Skribarto laŭ vasta difino estas la arto uzisignojn por prezenti seriojn de agoj. Iuj aŭtoroj rezervas la vorton skribo al parolskriboj, kaj aliajn specojn nomasnotacioj.Skribsistemoj, skribado, skribaĵoj kaj rilataj aferoj estas studeblaj laŭ multaj vidpunktoj.
Laŭ nuna scio, skribarto aperis unuafoje en la fruaj urbaj kulturoj de mezopotamio kaj Egiptio inter -4000 kaj -3000. De tiam ĝis nun pluraj centoj da skribsistemoj uziĝis.
- libroscienco aŭ bibliologio studas la materian konsiston de libroj (folifaldo, bindaĵo, enpaĝigo...)
- gravuroscienco aŭepigrafiko studas skribaĵojn sur malmolaj materialoj (ŝtono, moneroj...)
- praskriboscienco aŭpaleografio studas skribaĵojn sur molaj materialoj (pergameno, papero...)
- papirusscienco aŭpapirologio studas antikvajn skribaĵojn sur papiroj alinome papirusoj.
- bibliografio kolektas la normitajn referencojn de dokumentoj
- bibliotekoscienco zorgas pri konservado kaj disponigo de eldonaĵoj
- eldonscienco studas kvante (bibliometrio) kaj kvalite (eldonhistorio) la eldonadon
- legosociologio kaj okaze etnologio studas, kiel homoj en la diversaj socioj efektive uzas legadon kaj skribadon.
Grafologio, branĉo depsikologio, priskribas la karakteron de homo laŭ la propraĵoj de lia skribostilo. Ĝia scienca statuso ne tute firmiĝis.