Singapuro (oficialeRespubliko Singapuro;angleRepublic of Singapore;malajeRepublik Singapura;ĉine新加坡共和国,Xīnjiāpō Gònghéguó;tamileசிங்கப்பூர் குடியரசு,Ciṅkappūr Kuṭiyaracu) estas insulaurboŝtato ĉe la suda ekstremaĵo de laduoninsuloMalako. Ĝi estas la plej malgranda ŝtato ensudorienta Azio.
Singapuro estas difinata kiel mikroŝtato, sed ĝi estas tia nur pri la areo. Pri sia loĝantaro ĝi estas la plej grandaj el tiuj landoj, kiuj estas difinataj mikroŝtatoj. Ĝi ne estas vere eta pri sia loĝantaro, kvankam ĝi estas mikroŝtato. Do ĝi estas vere dense loĝata.
Mapo de Singapuro kaj ĝia ĉirkaŭaĵoLa marleonoMerlion
La nomoSingapuro devenas deSanskrito kaj konsistas elSingha (सिंहsiṃha, „leono“) kajPura (पुरpura, „urbo“), kaj signifas doleonourbo.
Post la setlado en la7-a kaj8-a jarcentoj la princlando ricevis unue la nomonTemasek, tio estasurbo ĉe la maro.Laŭ legendo hinda princo fuĝinte elSumatro en la14-a jarcento tien. Pro lia geedziĝo aljava budhisma princino estiĝis politikaj problemoj inter la hindaŜriviĝaja imperio deSumatro kaj la hinda imperioMajapahit surJavo. Laŭlegende la princo vidisleonon en densaĝangalo. Li volis batali kontraŭ la leono, sed ili rigardis unu la aliajn en la okulojn kaj la princo mallevis sianglavon kaj la leono retiriĝis. Pro tiu evento la princo nomis la lokon de tiamLeonourbo. Simbolo de la urbo estas laMerlion,marleono, fabela estaĵo kun leona kapo kaj fiŝa korpo.
Nacia nomo:angleRepublic of Singapore [ripablik v singapor] (en),malajeMajulah Singapura [maĝulah sinapura],ĉine 新加坡/新嘉坡, Xīnjiāpō [ŝjinĉjapho],tamile சிங்கப்பூர் குடியரசு, Singapore Kudiyarasu.
Etimologio: La landonomo enSanskrito signifas "urbo de leono".
Statuo deThomas Stamford Raffles fare deThomas Woolner, starigita ĉe la supozita alterejo. Oni agnoskas Raffles la fondinton de la moderna Singapuro.
Unuaj mencioj pri Singapuro troveblas en ĉinaj tekstoj de la3-a jarcento. La insulo utilis kiel antaŭposteno por la ŝriviĝaja -imperio, kies ĉeflando situis surSumatro. La tiama nomo de Singapuro en lajava lingvo estisTemasek.Post kiam Temasek iĝis grava komercurbo, ĝi baldaŭ perdis tian gravecon. Tial krom kelkaj arkeologiaj spuroj ne ekzistas restaĵoj el tiu epoko.
En1824 la kompanio jam transprenis la tutan insulon, kiun ĝi aĉetis de la sultano deJohor kontraŭ 60.000usonaj dolaroj kaj jaranrenton de 24.000 dolaroj.
Baldaŭ kreskis la graveco de Singapuro kiel haveno pro sia geografia situo laŭ la marvojoj interĈinio kajEŭropo. La loĝantaro de Singapuro en la jaro1881 nombris 172.993.
Malnova ĉina loĝejo kaj vendejo enClub-Street,Telok Ayer
Aŭtune1964 estiĝis problemoj inter ĉinaj kaj ne-ĉinaj loĝantoj. Post ideologiaj konfliktoj inter la registaro de PAP kaj la federacia registaro enKuala Lumpur kaj pro timoj ĉe la malaja flanko, ke la tumultoj disvastiĝus, Singapuro estis forpelita el la federacio la7-an de aŭgusto1965. Du tagojn poste, la9-an de aŭgusto1965 la sendependeco de Singapuro estis agnoskita de Malajzio. Ekde tiam tiu tago estasnacia tago.
La juna kaj teritorie limigita nacio devis batali por ekonomia sendependeco kaj frontis problemojn kielsenlaboreco de amasoj, manko de loĝejoj,agroj kajkrudmaterialoj, kiel ekzemplenafto.
La26-an de novembro1990Goh Chok Tong transprenis la postenon de ĉefministro. Sub lia regado la landon okupis novaj problemoj: en1997 estiĝis la ekonomia fiasko de la sudorientazia krizo, en2003SARS bremsis la ekonomian evoluon kaj aldoniĝisterorisma minaco.Tony Tan Keng Yam (ĉine : 陈庆炎 (aŭ 陳慶炎); tamile : டோனி டான் கெங் யாம்; naskiĝinta la 7-an de februaro 1940) estas la sepa Prezidento de Singapuro, depost la 1-an de septembro 2011.
Singapuro estas ligita per vojo sur homfarita transirejo al la urbo deJohor Bahru en suda Malajzio. Maro apartigas ĝin de sia suda najbaro Indonezio. Apud la ĉefinsulo estas 58 insuletoj, kiuj estas uzataj por distro kaj industrio. Singapuranoj konstante laboras por vastigi sian teron, sekigante marzonoj kaj importante teron el najbaraj landoj.
LaSingapura Markolo (malaje Selat Singapura, indonezie Selat Singapura, angle Singapore Strait, ĉine 新加坡海峡, tamile சிங்கப்பூர் நீரர் நீரர் நீரிண) etendiĝas inter la urboŝtato Singapuro, la suda fino de la Malaja Duoninsulo, kaj la indoneziaj Riau-insuloj en la sudo. Ĝi ligas la Malakan Markolon okcidente kun laSudĉina Maro oriente. Kune kun laMalaka Markolo, ĝi havas altan volumenon de kargoŝipoj kaj estas parto de tutmondaj komercvojoj.
10% de la tero de Singapuro estis asignitaj alparkoj kajnaturrezervejoj. La parkoj kaj aliaj verdaj areoj estas ligitaj per sistemo de vojoj porpiedirado,kurado kajbiciklado. En la urbocentraj areoj troviĝas kelkaj bone prizorgataj ĝardenoj.
Vasta parko kovras multajnkvadrata kilometro, inkluzive de du tre unikajforcejoj, kiuj ambaŭ pliiĝas al alteco de proksimume 7 etaĝoj sed ili ne estas ligitaj unu al la alia. Ambaŭ permesas profundanspiradon de pura kaj agrabla oksigeno, kiu inkluzivas florodorojn. Unu inkluzivas ĉefe tropikanvegetaĵaron, dum la alia prezentas plantojn el la tuta mondo, en diversaj florkoloroj el diversajklimatzonoj de la mondo.
La lando situas ĉirkaŭ cent kilometrojn norde de laekvatoro, do ĝia temperaturo estas varma, kaj tutjare ĝi ne superas 30 gradojn kaj lahumideco estas ĉirkaŭ 100%.
Severa ekologia problemo en Singapuro estas lanebuleto alportita de la vento el Indonezio kiearbarbrulado estas ofta.
Larĝa panoramo de la marhaveno de Singapuro.Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Singapuro, 2012.Singapore montage
Singapuro havas tre disvolvigitanmerkatan ekonomion, bazitan historie sur ampleksakomerco de eksportado kaj importado, vartransportado kaj ŝanĝo de komercvojoj. KunHongkongo,Sud-Koreio, kajTajvano, Singapuro estas unu el laKvar Aziaj Drakoj, kaj superis siajn partnerojn laŭ indicoj de porpersonaMalneta Enlanda Produkto (MEP). Inter 1965 kaj 1995, kreskindicoj averaĝis je ĉirkaŭ 6 procento jare, kio transformis la vivnivelojn de la loĝantaro.[1]
La Singapura ekonomio estas konsiderata libera,[2] plinoviga,[3]dinamika[4] kaj negocaltira.[5] Dum kelkaj jaroj, Singapuro estis unu el la malmultaj[6] landoj kun kreditindico AAA el la Tri Granduloj, kaj la nur aazia lando kiu atingis tiun indicon.[7] Singapuro altiras grandan kvanton de eksterlanda investado kiel rezulto de sia loko, kapabla laborforto, malalta impostado, antaŭenirintaj infrastrukturoj kaj maltoleremo kontraŭ koruptado.[8] Ĝi estis la plej konkurencefika ekonomio en 2019, laŭ la rangigo fare de laMonda Ekonomia Forumo por 141 landoj,[9] kaj estas la dua lando laŭ la porpersonaMalneta Enlanda Produkto.[10][11] Ĉirkaŭ 44 procento de la Singapura laborforto estas formata de ne-singapuranoj.[12] Spite la merkatan liberon, la interveno de la Singapura registaro ludas gravan rolon en la ekonomio, kontribuante je 22% de la MEP.[13] La urbo estas populara loko por kongresoj kaj eventoj.[14]
Lavaluto de Singapuro estas laSingapura dolaro (SGD aŭ S$), eldonita de la Moneldona Aŭtoritato de Singapuro (MAS).[15] Ĝi estis interŝanĝebla kun laBruneja dolaro jenominala valoro ekde 1967.[16] MAS administras sianmonpolitikon permesante, ke lakurzo de la Singapura dolaro altiĝu aŭ malaltiĝu ene de nemalkaŝita ŝanĝogamo. Tio estas diferenca el plej granda parto decentraj bankoj, kiuj uzasinterezaltecon por administri la monpolitikon.[17] Singapuro havas en la mondo la dekunuan plej altan rangon en grandaj eksterlandaj rezervoj,[18] kaj unu el la plej altajn rangojn de internacia investado porpersona.[19][20]
Singapuro estis identigita kielimpostparadizo[21] pro la riĉeco rezulta el ties malaltaj impostindicoj al persona enspezo kaj pagesceptoj al eksterlanda enspezo kaj al la kapitalaj akiroj. Individuoj kiel la aŭstralia milionulo Brett Blundy kaj la plurmilionulo kunfondinto deFacebook nome Eduardo Saverin estas du ekzemploj de riĉuloj kiuj setliĝis en Singapuro.[22] En 2009, Singapuro estis forigita el la "griza listo" de impostparadizoj de laOrganizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD),[23] kaj rangigita la kvara en la mondo en la Indico de Financa Sekreto de la Reto por Fiska Justico de 2015 pri havigantoj de malaltimpostaj financaj servoj, bankigante unu okonon el la malaltimpostakapitalo de la mondo, dum "havigas nombrajn pagesceptojn kaj evitoportunojn".[24] En Aŭgusto 2016,The Straits Times informis, keIndonezio estis decidinta kreiimpostparadizojn en du insuloj apud Singapuro por sendi indonezian kapitalon reen al la impostobazo.[25] En oktobro 2016, la Moneldona Aŭtoritato de Singapuro avertis kaj monpunis bankojnUBS kaj DBS kaj retiris la bankopermesilon deFalcon Private Bank pro sia laŭakuza rolo en la skandalo de la Malajzia Suverena Fonduso.[26][27]
Singapuro havas la plej altan procenton de milionuloj en la mondo, kaj unu el ses familioj havas almenaŭ unu milionon da usonaj dolaroj en disponebla riĉeco. Tio ekskludas nemoveblaĵojn, negocojn kaj luksajn havaĵojn, kiuj se estus inkluditaj pliigus la nombron de milionuloj, speciale ĉar nemoveblaĵoj en Singapuro estas inter la plej multekostaj en la mondo.[28] En 2016, Singapuro estis rangigita la plej multekosta urbo en la mondo por la tria sinsekva jaroj fare de laEconomist Intelligence Unit,[29][30] kaj tio restis prave en 2018.[31] La registaro havigas nombrajn helpoprogramojn por la senhejmuloj kaj bezonantuloj pere de la Ministerio de Sociala kaj Familis Disvolvigo, kaj tial akra malriĉeco estas rara. Kelkaj el la programoj inkludas havigon de inter 400 kaj 1000 dolaroj de financa helpo monate al bezonantaj familioj, havigon de senpaga medicina zorgo en registaraj hospitaloj, kaj pagojn pro infantutorado.[32][33][34] Aliaj avantaĝoj estas kompensoj por pagoj al gimnastikejoj por kuraĝigi civitanojn fari fizikan ekzercadon,[35] ĝis 166 000 dolaroj kiel bebohelpo por ĉiu civitano,[36] tre alte subvenciita sanzorgo, financa helpo por malkapabluloj, havigo de malmultekostaj komputiloj por malriĉaj studentoj,[37] repagoj pro kostoj kiel la publika transporto[38] publikaj servoj, kaj multe pli.[39][40] Je 2018 Singapuro estas rangigita en laIndico de Homa Disvolviĝo en la 9a rango en la mondo, kun valoro de IHD de 0.935.[41]
Singapuro havasmalaltan senlaborindicon por disvolvigita lando, kun indico ne superanta 4% el 2005 ĝis 2014, kaj atingante pintojn de 3.1% en 2005 kaj de 3% dum laFinanca krizo de 2008; ĝi falis ĝis 1.8% en la unua kvarono de 2015.[42] Singapuro ne havasminimuman salajron, en la ideo ke ĝi malaltigus la konkurencemon. Ĝi havas ankaŭ unu el la plej altan malegalecon laŭ enspezo interdisvolvigitaj landoj.[43][44] Kvankam agnoskante, ke la eksterlandaj laboristoj ludas gravan rolon por la landa ekonomio, la registaro konsideris meti limon al la alveno de tiuj laboristoj,[45] ĉar eksterlandaj laboristoj estas ĝis 80% de la konstruindustrio kaj ĝis 50% de la serva sektoro.[46][47]
Vendeja strato.Katedralo.Orchard Road dekorita antaŭ Kristnasko2005.
Oni aparte atentas, ke ĉiuj diversaj etnaj grupoj kunvivu harmonie. Tiel ekzistas ekzemple ŝtataj leĝoj por socia loĝkonstruado kun tiel nomatajkvotoj por etnaj grupoj: en loĝeja bloko nur aparta procentaĵo povas esti vendita al ĉinoj, malajoj aŭ hindoj.
La granda nombro de ĉinoj en la popolo ofte erare supozigas, ke la aliaj etnaj grupoj havas malavantaĝojn en la ĉiutaga vivo. Tiel la postulo pri konoj de la ĉina lingvo serĉante laboron ja ofte ekzistas, sed tamen kutime nur kiam temas pri internaciaj entreprenoj, kiuj zorgas ekskluzive pri ĉinaj klientoj, kiuj ne regas la anglan, aŭ ĉe malgrandaj ĉinaj familiaj entreprenoj. La merkaton plenigas la ĉinoj ja pro sia nombro, sed ne kontrolas ĝin. Ne mankas hindoj kaj malajoj en estraj pozicioj kaj altlernejoj. Ankaŭ troveblas tiuj etnoj en la registaro.
Pro la malofta apero de interkulturaj geedziĝoj oni ofte supozas, kesegregacio regas inter la diversaj etnoj. Sed nur plejaltnombras geedzoj ene de la etnaj grupoj. Aliflanke pro la alta nombro de ĉinoj matematike ne eblas, ke interkulturaj varioj estus plej altnombraj. Aldone ekzistas multaj sociaj kaj religiaj kialoj, kiuj malfaciligas interkulturajn partnerecojn inter viroj kaj virinoj. Jam ĉe junaj negeedziĝintaj paroj maloftegas la interkultura versio. Malajaj kaj ĉinaj junuloj ja foje kunvenas, sed pro tradicio kajkasta sistemo hindaj gepatroj hezitas doni al la gefiloj la eblon mem elekti partneron. Ĉinaj virinoj timaskonverton alislamo por geedziĝi al malajo. Tamen rimarkindas, ke ekzistas tradicio pri geedziĝoj inter malajoj kaj ĉinoj en Singapuro, enradikiĝinta ĝis en la frua20-a jarcento. Tiel estiĝis la kulturoNonja aŭPeranakan, kiu riskas nuntempeformortiĝon.
Alia temo ĉe geedziĝo en Singapuro, kiu ofte ridetigas la indiĝenojn, estas la ŝtata SDU (angle:Social Development Unit), kiu okupiĝas por starigi parajn rilatojn deakademianoj kaj universitatdiplomitoj. Nun, tio nomiĝas SDN (angle:Social Development Network), kaj senhavanto de universitatdiplomoj ankaŭ povas aliĝi.
En la ĉiutaga vivo, ĉefe en lernejoj kaj laborejoj ja okazas interago kun homoj el alia kulturo. Sedsegregacio ja videblas inter indiĝenoj kaj la tiel loĝantaj„Expatriates“; iliaj gefiloj vizitas aliajn lernejojn kaj maloftas renkontiĝoj dum laboreja tago.
Evidentiĝas la interplektiĝo de la kulturoj interalie ĉe la lingvo,kuirarto kaj vivmaniero. LaSinglish, varianto de la angla entenas multajn terminojn kaj gramatikon de ĉiuj kvar oficialaj lingvoj. Kontraŭe alSpanglish, la kutima lingvo de la latindevenaj, miksaĵo el lahispana kaj laangla, Singlish evoluas konstante laŭbaze de ĉiuj etnaj grupoj. Frazoj kiel „Referee kayu! Xiao liao ah?“ („La arbitracianto eraris! Ĉu li freneziĝis?“) aŭ „Careful, wait you gana knock down!“ („Atentu, vi povintus esti superrulita!“) estis rezultoj de jarlongaj interagoj inter la ĉina kaj malaja lingvoj.La registaro ne tro fieras pri laSinglish, sed provoj instigi la homojn parolinormalan anglan tute fiaskis.
Kiel en aliaj aziaj landoj,ĝentileco ludas gravan rolon en Singapuro. Ekzistas ekzemple la regulo, ke kontaktpartnero ne rajtas"perdi sian vizaĝon". Tio signifas, ke oni ne rekte alparolu ion pri okazintaj eraroj, sed puŝu ilin flanken kaj provu priparoli ilin poste, eble laŭhelpe de tria persono.Nomkartojn oni ŝatas disdoni. Oni transdonu ilin per ambaŭ manoj. Malĝentilas simple enpoŝigi transdonitan nomkarton. Oni kontraŭe trakti ĝin per respekto kaj lasu ĝin dum momento sur la tablo. La ĝentilecreguloj korespondas al tiuj de Ĉinio. La socia vivo estas forte fasonita dekonfuceismo.
La kuirarton de Singapuro karakterizas la kulturaj influoj de la diversaj etnoj. Krom la tradiciajreceptoj estiĝas daŭre novaj versioj. Tiel estiĝis manĝaĵoj kielLaksa,Yong Tau Foo aŭRotiPrata, kiuj iĝis laŭtempe parto de la vasta serio de naciaj manĝaĵoj. La eksterlande konataj singapuraj nudeloj estas tute nekonataj en la lando.
Ĉar la islamaj feritagoj kalkuliĝas laŭlunkalendaro, ĉiun 32-an aŭ 33-an jaron tiuj ferioj okazas dufoje jare. Jaro Raua Puasa foje okazas samtempe kiel la novjarfesto.
LaFlughaveno Changi (ĉine 新加坡樟宜机场, pinjine: Xīnjiāpō Zhāngyí Jīchǎng, malaje Lapangan Terbang Changi Singapura, tamile சிங்கபபூப்பூ விமான நிலையம், IATA-kodo : SIN, ICAO-kodo : WSSS) estas la internacia flughaveno de Singapuro. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj en Azio kaj, kun 58.9 milionoj da pasaĝeroj en 2023, ĝi estis la 17-a plej granda flughaveno en la mondo[48].
↑Low Siang Kok. (2002) “Chapter 6: Singapore Electronic Legal Tender (SELT) – A Proposed Concept”,The Future of Money. Parizo: Organisation for Economic Co-operation and Development, p. 147.ISBN 978-92-64-19672-8.
↑The Currency History of Singapore alirita la 22an de Aprilo 2010, 9a de Aprilo 2007 en Monetary Authority of Singapore arkivita en[1] la 2an de Februaro 2010.
↑Assistance. Ministry of Social and Family Development (26a de Oktobro 2014). Arkivita ella originalo je 26a de Oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-10-26. Alirita 2023-03-04 .