Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Skylab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skylab
emblemo
kosma laboratorio
kosmostacioRedakti la valoron en Wikidata
Lando(j)Usonovd
vdr
Kosmostacio Skylab

Kosmostacio Skylab fotita en februaro de 1974

Emblemo de la misio

Priskribo
Ŝipanaro:3
Lanĉo:14-a de majo de 1973
Lanĉejo:Kennedy Space Center
Reeniro:11-a de julio de 1979
Maso:77 088 kg
Orbita alto:434-442 km
Orbita inklinacio:50º
Orbita periodo:93,4 min
Orbitoj en tago:15,4
Epizodo depodkastoKern.punkto pri kosmostacioj

Skylab [skaj lab] estis la unuausonakosmostacio. Ĝi orbitis la teron ekde1973 ĝis1979, kaj ĝin vizitis 3 homskipoj en1973 kaj1974. Ĝi pezis 75tunojn. La nomoSkylab estas angla mallongigo deSky Laboratory, aŭ "ĉiela laboratorio".

Historio

[redakti |redakti fonton]

Skylab estis lanĉita la14-an de majo 1973 je 17:30:00UTC, de 2-ŝtupa versio de laSaturn-5 puŝilo-raketo (misio SL-1). Dum la lanĉo, ĝi grave difektiĝis: ĝi perdis ĝian kontraŭ-mikrometeoroidan ŝirmon, ĝian sunŝirmon, kaj unu el ĝiaj ĉefaj sunpovaj paneloj. Rubo el la perdita ŝirmo plue malhelpis la etendon de la restanta sunpova panelo, tiele kaŭzante grandan mankon de povo. La unua homskipo, kiu estis lanĉita la25-an de majo 1973 (misio SL-2), vaste riparis la kosmostacion dum kosmopromenado. Du pluaj misioj okazis la28-an de julio 1973 (SL-3), kaj la16-an de novembro 1973 (SL-4}. La homskipoj restis surborde de la kosmostacio, respektive, 28 tagojn (SL-2), 59 tagojn (SL-3), kaj 84 tagojn (SL-4). La lasta homskipo de Skylab revenis al la tero je la8-a de februaro 1974.

Konstruo

[redakti |redakti fonton]

Skylab estis reekipita S-4B dua ŝtupo de Saturn-1B puŝilo-raketo, restaĵo elProjekto Apollo, komence intencita por unu el la nuligitaj terorbitaj misioj de Apollo.

Skylab orbitante Teron, fotita de SL-4

Uzo de Skylab

[redakti |redakti fonton]

Skylab orbitis la teron 2476 fojojn dum la 171 tagoj kaj 3 horoj kiam ĝi estis okupita de la tri homportantaj misioj. Kosmonaŭtoj faris dek kosmopromenadojn, totaligante 42 horojn kaj 16 minutojn. Oni faris ĉirkaŭ 2000 horojn da sciencaj kaj medicinaj eksperimentoj, inkluzive de ok sunaj eksperimentoj. Oni malkovris sunajn korontruojn. Multaj eksperimentoj esploris la reagojn de la kosmonaŭtoj al longaj periodoj de senpezeco. Ĉiu misio de Skylab atingis novan rekordon de la daŭro pasita en kosmo de kosmonaŭtoj.

Falo de Skylab

[redakti |redakti fonton]

Post la lasta misio, SL-4, Skylab estis forlasita en orbito kiu supozeble daŭrus 8 jarojn almenaŭ. Oni planis, ke lakosmopramo plialtigu ĝin al pli sekura alto en1979, tamen la pramoj ne estis pretaj ĝis1981. Multaj konsideris Skylab-onkosma rubo. Pligrandiĝanta suna agado, kiu varmigis la eksterajn tavolojn de la tera atmosfero, tiele pligrandigante ties trenon sur Skylab, kaŭzis ĝian fruan reeniron en la atmosferon je proksimume 16:37UTC, la11-an de julio 1979.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri kosmo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prikosmo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
Misioj de laprojekto Apollo
Testoj de raketoj
Insignoj de la programo Apollo
Insignoj de la programo Apollo
Testoj kun maketoj
Nepilotitaj misioj
Misioj en malalta Tera orbito
Misioj en Luna orbito
Surluniĝaj misioj
Malsukcesaj misioj
Listo de misiojNuligitaj misioj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Skylab&oldid=8870363"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp