Lamagnituda skalo de Richter [Riĥter] aŭmagnitudo de Richter estas komparilo por la forteco detertremoj. La skalo ankaŭ estas nomata “Loka magnituda skalo” (angle Local magnitude scale). Oni simboligas magnitudon de Richter kiel “ML” aŭ “ML”.
Ĝi baziĝas sur la moviĝo de la tertavoloj en la tertremahipocentro kaj estaslogaritma: Unu ŝtupo signifas 10-oble pli grandan moviĝon kaj 32-oble pli grandan energion. Teorie la skalo estas senlima; praktike la firmeco de la rokaro ne permesas tertremojn pli fortajn ol proksimume 9,5.
La skalo estis enkondukita en1935 deCharles Francis Richter. Antaŭe oni uzis laskalon de Mercalli [merKAli], kiu baziĝas sur la rimarkeblaj efikoj ĉe laepicentro de tertremo kaj ankoraŭ estas uzata por priskribi tiujn efikojn.
Pro la fakta supra limo de 9,5 la skalo de Richter ne tre bone taŭgas por tertremoj de forto pli granda ol 8, kiuj malgraŭ malsimilaj energioj tendencas havi similajn Richter-valorojn.Oni tial enkondukis laMomant-magnitudan skalon.