Protestoj en Sirio 2011 - situacio de la 9-a de aprilo 2011: : protestoj : protestoj kun mortintoj
Ekde printempo15-a de marto2011 enSirio - kadre de la protesta ondo de la jaro 2010 kaj 2011 en arablingvaj ŝtatoj - okazisprotestoj de la loĝantaro kontraŭ la registaro, kaj demonstraciantoj postulis la forigon de la reĝimo de la ŝtata prezidantoBaŝar al-Asad. La registaro perforte kontraŭbatalis la protestojn, kaj milicanoj pafis kontraŭ demonstraciantoj. La registaro asertis, ke en la lando agas armigitaj grupiĝoj influitaj el eksterlando. Ekde la komenciĝo de la protestoj laŭ indikoj de siriaj opoziciuloj ĝis la mezo de julio 2012 mortis minimume 20000 homoj. Ĉar la protestoj ne povis atingi iun ajn allason de la registaro, eĉ la registaraj soldatoj, rabistoj mortis, turmnentis, arestis amase la loĝantojn, la protestoj ĉesis je 2012 kaj evoluis al armita konflikto inter opozicio kaj registaro.
De la 27-a de novembro 2024 (la kapto deHalepo) ĝis la 8-a de decembro 2024 (la kapto deDamasko), ribelantoj de la islamisma milicia alianco Hayat Tahrir al-Ŝam (HTS), kiu establis aŭtonomian zonon enGubernio Idlibo, sukcesis transpreni grandajn partojn de la areo antaŭe kontrolita de registaraj trupoj ene de semajno kaj duono en kunlaboro kun la Turk-apogita ribela milico SNA por konkeri regatan teron. La reĝimo de al-Asad finiĝis la 8-an de decembro 2024, kaj al-Asad fuĝis alMoskvo.
La milito estis difinita kiel unu el la plej perfortaj konfliktoj en la21-a jarcento. Tie estis faritajmasakroj,militkrimoj, etna-sekta perforto kajkrimoj kontraŭ la homaro.Kemiaj armiloj estis uzitaj dum la konflikto, inkluzive de laMasakro de Ghuta enaŭgusto2013 kiu rezultis centojn da viktimoj. Post tio, interkonsento estis atingita por malmunti la kemiajn armilojn de Sirio sub internacia inspektado. Malgraŭ tio, la daŭra uzo deklora gaso estis raportita en la grandurbo deHoms.
Krom la hororoj de la batalado, la milito kaŭzis seriozankrizon de rifuĝintoj, precipe la enmigradkrizon alEŭropo, la kolapso deinfrastrukturo, kaj la transfluo de batalado al najbaraj landoj. La internacia konflikto en Sirio daŭras, kun vastaj efikoj alMezoriento kaj la tuta mondo.
En la ŝtato Sirio ekde la8-a de marto1963 seninterrompe regas registare deklarita "escepta stato". La reĝimo per forta uzo de policaj unuoj malebligas publikajn demonstraciojn ne favorajn al la registara politiko. Internaj perturboj en la lastaj jaroj ripete estis neniigitaj per forta ŝtata perforto, kio parte rezultis en dekmiloj da mortoj, ekzemple en la tiel nomata "masakro deHama".
La landon ekde la jaro 1963 en unupartia politika sistemo regas la partioBaazo. Veraj opoziciaj partioj ne estas permesataj. Kvankam temas pri la sama partio, kiu subSaddam Hussein ankaŭ regis la ŝtatonIrako, inter la siria kaj iraka branĉoj de la partio ĉiam estis forta rivaleco pri la pozicio "gvidi la arabajn ŝtatojn".
Kvankam tra jardekoj latutarabismo estis decida elemento de la partia politiko, kaj en Sirio kaj en Irako, en Sirio reale la siria naciismo havis pli grandan signifon plej malfrue ekde la finiĝo de laMalvarma Milito: Projekto de "Granda Sirio" ampleksu la areojn de al nunaj ŝtatoj Sirio,Libano,Israelo,Palestino kajJordanio.
En partoj de la areo de Sirio dominasarameoj kajturkmenoj, en aliajkurdoj. Aparte la kurdoj revas pri unuigo de siaj vivregionoj en Sidio, Irano, Irako kaj Turkio al kreinda ŝtatoKurdio.
Ankaŭ en Sirio gravas la tradicia kontrasto inter la anoj desunaismo kajŝijaismo. La ŝijaismajalavitoj en la pasinteco en Sirio estis persekutita malplimulto. Multaj el la sunaanoj de Sirio, la klara plimulto inter la siriaj islamanoj, konsideras la alavitojnherezuloj, kaj akuzas ke en la alavita instruo ankaŭ gravu antaŭislamaj kredaj konceptoj.
Simile kiel en Irako, kie la eksa diktatoroSaddam Hussein donis gravajn politikajn postenojn al parencoj kaj eksaj najbaroj, ankaŭ en Sirio ekzistas simila fenomeno: Multajn gravajn postenojn ricevis loĝintoj de la alavite dominita vilaĝoKardaha en norda Sirio, kie naskiĝisHafiz al-Asad, la patro de la nuna prezidanto de Sirio. Ĝis nun la baaza reĝimo de Sirio prenis estis stabiligita ĝuste per tiu grupiĝo de ekssamvilaĝanoj.
La granda tensio inter la siria loĝantaro kaj la ŝtata reĝimo interalie baziĝas je tio, ke la privilegia pozicio de tiu grupiĝo estas plikritikata pro la tensio inter la plimulto de sunaanoj kaj la malplimulto de alavitoj.
Tutĝenerale la politikaj protestoj en aliaj arabaj ŝtatoj ekde la fino de la jaro 2010 - interalie en Tunizio, Egiptio, Libio, Jemeno kaj Barejno - kuraĝigis ankaŭ la protestantojn en Sirio pli malferme esprimi sian malkontenton. Ankaŭ la malliberigo de pluraj lernejanoj kaj adoleskuloj, kiuj skribis kontraŭregistarajn frazojn al strataj muroj, konsidereblas ekilo de pli frotaj protestoj.
Ĝis nun la sekvaj grupiĝoj partoprenas la protestojn:
En la nordoriento de la lando la protestoj aparte koncentriĝas en la regionoj loĝataj fare de kurdoj.
Krome aparte en la urboDaraa koncentriĝas la politikaj protestoj, plejparte la protestantoj tie estas sunaanaj araboj. La tiuurba protesto ŝajnas aparte religie motivigita.
Laŭ la opinio de la siria ministerio pri internaj aferoj, la protestojn enHoms kaj enBanijas aparte kaŭzas la agado de radikalajsalafistoj.
Grupiĝo anglalingve nomiĝanta„National Initiative for Change“, do "Nacia Iniciato por Ŝanĝiĝo", komprenas sin kiel tegmenta organizaĵo por siriaj opoziciuloj en- kaj eksterlande.[1][2] Reprezentantoj de la grupiĝo asertas ke la 150 grupanoj en Sirio reprezentas vastan gamon da grupiĝoj kiuj protestas kontraŭ la aŭtoritata gvidado de prezidanto Asad.[3]
La administranto de laFacebook-grupo, kiu konsideratas la plej grava disdonilo de informoj pri la protestoj en Sirio, laŭdire estas en Svedio vivanta ano de laIslama Frataro.[4]
Rimarkeblas subteno de la usona registaro por la kontraŭantoj de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. Ekzemplo estas financa subteno de la televida stacioBarada TV enLondono, kiu komencis sian programon enaprilo 2009.
En 2014, laIslama Ŝtato eniris la militon kontraŭ ĉiuj aliaj militantojn kaj iĝas la celo de kampanjo de aeratakoj efektivigita dekoalicio gvidata deUsono.
Dum la somero de 2015,Rusio intensigis sian helpon al la siria reĝimo, inkludante la transdonon detankoj kajaviadiloj, kaj fortigas la rusajgarnizonoj enLatakia kajTartus. Ekde la 30-a de septembro 2015, la milita interveno de Rusio per intensa bombadakampanjo pli helpas la sirian reĝimon kontraŭ ĉiuj ties oponantoj, kaj aparte kontraŭ laIslama Ŝtato, kiu invadis Sirion kaj provokis la forflugon de milionoj darifuĝintoj eksterlanden.
La ekonomia kaj socia infrastrukturo en plejparto de la lando estis detruita aŭ grave damaĝita. Milionoj da sirianoj iĝisrifuĝintoj aŭinternaj translokitoj. Milionoj da ili trovis azilon enLibano,Turkio kajJordanio, centmiloj fuĝis al Eŭropo, kaŭzinte larifuĝintan krizon en2015. Plejparto de la siriaj rifuĝintoj iris al Turkio, kie ili foje spertas malakcepton, eĉ perforton[6].
Helpo de internaciaj humanitariaj organizaĵoj ne sufiĉis. Ennovembro 2019UNICEF avertas ke gravaj humanitaraj programoj por centmiloj da infanoj en Siriodevos esti eltranĉitaj ĉar tuta ĝia mono elĉerpiĝis. La havebla mono sufiĉus por prizorgi 356 mil infanojn dum aliaj 220 mil restos sen asistado. UNICEF raportis ke 5,5 milionoj da infanoj tra la lando bezonas helpon.