Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo priskribas aktualaĵojn .

Informoj povas ŝanĝiĝi rapide dum eventoj disvolviĝas. Komencaj novaĵraportoj eble ne estas precizaj kaj lastatempaj ĝisdatigoj kaj artikoltitoloj eble ne reflektas la plej aktualajn informojn. Vi rigardas la version de la artikolo datita la 11-an de decembro 2024 04:35 ( UTC ; ĝisdatigo ) (la 8-an de decembro 2024 ).

Ne forgesu aldoni aktualan afiŝon al la Portalo de Aktuala Eventoj

Siria Araba Respubliko
الجمهورية العربية السورية
al-Ĝumhurijah al-Arabijah as-Surijah

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno:Humat Ad-Dijar
suverena ŝtato(1946–)
lando
Mediteranea landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboDamasko
Oficiala(j) lingvo(j)araba
Uzata(j) lingvo(j)araba, kurdia, aramea
Plej ofta(j) religio(j)islamo
Areo185,180 km²
- % de akvo0,06 %
Loĝantaro23 865 423 (2024)
Loĝdenso118 loĝ./km²
Horzono+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajnosy
LandokodoSY
Telefona kodo963
Plej alta punktoMonto Hermono
Plej malalta punktoMaro Kineret
Politiko
Politika sistemounupartiasocialismarespubliko
ŜtatestroAhmed al-Sharaa
Ĉefministrovaka
Sendependiĝo disde
Francio
17-a de aprilo1946
Ekonomio
Valutosiria pundo (SYP)
MEPlaŭ 2007
– suma$ 90,37 mlrd
– pokapa$ 4.700
 
Membro de
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(2013–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(2006–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(2002–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1972–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1972–)
Internacia Evoluiga Asocio(1962–)
Internacia Financa Korporacio(1962–)
Unuiĝintaj Nacioj(1961–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1959–)
Interpol(1953–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1952–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1947–)
Unesko(1946–)
Universala Poŝta Unio(1946–)
Unuiĝintaj Nacioj(1945–1958)
Ligo de Arabaj Ŝtatoj(1945–)
Internacia Telekomunika Unio(1924–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Internacia Hidrografia Organizo
Arab Bank for Economic Development in Africa(en)Traduki
Araba Monunua Fonduso
Araba Fonduso por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioEsperanto-movado en Sirio
vdr

Sirio (arabe: سوريةSurijah) estas lando enMezoriento ĉe la orienta marbordo deMediteraneo kajEŭfrato,Taŭruso kajAraba dezerto. kiu havas landlimojn kunIsraelo,Libano en la sudokcidento,Jordanio en la sudo,Irako en la oriento kajTurkio en la nordo.

En2011 kun laAraba Printempo komenciĝis sangainterna milito kontraŭ prezidento Baŝar al-Asad. Lasiria civita milito daŭris de 2011 ĝis 2024, kiam la reĝimo de Prezidanto Asad estis renversita. Laplimulto de la loĝantaro estasislamanoj kaj parolas laaraban.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

En2008, Sirio havis 19,7 milionojn da loĝantoj, konsistante ĉefe el 74%sunaistoj , 12%alavitoj, 10%kristanoj. La plimulto de la loĝantaro kredas jeIslamo.Sunaistoj estas la plimulta islama grupo en Sirio. Inter la islamanoj ne sunaistoj en Sirio estas ladruzoj,alavitoj kajŝiajistoj. En Sirio troviĝas etnaj malplimultoj:alevoj,ismaelanoj (ĉirkaŭ 1%),asirianoj,armenoj,turkoj kajkurdoj kune kun miloj dapalestinaj rifuĝintoj.

La siria loĝantaro estas araba en sia plimulto (90,3%), sed norde loĝas la malplimultoj kurda, armena, asiria kaj turka, ĉiu el ili kun sia propra lingvo. Miloj da palestinanoj loĝas dise en la tuta siriateritorio.

La loĝantaro koncentriĝas ĉefe en tri geografiaj zonoj: la marborda strio kaj ĝiaj proksimaj reliefoj, laŭlonge de la riveroEŭfrato kaj ĉe la landlimo kunTurkio. La 51,8% de la sirianoj loĝas en urbaj nukleoj. La kreskado de la industria sektoro kaj la kampara eliro alportis rapidan disvolviĝon al la urboj.

La plej loĝata estas la ĉefurboDamasko, aliaj gravaj urboj estasHalepo, en la nordoriento;Homs kajHamao, ĉe la bordoj de la riveroOronto. AnkaŭLatakia ĉe la mediteranea marbordo estas sufiĉe granda.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La sola instrulingvo en Sirio estas laaraba. Sirio kiel lando estas sufiĉe orientita al lafranca, kiu estas uzata kiel dua kulturlingvo. Tio signifas, ke granda parto de (precipe pli maljunaj) sirianoj ne lernis laanglan kiel duan lingvon. Aliaj parolataj lingvoj en Sirio estas lakurda kaj laaramea.

Datumoj pri Sirio

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Sirio estas azia lando, konkrete en Meza Oriento. La nomo Sirio estas tiel antikva kiel ĝiahistorio, en laBiblio troviĝas multaj referencoj pri ĝi. Antaŭe lateritorio estis multe pli ampleksa, kiu inkluzivis la nunajnCipro,Libano,Jordanio,Irako kajIsraelo, kies nomo estis Bilad aŝ Ŝam, nomeGranda Sirio aŭ Luna Teritorio. Pro tio estas ĝia ĉefurbo,Damasko, ankaŭ nomata Ŝam, oazo meze de la dezerto.

LaFranca Mandato de Sirio aŭ pli boneFranca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de laSocieto de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉeLibano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de laOtomana Imperio.

Kiam komenciĝis la unua mondmilito , la Otomana Regno regis Sirion kaj multajn aliajn lokojn. Kiam ĝi finiĝis, Francio kontrolis Libanon kaj Sirion. Britio havis Irakon , Jordanion kaj Palestinon. Ili kreis limon inter Irako kaj Sirio en1920. Francio kontrolis Sirion ĝis 1946 kiam Sirio fariĝis sia propra lando[1].

Sirio kune kunEgiptio, formis la tielnomatanUnuiĝintan Araban Respublikon inter1958 kaj1961.

Dum mallonga tempo dum la70-aj jaroj, Sirio kune kunLibio kajEgiptio formisfederacion kiu intencis esti la ĝermo por definitiva araba unuiĝo. Tia federacio estis antaŭenpuŝita decidige de la libia estroMuamar Kadafi, sed fiaskis pro la intereskonfliktoj inter la tri landoj kiuj estis dividitaj inter aliaj aferoj pro ilia malsama pozicio kontraŭ Israelo.

Ĝis 1967, la teritorio deGolanaj altaĵoj estis regata de Sirio, sed pro laSestaga milito de 1967, la teritorio iĝis sub la kontrolo deIsraelo.[2]

Moderna historio

[redakti |redakti fonton]

La moderna historio de Sirio estis markita de timo. En 1971,Hafez al-Assad kaptis potencon per perforta puĉo, establinte aŭtoritateman registaron kiu disbatis malkonsenton kaj reverkis la konstitucion por plifirmigi la kontrolon de la partioBaaz' (Baath aŭ Ba'as,arabe بعث) super la ŝtato kaj socio. Kiam Hafez mortis en 2000, la konstitucio denove estis ŝanĝita - ĉi-foje malaltigante la prezidentan aĝlimon por ke lia filo,Baŝar al-Assad, povu heredi la tronon. Multaj esperis, ke la pli juna Assad enkondukus reformon, sed male, la reĝimo iĝis pli kaj pli diktatureca, korupto iĝis endemia kaj politikaj liberecoj estis estingitaj[3].

Nomo Sirio

[redakti |redakti fonton]

La nomo Sirio estis ankaŭ uzata de la pratempo ĝis laUnua Mondmilito por la areo inter la tuta orienta marbordo de laMediteranea Maro (Levantenio) kaj laEŭfrato. Ĉi tiu Granda Sirio tiel ankaŭ inkluzivis la nunajn ŝtatojn deLibano,Jordanio,Israelo,Palestino plus najbaraj regionoj enTurkio.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

Sirio havas dek kvar guberniojn, aŭmuhafazat . La gubernioj dividiĝas en sesdek distriktoj.

Registaro kaj politiko

[redakti |redakti fonton]
Prezidento Bashar al-Assad (2018)
Eks-siria prezidento Bashar al-Assad (2018-2024)

Sirio estas respubliko ekde ĝia sendependeco en1946. En1973 estis aprobita referendumo, kiu fariĝis la konstitucio ankoraŭ funkcianta, kiu difinas Sirion kiel demokratia respubliko, populara kaj socialista, bazita i.a., sur la principoj de egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj privata proprietaĵo.

Ĉiun sepan jaron estas elektata laŝtatprezidanto, kiu devas estiislamano, kaj ĉiun kvaran, la Asembleo de la Popolo kaj Konsilio de Ministroj.

Laŭ la konstitucio, la prezidento rajtas nomumi kaj malnomumi la vicprezidentojn, la ĉefministron kaj la ministrojn. Li estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la armeo, ĝenerala sekretario de laAraba Socialista Partio Baaz kaj prezidanto de la Nacia Progresisma Fronto.

La tri potencoj de la siria ŝtato estas kontrolataj de Baaz, kiu havas la decidigan partoprenadon en la ŝtataj aferoj danke al la Konstitucio de la lando. Estas permesate la partopreno de aliaj ses malgrandaj partioj, kiuj kune kun la plej granda, Baaz, kreas la grupon nomata Nacia Progresisma Fronto (arabe: الجبهة الوطنية التقدمية). Tiuj partioj estas la solaj permesitaj de la ŝtato esprimi politikajn ideojn de la siriaj civitanoj. Tamen, estas la Partio Baaz kiu regas la menciitan Fronton, kies partioj estas parto de la parlamento, kiu estas kontrolata de la prezidento de la respubliko.

La Konstitucio de Sirio rezervas al la Partio Baaz, la regadon de la ŝtata registaro kaj la vivon de la siria socio. La prezidento, kiu havas sufiĉan rajton por regi la ŝtaton, estas elektata ĉiun sepan jaron por plenumi siajn funkciojn kaj kiu samtempe estas prezidanto de la Partio Baaz kaj estro de la Nacia Progresisma Fronto.

Ekde la jaro1963, la PartioBaazo aŭ Baath, regas Sirion kaj ekde1970 la prezidento de Sirio apartenas al la Familio Assad, nuntempe la prezidanto estasBaŝar al-Asad, filo deHafiz al-Asad, kiu regis la landon de 1970 ĝis sia forpaso en2000.

La prezidento de Sirio ankaŭ rajtas nomumi la ministrojn, deklari la militon, proponi leĝojn kaj gvidi la armeon. Bashar al-Assad sukcedis sian patron Hafiz al-Assad post sia morto en 2000.

En la prezidenta balotado en 2007Baŝar al-Asad estis reelektata kun 97% de la voĉoj. La 8-an de decembro 2024 koalicio de islamistaj armitaj grupoj atingis Damaskon kaj likvidis la reĝimon de Baŝar al-Asad, fuĝinta al Rusio.

Homaj rajtoj

[redakti |redakti fonton]

Ekde la1960-aj jaroj, presitaj publikaĵoj en lakurda lingvo (kurmanji), ĝia instruado en lernejoj kaj eĉ ĝia uzado en persona komunikado en publikaj lokoj estas malpermesitaj en la lando. Kurdoj ne rajtis krei kulturajn, edukajn, sociajn kaj sportajn organizaĵojn. Ĉi tio ne kaŭzis armitan alfrontiĝon. Tamen, paralele, en najbaraTurkio, la "kurda" afero estas konstante en akra milita stadio. Inter 1960-1980, la oficialaj aŭtoritatoj faris striktan asimiladon de la kurda malplimulto. 10% de kurdoj ne havis civitanecon, sed restadpermeson.

La lando uzas lamortpunon.

Kelkaj homrajtaj organizaĵoj en siaj raportoj regule karakterizas Sirion kiel ekstreme malfavora lando laŭ plenumado de homaj rajtoj.Human Rights Watch,Amnestio Internacia,Freedom House estas inter tiuj, kiuj akuzas la siriajn aŭtoritatojn limigiesprimliberecon, kunvenliberecon,torturon kaj senigon de medicina prizorgado.

Laŭ laThomson Reuters Foundation, kiu publikigis en januaro 2019 llston de la plej danĝeraj landoj por virinoj en la mondo, Sirio okupas la trian lokon en la listo de ŝtatoj kun la plej granda nombro da riskoj por virinoj laŭ sano, aliro al ekonomiaj rimedoj, ordinara vivo, seksa perforto kajhoma kontrabandado.

LaSiria interna milito

[redakti |redakti fonton]

Sirio apartenis al laLigo de Araba Ŝtatoj antaŭ la suspendo de la lando ekde la 16-a de novembro 2011[4].  Ekde printempo 2011 okazis paca ribelo kontraŭ la siria registaro, kiu de tiam akriĝis ĝisinterna milito, konflikto kiu kreis pli ol 586 000 mortintojn[5]. postulis kaj devigis 5,6 milionojn da homojforfuĝi de la lando[6].

La civita milito kaŭzis grandan elmigradon interalie alLibano,Jordanio,Turkio. Grava ondo de elmigrado en2015 ankaŭ al landoj enEŭropa Unio estis la ĉefa kaŭzo de lamigra krizo en Eŭropo.

Inter la 7a kaj 9a de marto 2025 okazismasakro de laalavitoj en Sirio. Enketo deReuters trovis, ke dum tiuj tri tagoj, sunaismaj siriaj fortoj murdis ĉirkaŭ 1 500 alavitojn.[7]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Sirio

En la lando distingiĝas de okcidento al oriento, tri regionoj: la marborda plataĵo, disigita de la interno de Yabal Ansariyya, duobla montĉenaro en kies interno troviĝas diversaj valoj; la centro de la lando estas formita de plataĵo kun kelkaj vulkanaj pintoj, kiu estas trakurata de nordoriento al sudokcidento de montĉenaro en kiu distingiĝas diversaj formitaĵoj: Yabal Abd al-Aziz, Yabal Visir, Yabal Buwayda, Yabal Saar, Yabal al Sarqi kaj Yabal Garbi; la orienta regiono konsistas el valo deEŭfrato. Tiu ĉi estas la ĉefa rivero kiu transiras la landon, kiu penetras orienten kaj iras en nordorienta direkto; ankaŭ gravas ĝia enfluejo Jabur kaj Oronto okcidente. En la nordorienta ekstremo de la landlimo kunTurkio estas la riveroTigriso. En la okcidenta parto de la lando la klimato estas mediteranea, sed dum avancado al la oriento ĝi fariĝas seka kaj varma. De sudo al la nordo, en la okcidenta triono de la lando, fluas la riveroOronto.

La loĝantaro koncentriĝas en la okcidenta teritorio kie kreskas vegetaĵoj. Rilate al la ekonomio ĝi iras survoje al disvolviĝo, kvankam ekde 1973, pro politikaj problemoj, kiuj destinigas ĝin grandan arton de ĝia buĝeto por militaj aferoj, la inflacio bremsis tiun progreson.

Ĝia agrikulturo, favorigita ekde 1978 pro la konstruado de la akvorezervujo de Tabka, kiu permesas disŝpruci ampleksan areon, estas dediĉata speciale al la kultivado de cerealoj, kotono, olivarboj kaj legomaro.

Siria Kurdujo (arabe اتحاد شمال سوريا و روج آفا), aŭ Siria Kurdio, OkcidentaKurdio aŭ Rojava, estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio. Rojava konsistas el la plejparto de la Gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de gubernioj Ar-Raka kaj Halepo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Laekonomio de Sirio baziĝas sur la elfosado de nafto, tial ĝi dependas de la fluktuado de ĝia internacia prezo; kutime turnas sin alIrano kiel provizanto, ĉar ĝia interna produktado ne estas kontentiga. La ĉefaj rafinejoj troviĝas enHoms kajBaniyas. Ĝi ankaŭ posedas rezervojn de naturala gaso, salo, kaj fosfato.

Hejaz - stacidomo en Damasko
Hejaz - stacidomo en Damasko

Laagrikulturo (tritiko kajkotono) generas la 27% de MEP kaj la bredado, ĉefe bova kaj ŝafa estas destinata por la lan-eksportado. La industrioj pri teksaĵoj, nutraĵoj, metalurgiaĵoj kaj cemento kio konsistigas la 22% de MEP. La rajtoj je trairado de fora nafto tra ĝiaj naftoduktoj generas grandan monsumon.

Transportado

[redakti |redakti fonton]

Sirio havas plurajn internaciajn flughavenojn, inter tiuj menciindas la Flughaveno de Damasko, Flughaveno de Halepo kaj Flughaveno de Latakia.

Palmira

Religio

[redakti |redakti fonton]

Laislama religio regas la landon: la muzulmanoj precipe praktikas sunaismon kvankam ekzistas grupoj dedruzoj,alavitoj,judoj,ŝijaistoj kajjezidoj. La kristana religio en ĝiaj diversaj kredoj (ortodoksa, maronita,armenkatolika, siriaj kristanoj, ktp) estas la malplimulto kaj estas praktikata precipe en la periferiaj provincoj kaj kelkaj urbaj kvartaloj.

Turismo

[redakti |redakti fonton]
Latakia , unu el la plej grandaj havenurboj de Sirio kaj grava turistloko por la lando.
Latakia, unu el la plej grandaj havenurboj de Sirio kaj grava turista loko por la lando.

Antaŭ la siria interna milito, internacia turismo plejparte limiĝis al kulturaj kaj lingvaj turistoj, dum la preskaŭ 200 km longa marbordo estis ĉefe vizitata de lokanoj.

Ĝis 2011 Sirio estis tre populara turisma loko pro sia granda kulturhistoria riĉeco. Tio ŝanĝiĝis kun la eksplodo de laSiria Interna Milito kaj poste la perforto deISIS (Daesh). Multaj el la historiaj lokoj, precipe religiaj konstruaĵoj kaj artefaktoj, estas detruitaj deDaesh ekde 2014. De tiam ekzistas negativaj vojaĝkonsiloj por Sirio en multaj landoj.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Monda heredaĵo de Unesko

[redakti |redakti fonton]

Iuj el la ĉefaj historiaj lokoj estas ankaŭheredaĵo de Unesko

Aliaj vidindaĵoj

Panormaa vido de Ayn al-Bayda en la kampara regiono de Latakia
Panormaa vido de Ayn al-Bayda en la kampara regiono de Latakia

Muziko

[redakti |redakti fonton]

Siria muziko, precipe en Damasko, estas delonge unu el la plej gravaj en la araba mondo, precipe en la klasika araba muziko.

Sirio produktis plurajn gravajn arabajn stelulojn kielAsmahan (ar: أسمهانAsmahān), Farid Al Atrash, Assala, Lena Chamamyan kajSarya el Sawas.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Modernaj siriaj verkistoj inkluzivas Adunis, Muhammad Maghout, Haidar Haidar, Ghada al-Samman, Nizar Qabbani, Zakaria Tamer kajSamar Yazbek. Moderna siria literaturo ankaŭ kovras sciencfikcion kaj futurecan utopion (Nuhad Sharif, Talib Umran), kiuj ankaŭ povas esti uzataj kiel formoj de amaskomunikilaro por esprimi malkontenton.

Televido

[redakti |redakti fonton]

En la lastaj jardekoj Siria televida industrio ludis ĉiam pli signifan rolon en la araba mondo. Ŝanĝo okazis antaŭ lasiria enlanda milito, en kiu la regado de arabaj amaskomunikiloj estis transdonita de la egiptoj al la sirianoj.

Bab Al-Hara estas siria produktaĵo kaj unu el la plej popularaj serioj en la tuta araba mondo, spektatata de centoj da milionoj da homoj. Ĝi miksas malsamajn generaciojn kun spektantaro deislamanoj, kristanoj,druzoj kajjudoj de arabaj landoj. La serio rilatas al la1930-aj jaroj en Sirio, kiam la lando estis sub franca regado post estinta subotomana regado dum pluraj jarcentoj. Bab Al-Hara priskribas, kiel aspektis la siria socio antaŭ la transiro alpostkoloniismo.

Gazetaro

[redakti |redakti fonton]

La plej gravaj ĉiutagaj gazetoj inkluzivas la partiajn gazetojnal-Baath kajath-Thaura, la private eldonitaj gazetojal-Watan,Tishrin,al-Jamahiral-Arabia,al-Fida kaj la anglalingvaSyria Times.

LaNRORaportistoj Sen Limoj taksas la situacion de la gazetara libereco en Sirio kiel "tre serioza".  La siriaj aŭtoritatoj rifuzis eniron al ĵurnalistoj kaj sendependaj observantoj. Siriaj sendependaj kaj opoziciaj ĵurnalistoj ankaŭ estis forpelitaj el la lando aŭ arestitaj[8].

Kvar retaj aktivuloj kaj civitanaj ĵurnalistoj estis mortigitaj en Sirio en 2017. Laŭ la raporto de Raportistoj Sen Limoj, la mortoj de la viktimoj rilatas rekte al iliaj ĵurnalismaj agadoj[9].

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

(en)CIA World Factbook: Sirio[rompita ligilo],Monda Faktolibro de CIA

(de) Michael Lüders:Die den Sturm ernten: Wie der Westen Syrien ins Chaos stürzte. C.H.Beck, München 2019,ISBN 978-3-406-70780-3.

(en) Bawar Bammarny:The Legal Status of the Kurds in Iraq and Syria. In:Constitutionalism, Human Rights, and Islam After the Arab Spring. Oxford University Press, paĝoj 475–495.

(de) Yazbek, Samar;Die gestohlene Revolution: Reise in mein zerstörtes Syrien; München 2015 (Nagel & Kimche);ISBN 9783312006724

(es) Leila Nachawati Rego (2016),Cuando la revolución termine (Kiam la revolucio finiĝos), eldonejoTurpial[10]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Report of the Commission Entrusted by the Council with the Study of the Frontier between Syria and Iraq". World Digital Library. 1932.
  2. "Agreement on Disengagement between Israeli and Syrian Force". Report of the Secretary-General concerning the Agreement on Disengagement between Israeli and Syrian Forces. United Nations. Arkivita el la originalo en 21a de Aprilo 2012. Alirita en 29a de Novembro 2011. (angle)
  3. (en)The Walls Have Ears (La muroj havas orelojn),Ideas Beyond Borders, la 16-an de decembro 2024.
  4. (nl)NOS, "Arabische Liga schorst Syrië en kondigt sancties aan", la 12-an de novembro 2011
  5. (en)Syrian Revolution NINE years on: 586,100 persons killed and millions of Syrians displaced and injured. SOHR, la 15-an de marto 2020.
  6. (en)Situation Syria Regional Refugee Response. UNHCR, la 26-an de marto 2020.
  7. Syrian forces massacred 1,500 Alawites. The chain of command led to Damascus.,Reuters la 30-an de junio 2025
  8. (en)Tracking down torture in Syria,Human Rights Watch, la 3-an de Julio 2012
  9. (de)Jahresbilanz der Pressefreiheit
  10. (es) Jorge Tamames,Cuando la revolución termine, Politica Exterior, la 17an de junio 2016

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Ligo de Arabaj Ŝtatoj
v  d  r
Ŝtatoj enAzio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sirio&oldid=9222913"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp