Skilifto aŭ plej boneSkitelfero estas mekanika ilo por transporti skiistojn kun muntitajskioj aŭneĝtabulo monten. En vasta senco sub skilifto estas komprenata ĉiu aparataro, kiu servas por la transporto de sportistoj supren por skiado kaj neĝbretumado. Kiam tamen oni parolas pli specife pri skilifto oni parolas pri ili por transporti skiistojn kun muntitaj skioj aŭ neĝopretoj surplanke tirante ilin per tenilo fiksita je ŝnurego.[1]
La unua ilo por transporti skiistojn monten estis konstruita en la regiono Bödele enVorarlbergo enAŭstrio jam en la jaro1907. Tiu konstruaĵo fakte ne estis komparebla kun la modernaj skiliftoj de la nuna epoko. Temis pri speco de sledo, kiun motoro per ŝnurego tiris monten. Tiaj konstruaĵoj ekzemple enWildhaus enTogenburgo ĝis en la1940-aj jaroj estis uzataj.
La unua vera skilifto estis malfermita en la jaro1908 enEisenbach en laNigra Arbaro enGermanio. Ĝi funkciis per akvoenergio.
La unua moderna tirlifto tamen estis inaŭgurita la 23-an de decembro1934 enDavos enSvislando. Ĝi origine funkciis per J-formaj teniloj. Modernaj tirskiliftoj nuntempe funkcias per T-formaj teniloj, kiuj povas transporti du personojn samtempe.
Tirskiliftoj sekvas la terenon kaj povas superi deklivojn ĝis 40%. Ili povas sekvi ankaŭ kurvojn. La liftoj tamen devas eviti vojojn, kiuj kondukus malsupren, ĉar tiam la skiistoj preterpasus la tenilojn. La iloj funkcias per ŝnurego kiu glitas sur fostoj kaj radoj en la aero. En la valfundo kaj supre telerforma radego kondukas la ŝnuregon. De la ŝnurego pendas teniloj. Ofta tipo havas la formon de T-formaj hokoj, sur kiuj po du skiistoj povas sidi. La uzado de skilifto postulas certan lertecon kaj devas esti lernata. Problemo kun skiliftoj estas, ke ili ne devas kruciĝi kun la skivojoj, ĉar tio kreus la danĝeron de akcidentoj. Tial la konstruado de skiliftoj limigas la eblecon de skivojoj. En famaj skiregionoj oni tial por grandigi la allogon anstataŭas skiliftojn, se eblas peraertelferoj kaj seĝotelferoj.