Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sindikato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sindikato
speco de organizaĵo
ekonomia branĉoRedakti la valoron en Wikidata
sindikato • komercaj kaj profesiaj asocioj, sindikatoj
Agareo

sindikatismo

 
Partoj
vd
vdr
Sidejo deConfederación Nacional del Trabajo enBarcelono.

Sindikato estasasocio, kiu batalas por laindividuaj kajkomunaj interesoj – ekzemple pripago,labordaŭro kajferitagoj – de la anoj – kutimelaboristoj kajdungitoj.

Depende delandaj regularoj la aniĝo al sindikato povas esti libervola aŭ deviga, enBrazilo, ekzemple, la aniĝo al sindikato estas libera, sed la pago dekotizoj deviĝas eĉ al neanoj. Liberaj sindikatoj estas sindikatoj, kiun oni povas en ĉiumomento aniĝi aŭ malaniĝi. Je la kondiĉoj delibera merkato, la rilato inter dunganto kaj dungito estas laŭnature malsimetria:

  • Se dungito ĉesas disponigi sianlaborforton por la dunganto, tio ja estas problemo por ladunganto, sed tiu ĉi manko povas plej ofte esti kompensata per aliaj (novaj) dungitoj. Krome tiaj mankoj estas ne maloftegaj, ekzemple okazas promalsanoferiado de dungitoj.
  • Se dunganto ĉesigas sian rilaton al dungito, tiu kutime perdas sian ununuranmonfonton. Tial tia evento estas kutimekatastrofo por la dungito, kiu tamen povas esti plimildigita desociala ŝtato.

Kaŭzo de la malsimetrio estas, ke ĉiu dunganto havas plurajn dungitojn, ĉiu dungito tamen plej ofte nur unu dunganton. Estas do unuflankamonopolo de la dunganto.

Por ekvilibrigi tiun ĉi malsimetrion bonas sindikatoj, ĉar ili formas monopolon ankaŭ flanke de la dungitaro, tial ke kontraŭas nun du monopoloj, unu flanke de la dunganto kaj unu flanke de la dungitoj. En la teoriaekonomiko, pli bonus anstataŭ monopoloj je ambaŭ flankojkonkurencoj je ambaŭ flankoj. Tiam tamen por ekvilibrigi la dungitoj devus havi plurajn dungantojn kaj ekzemple je ĉiu horo semajne labori en alia entrepreno. Tio tamen estas nur teoria solvo, ĉar en praktiko verŝajne necesus ŝanĝi laborlokon kaj taskojn.

Sidejo de CGT enBonaero, strato Azopardo.

Sindikatoj kiel dungitarkuniĝoj

[redakti |redakti fonton]

En pluraj landoj la ekzistrajto de sindikatoj estas konstitucie sekurigita.

Sindikatoj konsilas siajn anojn en ĉiuj demandoj, kiuj rilatas kun laboro kaj socia asekuro, subtenas ilin en juĝejo pri laborrilataĵoj kaj reprezentas kiel ĉiuj asocioj la intereson de la membroj en la politika kaj socia diskutoj.

Sindikatoj, kiuj estas je la flanko de la dunganto nomatasflavaj sindikatoj

Kritiko pri sindikatoj

[redakti |redakti fonton]

Baza kritiko

[redakti |redakti fonton]

Ekonomikliberecanoj opinias sindikatojn malhelpon por laindividua libereco jekontrakto. Laŭ ofertflanke orientitaj ekonomikistoj, ĉiu varo trovas sian aĉetonton, se ĝi nur estas sufiĉe malmultekosta. Laŭ tiu teorio sindikatoj kontribuus alsenlaboreco, ĉar ili malhelpas la malplialtigon desalajroj. Al tiu ankaŭ teksas la „enulo/eksterul-aliro”-kritiko, laŭ kiu sindikatoj nur reprezentas la interesojn de la dungitoj, sed ne tiuj de la senlaboruloj.

Totalisma kritiko ĝenerale kondamnas organizojn de dependaj dungitoj. Ĝi iĝus maltransparenta kaj pli malfacile regebla. Disdividite ili estus pli facile regeblaj laŭludteorio. Kun pli kaj pli da seriozeco estas tial ankaŭ atendite de eŭropaj kaj usonaj sindikatanoj, rezigni pri anakronismaj avantaĝoj por sekurigi avantaĝojn en la tutmonda konkurenco.

El socirevolucia vidpunkto kontraŭas la interesoj de la sindikatajfunkciuloj kaj tiuj de la dungitoj. Sindikatoj estus hierarkie organizitaj organizaĵoj, kiuj malebligus al la dungito mem paroli. Oftestrikoj estus ĉesitaj de sindikatfunkciuloj kontraŭ la volo de la dungitaro, kiu tion ne povis malhelpi. La tasko de la sindikato estas vendi la laborforton je laŭeble altaprezo. Ne estas tasko de la sindikatoj pridubi entute la esencon de dungiteco, nome la distribuadon de lapropraĵoj je laproduktiloj. (Vidumarksismon). Male, por sekurigi la proprajn privilegiojn, sindikatfunkciuloj devus defendikapitalismon. La plej multaj sindikatoj sekve nur provus ŝanĝi kapitalismon, sed ne abolicii ĝin.

Naciaj sindikatoj malvenkas kontraŭ la kapitalisma tutmondiĝo. Nur malmultaj negravaj sindikatoj havas tutmondan aliron. Sindikatoj tial obeas internan konkurencon laŭgeografio kiu igas ilin atakeblaj. Se la sindikataj postuloj estas tro malkomfortaj por la dunganto, ili povas minaci forlasi la sindikatpovejon en landoj kun malplialtaj produktadkostoj.

Ensocieta kritiko

[redakti |redakti fonton]

Membroj kritikas rimedojn aŭ unuopan sindikatfunkciulojn, kiu ekzemple pro korupteco atingis pintajn poziciojn. Lakritiko ĝenerale celas renoviĝon kaj plidemokratiĝon.

Interesoj

[redakti |redakti fonton]

Sindikatoj provas reprezentante la interesojn de la membroj disdoni laŭ eble grandan eron de la entreprena gajno inter la dungitoj. La entreprenestraro tamen reprezentante la interesojn de la produktilposedantoj volas doni plej eble grandan eron al la posedantoj, aŭ tuj, aŭ pli malfrue post investoj.

Ne ekzistas taŭgamatematika formulo por la disdivido de la entreprenaj gajnoj. Temas simple pri postulo depovo.

Tiukampe, sindikatoj neniam forgesu pri labonfarto de la entrepreno, ĉar ne estas en ilia intereso, ke ĝi bankruptas pro manko de investitaĵoj.

Kritikantoj diras, ke sindikatoj domaĝus la tutanekonomion, ĉar ili nur reprezentas la interesojn de iliaj membroj kaj ne atentus la sekvojn por la tuta socio. Tiu kritiko validas tamen por ĉiuj organizitaj grupoj, ekzemple ankaŭ por la dungantaj asocioj, kiu reprezentas malpli grandan eron de la loĝantaro.

Ĉar sindikatoj ofte estas limigitaj al specialaj sektoroj, ili ofte ankoraŭ batalas por la konservo de la sektoro, kiam tiu jam ne plu estas ekonomike senchava.

Ekonomika bazo

[redakti |redakti fonton]

Sindikatoj ofte atentigas pri tio, ke la mondistribuŝanĝo laŭ iliaj postuloj en la limoj de la produktivecprogreso havas bonan influon al la demanda flanko de lamerkato. Tiu rezulto ankaŭ estas postulata por longtempo, kio estas en tempo de tutmondiĝo pridubata de ofertflankorientitajekonomikistoj.

Por la ekonomikistoj de la sindikatoj – tradicie ofte anoj deKeynes – lakrizo de lalabormerkato estas kaŭzita per la produktivecprogresoj, kiuj estas en la socio malegala distribuitaj. Ne lasalajrokostoj estas tro altaj, sed la salajroj tro malaltaj kaj tio rezultas en malpli grandademando. Precipe porentreprenoj, kiuj povas translokigiproduktejojn, altajsalajroj estas forpelaj. Tial ekzemple enOrienta Eŭropo,Azio kajSudameriko estiĝis novajfabrikoj, dum similaj enOkcidenta Eŭropo kajUsono ili estis fermitaj.

Nivela strukturo

[redakti |redakti fonton]

Historie, ekzistis kvar apartaj niveloj de sindikata organizo:

  1. Korporaciofakista unuiĝo:loka asocio de dungitoj, kiuj havas la saman profesion;
  2. Sindikato:landa asocio de samfakaj korporacioj;
  3. Sindikataro:landa federacio de multfakaj sindikatoj;
  4. Internacia federacio:internacia federacio de sindikataroj.

Hodiaŭ, ne ĉiuj sindikatoj ekzistas el korporacioj, kaj multaj dungitoj estas rekte membro de sindikato aŭ eĉ de sindikataro. Plie, modernaj sindikataroj ofte funkcias kiel ambaŭ sindikatoj kaj sindikataroj.

Listo de sindikataroj

[redakti |redakti fonton]

Ĝeneralaj

[redakti |redakti fonton]
Anglajministoj ĉe Miners Hall dum laĜenerala striko de 1926 en Unuiĝinta Reĝlando.

Moderaj (okupas prilaborprotekto)

[redakti |redakti fonton]

Socialdemokrataj

[redakti |redakti fonton]

Socialkristanaj

[redakti |redakti fonton]

Radikalaj (kontraŭkapitalistaj)

[redakti |redakti fonton]
IWW kaj anarkiistoj protestantaj en 1975.

Fakaj

[redakti |redakti fonton]

Listo de internaciaj federacioj de sindikataroj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sindikato&oldid=9271395"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp