacioj (devenas laŭ finaĵoj), havasgenron kajnombron:singularo,dualo kajpluralo.Adjektivoj havas kurtan kaj plenan formojn kaj deklinaciiĝas laŭ genro, kazo kaj nombro. Pronomoj dividiĝas je 2 grupoj: 1-a deklinaciiĝas laŭ kazoj kaj nombroj, 2-a laŭ kazoj, genroj kaj nombroj (havas molan kaj malmolan formojn).Numeraloj havas deklinacion.

Prononco

[redakti |redakti fonton]

En Slavono nuntempe uzatas prononcmaniero derusa lingvo, sed estas ebla pli aŭ malpli forta influo de aliaj naciaj lingvoj;bulgara,serba, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksterja igiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Slavono&oldid=8962327"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp