Siria Dezerto (enaraba: بادية الشام, bādijat aŝ-ŝām; konata ankaŭ kiel siri-araba dezerto) estas kombino destepo kajdezerto troviĝanta en la nordo de laAraba Duoninsulo kiu kovras pli ol 500.000 km². La dezerto estas tre rokenhava sed ebena.[1][2]
La siria dezerto estas parto de la reto Al-Hamad,[3] kiu enhavas partojn deTurkio,Sirio,Irako,Jordanio kajSaŭdarabio. Ĝi limas okcidente kun la valo Orontes, kaj ties orienta limo estas la riveroEŭfrato. Norde, la dezerto malfermiĝas al zonoj pli fruktodonaj el herbo. Sude, ĝi etendiĝas al la dezertoj de la sudo de laAraba Duoninsulo. Multaj dezertetoj ekzistas ene de la dezerto de Sirio, kiaj Palmiro.Damasko troviĝas enoazo. La pejzaĝo estas eksterordinara kaj formiĝis per fluoj el vulkana lafo de la regiono de Jebel Druso en la suda Sirio. La siria dezerto estas la natura hejmo de lasiria hamstro.