
Skalica (hungare Szakolca [sakolca],germane Skalitz [skalic]) estasurbo enSlovakio, enRegiono Trnava, enDistrikto Skalica.
Vido al la placo el la preĝejo de sankta Mikaelo dum skalicaj tagojLa urbo situas envalo, laŭ maldekstra bordo deMoravo, laŭ ĉeĥa-slovaka landolimo, laŭ flankovojoj, laŭfervojoBratislavo-Ĉeĥio. La limo troviĝas 4 km.
La unua mencio okazis en1217 en formoZaculcha, kiu iĝis libera reĝa urbo en1372. La urbo havis gravan lokon dum bataloj de kontraŭhusanoj, dum liberecbataloj deStefano Bocskay kajFrancisko Rákóczi la 2-a. En1910 en la urbo loĝis 5018 da loĝantoj (4155slovakoj, 505hungaroj, 259germanoj). ĜisTraktato de Trianon ĝi apartenis alHungario, alNyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szakolca, kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis alĈeĥoslovakio jam kiel "Skalica", ekde1993 al Slovakio. En2004 loĝis en la urbo 15 013 dahomoj, precipe slovakoj. Ekde2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono deSchengen, sekve la limoj estas ĉie traireblaj.
Preĝejo de sankta Mikaelo en Skalica
Kristnaska nokta placo en SkalicaPanoramo de Skalica el Kalvario