Lalingvoj parolataj en Skotlando estas laangla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la lokaskota lingvo), laskotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvonorn de laŜetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzempleaber (riverfino),baile, bal (urbo),beinn, ben (monto, laŭvorte kapo),innis (insulo),loch (lago). Iu ajn, kiu deziras kompari la tri lingvojn ankoraŭ parolatajn en Skotlando povas viziti la retpaĝojn de la Esperantlingva verkista asocio[1], kie estas videblaj angla, skota kaj gaela versioj deLa infana raso, ĉefverko de la skota poeto William Auld, kiu mem verkis en tri lingvoj (Esperanto, angla kaj skota), kaj kiu havis gaellingvan avinon.
La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono deGlasgovo alEdinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².
La valuto de Skotlando estas lapundo (pound [sterling]), dividita en 100pencoj (pence, sing.penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse. Skotaj bankoj emisiias siajn proprajn bankbiletojn.
Skotlando havas areon de 78.762 km². Ĝi etendiĝas de la latitudo deBergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo deFlensburg (nordaGermanio) sude. En la sudo la angla landlimo, deGretna Green okcidente alBerwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas laNorda Maro, norde kaj okcidenteAtlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.
De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:
La Highlands aŭ A’ Ghàidhealtachd ("Altaj Landoj") estas norda montara regiono kovrita deerikejoj. En la maro antaŭ la norda bordo situas la insularojOrkadoj kajŜetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas laHebridoj.
La marbordo de la Highlands/A’ Ghàidhealtachd estas dentumita de multajfjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.
Longa, profunda kaviĝo, laGlen Mor aŭGreat Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj laGrampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.
Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj.Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.
LaLowlands (Malaltaj Landoj) konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj de la skotoj loĝas tie. LaLowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de laHighlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.
Lanarkshire, nomata ankaŭCounty of Lanark, do Distrikto de Lanark (skotgaeleSiorrachd Lannraig, skoteLanrikshire) estas historia regiono kaj graflando respektive distrikto en la geografia zono centraj malaltejoj de Skotlando.
La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).
LaNordaj Insuloj (en anglaNorthern Isles, en skotlandaNorthren Isles; en skotgaelaNa h-Eileanan a Tuath; en malnovnordlandaNorðreyjar) estas ĉeno (aŭ arkipelago) de insuloj ĉe la norda marbordo de ĉeftera Skotlando. La klimato estas malvarma kaj moderklimata kaj multe influita de la ĉirkaŭaj maroj. Estas du ĉefaj insulaj grupoj:Ŝetlandoj kajOrkadoj.
La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas LochLomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, LochMaree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.
La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas laoceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro laGolfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).
La kardo estas la nacia floro de Skotlando.La kardo, la nacia emblemo de Skotlando
Kardo estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kajfilikoj kardoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj despartioj, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundasfuksioj,rododendroj kajazaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.
En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdoskota lagopo (Lagopus scoticus).
La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misterajPiktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas.La historiistoTacito transrakontis al ni ke en la jaro77 lia bopatroJulio Agrikolo, guberniestro deBritio, plivastigis laRomian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiunTacito nomas Mons Graupius, li venkisKalgakon, reĝon de lakaledonoj.
SubAntonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).
La romianoj forlasisKaledonion (nunan Skotlandon) ĉirkaŭ en la jaro155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de159 al163.
En843Kenneth Macalpin proklamis sinreĝo de laPiktoj kaj de la Skotoj (la dukeltaj popoloj de Skotlando).Kenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele: Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858 estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj.Giric mac Dúngail (skotgaele: Griogair mac Dhunghail; naskiĝis ĉirkaŭ 832 en Skotlando kaj mortis en 889), konata en la angla lingvo simple kiel Giric estis reĝo de la Piktoj aŭ de Alba de 878 ĝis 889.
Malkolmo la 1-a,Máel Coluim mac Domnaill (naskiĝis ĉirkaŭ 900, mortis en 954) estis reĝo de Skotlando de 943 ĝis 954, iĝinta reĝo kiam sia kuzo Konstantino la 1-a (Causantín mac Áeda) abdikis por iĝi monaĥo. Li estis la filo de Donaldo la 2-a (Domnall mac Causantín).Ildulb mac Causantín aŭIndulf (mortis en 962) estis reĝo de Skotlando de 954 ĝis 962. Li estis la filo de Konstantino la 2-a (Causantín mac Áeda); lia patrino eble estis filino de Earl Eadulf la 1-a de Bernicia, kiu estis en ekzilo en Skotlando.Dub mac Maíl Coluim aŭDubh mac Mhaoil Chaluim (mortis en 967) estisreĝo de Skotlando de962 ĝis967. Li estis filo deMalkolmo la 1-a (Máel Coluim mac Domnaill) kaj sekvis al la trono kiamIndulf (Ildulb mac Causantín) estis mortigita en962.Cuilén mac Ildulb aŭCailean (mortis en 971) estis reĝo de Skotlando de 967 ĝis 971. Li estis unu el la tri konataj filoj de la reĝo Indulf (Ildulb mac Causantín), la aliaj estantaj Amlaíb kaj Eochaid.Kenneth la 2-a,Cináed mac Maíl Coluim aŭCoinneach mac Mhaoil Chaluim (naskiĝis antaŭ 954 kaj mortis en 995 estis reĝo de Skotlando de 971 ĝis 995. Li estis la patro de Malkolmo la 2-a kaj la filo de Malkolmo la 1-a.Konstantino la 3-a,Causantín mac Cuiléin aŭCòiseam mac Chailein (mortis en997) estis reĝo de Skotlando dum mallonga regado de995 ĝis997. Li estis lafilo de la reĝoCuilén.Johano de Fordun nomis linConstantinus Calvus aŭ esperanteKonstantino la Kalva.Kenneth la 3-a,Cináed mac Duib aŭCoinneach mac Dhuibh (naskiĝis antaŭ 967 kaj mortis la 25-an de marto 1005 estis reĝo de Skotlando de 997 ĝis 1005. Li estis la kuzo de lia sekvanto, Malkolmo la 2-a kaj la filo de la reĝoDub mac Maíl Coluim (mortis en 967).
Per venko en labatalo de Carham (1018)Malkolmo la 2-a konkerisLothian. Malkolmo la 2-a,Máel Coluim mac Cináeda aŭMaol Chaluim mac Choinnich (naskiĝis ĉirkaŭ 954 kaj mortis la 25-an de novembro 1034) estis reĝo de Skotlando de 1005 ĝis 1034. Li estis la avo de lia sekvanto, Dunkano la 1-a, kaj la filo deKenneth la 2-a.Dunkano la 1-a,Donnchad mac Crinain aŭDonnchadh mac Crìonain (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040.
SubMacbeth, kiu reĝis de1040 al1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako deMalkolmo la 3-a Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte deAnglio.Lulach,Lulach mac Gille Coemgáin aŭLughlagh mac Gille Chomghain (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝoGille Coemgáin de Moray, la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato deMacbeth.Donaldo la 3-a, Domnall mac Donnchada aŭ Dòmhnall mac Dhonnchaidh (naskiĝis antaŭ 1049, mortis en 1099) estis reĝo de Skotlando de 1093 ĝis majo 1094 kaj de la 12-a de novembro 1094 ĝis 1097. Li estis la filo de la Dunkano la 1-a kaj la frato de lia unua antaŭulo Malkolmo la 3-a.Dunkano la 2-a,Donnchad mac Maíl Coluim aŭDonnchadh mac Mhaoil Chaluim (naskiĝis ĉirkaŭ 1060, mortis la 12-an de novembro 1094) estis reĝo de Skotlando de majo ĝis la 12-a de novembro 1094. Li estis la filo de Malkolmo la 3-a, la nevo de Donaldo la 3-a kaj la edzo deUchtreda of Northumbria. Li kaptis la tronon de Donaldo la 3-a, ĉar li malakceptis ke lia onklo iĝis reĝo.
Statuo de Aleksandro la 3-a sur la okcidenta pordo de St. Giles, Edinburgo
Edgar,Étgar mac Maíl Choluim aŭEagar mac Mhaoil Chaluim, (naskiĝis ĉirkaŭ 1074, mortis la 8-an de januaro 1107), estis reĝo de Skotlando de 1097 ĝis1107. Li estis la kvara filo de Malkolmo la 3-a (Máel Coluim mac Donnchada) kaj Margareta de Wessex (pli malfrue Sankta Margaret) sed la unua kiu estis konsiderita elektebla por la trono post la morto de sia patro.Aleksandro la 1-a,Alaxandair mac Maíl Coluim aŭAlasdair mac Mhaol Chaluim (naskiĝis ĉirkaŭ 1078; mortis la 23-an de aprilo 1124) estis reĝo de Skotlando de 1107 ĝis1124.Davido la 1-a,Dabíd mac Maíl Choluim aŭDaibhidh I mac [Mhaoil] Chaluim (naskiĝis en 1084, mortis la 24-an de majo 1153) estis reĝo de Skotlando de 1124 ĝis1153. Li ankaŭ estis Princo de la Kumbrianoj (de 1113 ĝis 1124), Earl de Northampton kaj Huntingdon. Li estis la plej juna filo de Malkolmo la 3-a kaj Margareta de Wessex, Davido loĝis en Skotlando, sed pro la morto de liaj gepatroj en 1093 devis ekzilii kiam lia onklo, Donaldo la 3-a, iĝis reĝo.Malkolmo la 4-a,Máel Coluim mac Eanric aŭMaol Chaluim mac Eanraig, (naskiĝis inter la 23-a de aprilo kaj la 24-a de majo 1141, mortis la 9-an de decembro 1165), estis reĝo de Skotlando de la 24-a de majo 1153 ĝis la 9-a de decembro1165. Li estis la unua filo de Henry, Earl de Huntingdon kaj Northumbria (mortis en 1152) kaj Ada de Warenne. Li sukcesis lian avon Davido la 1-a.Aleksandro la 2-a,Alaxandair mac Uilliam aŭAlasdair mac Uilleim (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1198, mortis la 6-an de julio 1249) estis reĝo de Skotlando de 1214 ĝis1249. Li estas la sola virseksa filo de la reĝo Vilhelmo la 1-a kaj Ermengarde de Beaumont.Aleksandro la 3-a,Alaxandair mac Alaxandair aŭAlasdair mac Alasdair (naskiĝis 4-an de septembro 1241, mortis la 19-an de marto 1286) estis reĝo de Skotlando de 1249 ĝis1286.
Ĉe la fino de la12-a jarcento Skotlando estis tute submetita alAnglio, post la anglaj venkoj enDunbar kajBerwick. LaŜtono de Scone (Stone of Scone aŭStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata deScone alLondono.Eduardo la 1-a (Anglio) la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.
La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado deWilliam Wallace kaj atingas grandan venkon en Stirling Bridge en la jaro1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursisNorthumberland. En1298 oni nomumis linGardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio1298 Wallace estis batalsuperata enFalkirk.
En1306Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apudBannockburn. LaBatalo de Neville's Cross (Kruco de Neville) okazis dum la Dua Milito de Skota Sendependeco la 17an de Oktobro 1346, je duonmejlo (800 m) el la okcidento de Durham, Anglio, videbla el la Katedralo de Durham. Invadinta Skota armeo de 12,000 homoj estritaj de la reĝo Davido la 2-a (r. 1324–1371) estis venkita suferante grandajn perdojn fare de Angla armeo de proksimume 6–7,000 homoj estritaj de Lord Ralph Neville.
Roberto la 3-a, Raibeart III aŭ Johano Stuarto (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1337 kaj mortis la 4-an de aprilo 1406) estis reĝo de Skotlando de 1390 ĝis 1406.
Jakobo la 3-a estis reĝo de Skotlando de1460 ĝis1488. Li estis la filo de Jakobo la 2-a kaj Maria de Guelders. Li regis kun regentojn dum la unuaj jaroj de sia regado ĉar li estis neplenaĝa. Li ekhavis la dominadon de la insulojOrkadoj kajŜetlandoj pro sia edzeco kun Margerita de Danio, filino de Kristiano la 1-a. La geedzoj naskis tri filojn, el kiuj estis lia sekvanto:Jakobo la 4-a (1473 - 1513), estonta reĝo. En1468 Margerita, filino deKristiano la 1-a reĝo deDanio kajNorvegio, dote donis alJakobo la 3-a (Skotlando) laOrkadojn kaj laŜetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.
En1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (laCovenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.
Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata. La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino deHenriko la 8-aTudoro, ekhavisElizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeto, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝisJakobo la 1-a de Anglio kaj 6-a de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj,1603). Jakobo transloĝiĝis alLondono kaj neniam revenis al Skotlando.
Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de laklanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la posedrajton de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmetitartanojn kaj ludisakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act,1782).
Ene de laklan-sistemo tero estis konsiderata komunaproprieto. Post multajgeneracioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan. Kiam en la Lowlands iĝis pli profite anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde1785 oni vokis laclearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo. Post1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.
Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per laCrofters Act de1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.
Ekde la1970-aj jaroj ekzistis laŭpaŝa pliiĝo en la potenco de la skotoj kiuj serĉis kreskantan gradon da esprimo de memregado. En 1979,referendumo okazis pri la ebleco de establado deSkota Parlamento kun internaj, leĝa kajekzekutiva povo. La decido okazigi referendumon kondiĉas ke 40 procentoj de ĉiuj elekteblaj balotantoj estas postulataj por aprobi ĝin. En referendumo, subtenantoj de parlamento estis formitaj kun 33 procentoj de la voĉoj, 31 procentoj kontraŭstaris, kaj la resto ne voĉdonis. La oferto maltrafis.
La11-an de septembro1997 sekva referendumo okazis pri la sama temo kaj la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de lalabor-partio. Ĉi-foje la mano de subtenantoj de la skota parlamento estis supre kaj ili gajnis plimulton de 74,3% de la voĉoj. Kiel rezulto, la procezo de delegado de potenco komenciĝis el centra Londono al loka administracio en Skotlando. En la majo de1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton. Sekve la skota parlamenta baloto, loka skota parlamento estis establita enEdinburgo kun 129 reprezentantoj, kun multaj potencoj en aferoj de agrikulturo, eduko, medio, sano, loka administracio kaj leĝo.
Viskio Johnnie Walker, forte asociita eksporta produkto de skotlando en la mondo.
La centra afero komence de la 21-a jarcento en la skota politiko estis la aspiro de multaj skotoj al aŭtonomio kaj eĉ plena sendependeco de Britio. La skota socio estas dividita pri ĉi tiu demando.
En 2011 la Skota Nacia Partio gajnis plimulton en la Skota Parlamento, kaj sekvante ĝian politikan platformon post multaj monatoj da diskutoj, la15an de oktobro 2012 interkonsento estis subskribita en Edinburgo inter la Ĉefministro de Britio,David Cameron, kaj la Ĉefministro de Skotlando Alex Salmond, en kiu estis interkonsentita ke referendumo pri skota sendependeco estus okazinta en Skotlando en aŭtuno 2014. Krome, estis interkonsentita ke la rezulto de la referendumo estos fina kaj ke neniu plu diskuto pri la afero iam okazos en la estonteco. Alex Salmond komence petis, ke estu tri respondoj en la referendumo: jes, ne kaj ne kun la pligrandigo de la potencoj de Skotlando, sed Cameron rifuzis kaj konsentis pri nur du respondoj: jes kaj ne.
La18-a de septembro 2014, la loĝantaroj de skotlando voĉdonis en referendumo pri la establado de sendependa skota ŝtato. En ĝi la loĝantoj de Skotlando estis demanditaj ĉu Skotlando iĝus sendependa ŝtato aŭ restos parto de Britio. La demando farita en la referendumo estis "Ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato?" (Origine en la angla: "Should Scotland be an independent country?"). En la referendumo havis la rajton voĉdoni por ĉiu loĝanto de Skotlando ekde la aĝo de 16 kaj pli. Kontraŭuloj de skota sendependeco gajnis la referendumon per plimulto de 55% kompare kun 45%, kaj Skotlando restis parto de Britio.
Laŭ la brita parlamenta balotrezulto de 2015, Skotlando estas reprezentita en labrita parlamento fare de 59 parlamentanoj - ĝenerale, depende de ĝia relativa grandeco en la regno. Tradicie, la ministro por eksteraj aferoj por skotaj aferoj estas unu el ili. Parlamentanoj de Skotlando apartenas al kvar partioj:
La28an de marto 2017 la Skota Parlamento decidis okazigi plian referendumon pri la demando ĉu Skotlando apartiĝos de laUnuiĝinta Reĝlando. Ĉi tio ŝuldiĝas al la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde la referendumo de 2014, inkluzive de la decidoretiriĝi Brition el EU. Tiu ĉi decido estis ĉefe deklara, ĉar laŭ ekzistanta leĝo, la skota parlamento havas neniun aŭtoritaton fari tian decidon en alia referendumo.
La ĉefo de la registaro de Skotlando estas laĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estasNicola Sturgeon. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. La nuna vic-ĉefministro estasJohn Swinney.
La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas laparlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al lalondona Ĉambro de la Deputitoj.
La leĝfaran povon en Skotlando praktikas laSkota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritatabalotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj:sano, instruado,polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.
Ekde1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 32unitary authorities ("unuecaj aŭtoritatoj"). Ĝis1974 Skotlando estis dividata enshires (distriktoj) kajcities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nurkatastre. Jen la nunaadministra divido de Skotlando enhavas 32 "unuecajn aŭtoritatojn" (29 iamaj "regionaj konsilioj" kaj 3 "insulaj konsilioj"). La nombrado de loĝantoj en2010 (diktipe la urboj) aperas sur la apuda tabelo:
La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj lacommon law. La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj:romia juro de lajustiniana korpuso,eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ1707 kaj post1999, t.e. kiam ekzistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de laEŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws). Lacommon law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.
Laŭ la popolnombrado de 2001, 42% de la loĝantoj de Skotlando apartenas al laEklezio de Skotlando (presbiteriana, nun angleChurch of Scotland, en la 16-a jarcento origineKirk of Scotland), kutime vokatathe Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.
En1843 laLibera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.
En1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis laLibera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de laReformacio.
Je la censo de 2011, 16% de la skotoj (aŭ 800 000 homoj) estis membroj de laKatolika Eklezio de Skotlando. Ĝi havas 2 arĥidiocezojn kaj 6 diocezojn.
La skotlanda angla (Scots aŭLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de laanglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.
La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
La sonon [x] (ĥ), malaperintan en la angla de Anglio, oni skribasch (loch [lɔx] (loĥ), lago);
La anglosaksahw oni prononcas [hw] (hŭ) pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribasquh (quhyte,white, "blanka");
La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝiĝis (ĝi iĝis [o:] en Anglio) (laird,lord)
Longecon de vokalo oni indikas peri aŭy (heid [he:d],head, "kapo";laird, lord);
La longaj vokaloj [e:] kaj [o:] ne malaperis (boat [bo:t], ne [bəʊt];bait [be:t], ne [bæɪt])
Longa kaj mallonga u ne diferencas:pool kajpull [pul] (angla: [pu:l]/[pʊl])
k ofte respondas al anglach (breeks,breeches;kirk,church, "kirko")
Oni ĉiam prononcasr (kiel [r], ne [ɹ]);
Vokaloj ne ŝanĝiĝas antaŭr (bird [bird], ne [bœ:d] "birdo";word, [wɔrd], ne [wœ:d] "vorto")
Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, beautiful, "bela";how are you keepin?,how are you?, "Kiel vi fartas?";the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).
Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo deRobert Burns:
Originala versio
O ye wha are sae guid yoursel, Sae pious and sae holy, You've nought to do but mark and tell Your Neebour's fauts and folly! Whase life is like a weel-gaun mill Supply'd with store o' water, The heapet happer's ebbing still, And still the clap plays clatter.
Esperanta versio
Ho vi kiu estas tiom bona mem, tiom pia kaj tiom sankta, vi havas nenion por fari krom marki kaj diri la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro! Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta provizita per ujo da akvo, La stakumita ŝutujo ankoraŭ malflosas Kaj la klapo lude klakas
Komparo inter la tri lingvoj parolataj en Skotlando
Skota literaturo estas (ĝenerale beletra) literaturo verkita en Skotlando aŭ de skotlandanoj aliloke. Ĝi enhavas verkojn originale verkitajn en la latina, franca, skotgaela, lalansa, britona, esperanta, norena, aŭ aliaj lingvoj.