Skizofrenio estaspsikoza malsano. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi aŭ malatenti la superfluajn ekscitaĵojn.
La malsanulo havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas lin aŭ liajn pensojn, aŭ ke aliaj konspiras kontraŭ li, venenas lin, ktp. La mispensoj ne ĉiam estasparanoja; li ankaŭ eble mispensas, ke li havas sorĉan povon aŭ estas la mesio.
La malsanulo eble spertas halucinojn, ĉu audajn, ĉu vidajn, ĉu flarajn aŭ ĉu enkorpajn. Li ofte montras "ebenan afekton" (malemecon esprimi emociojn per la vizaĝo) kaj "pensa malordo" (malordo de parolado). La malsanulo eblas ankaŭ spertikatatonion.
Komenco tipe okazas inter malfrua adoleskeco kaj frua plenkreskeco, kun la pintaj aĝoj de komenco estanta 18–25 jaroj por maskloj kaj 25–35 jaroj por femaloj, post la nasko kaj ĉe eko de lamenopaŭzo.[1] Oni ĝenerale asertas, ke la frua apero kaj malbona pli frua konduto antaŭ la skizofrenio signifas pli malbonan prognozon.
La konsento estas, ke la kialoj de skizofrenio estas kaj genetikaj kaj mediaj. Ĝi estas heredebla malsano: se unu patro malsanas, la infano malsaniĝas je skizofrenio je probableco de 12%. Oni suspektas, ke diversajnarkotaĵoj ankaŭ povas kaŭzi skizofrenion. Laŭ ladopamina hipotezo skizofrenio estas kaŭzata de troadopamino en la cerbo de la malsanulo.
La malsano estas kuracebla (bridebla) per konvena dozado de medikamentoj. Nuntempe oni forlasas uzadon de malnovaj medikamentoj, kiuj malpliigis troaktivadon dedopamino. Ili havas signifajn kromefikojn kaj multaj pacientoj tute ne aŭ nur iom pozitive reagis al kuracado.[2]
Skizofrenio influas ĉirkaŭ 0,3–0,7% de homoj iam en sia vivo.[3] Ĝi okazas 1,4 fojojn pli ofte ĉe maskloj ol femaloj, kaj tipe aperas pli frue ĉe viroj.[4]
↑Javitt, Daniel C. (June 2014). “Balancing therapeutic safety and efficacy to improve clinical and economic outcomes in schizophrenia: a clinical overview”,The American Journal of Managed Care20 (8 Suppl),p. S160–65.