Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sincelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sincelejo
urbo en Kolombio
urbego
municipo de KolombioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo700001
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro286 716  (2018)[+]
Loĝdenso1 043 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo9° 18′ N,75° 24′ U(mapo)9.2994444444444-75.395833333333Koordinatoj:9° 18′ N,75° 24′ U(mapo)[+]
Alto218 m[+]
Areo275 km² (27 500 ha)[+]
HorzonoUTC-05:00[+]
Sincelejo (Sukreo)
Sincelejo (Sukreo)
DEC
Situo de Sincelejo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoSincelejo[+]
vdr

Sincelejo [sinseleho] estasurbego,diocezo kajuniversitata urbo en nordaKolombio, endepartementoSukreo. Ĝi estas ankaŭ departementa kaj regionaĉefurbo.

Bazaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Sincelejo troviĝas surmontetaro en la norda parto de la lando.Kariba Maro troviĝas 30,Monteria 81,Kartageno (Kolombio) 122,Soledad (Atlantiko) 192,Barranquilla 196,Santa Marta 253,Valledupar 269,Medeĝino (Kolombio) 336,Bucaramanga 348,Cúcuta 355,Pereira 501,Armenia (Kindio) 532,Soacha 541,Ibagué 542,Bogoto 543,Santiago de Cali 664,Neiva 709,San Juan de Pasto 924km.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La nuna Sincelejo estis loĝata jam antaŭ alveno dehispanoj. Ĝi estis fondita en1535 (tiam hispanoj alvenis en la indiananvilaĝon) por profiti la laborfortojn. Vera hispana fondo okazis en1775. La konstruado de la urbo komenciĝis perkirko. En1812 Sincelejo iĝis ŝirmejo por la revoluciemajpastroj. En1912 la urbo preskaŭ malaperis proincendio. En1966 kun la kreado de la Sukreo Sincelejo iĝis la ĉefurbo. En1980 la stadiono kolapsis, mortigante almenaŭ 200homojn.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Motoro de la ekonomio de Sincelejo estas la butaro-bredado. Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵomaizojn,maniokojn,ignamojn,bananojn. Laindustrioj ĵus komencas vekiĝi.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Sincelejo situas en tropikaklimato, tial latemperaturoj ne ŝanĝiĝas tro multe laŭ la jaro. La averaĝa temperaturo varias inter 18-38°C. Jare pluvas po 1161 mm, en ĉiujmonatoj pluvas, tamen intermajo kajoktobro pluvas pli.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Sincelejo situas laŭ la ĉefa ŝoseo, kiu ligas Barranquilla kaj Medeĝino. En la urbego mikrobusoj, taksioj kaj motorciklo-taksioj liveras lapasaĝerojn. 15 kilometrojn de Sincelejo enlanda flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sincelejo&oldid=8968289"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp