Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Simone Signoret

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je4 jul. 2022.
Simone Signoret
Oskar-premiito
Persona informo
Simone Signoret
NaskonomoHenriette Charlotte Simone Kaminker
Naskiĝo25-an de marto1921 (1921-03-25)
en Wiesbaden,  Vajmara Respubliko
Morto30-an de septembro1985 (1985-09-30) (64-jaraĝa)
en Autheuil-Authouillet
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpankreata kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboTombejo Père-Lachaise, 44Redakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojfrancaitalavd
LoĝlokoWiesbadenParizovd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroAndré Kaminker(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oYves Montand(1951–1985)
Yves Allégret(mul)Traduki(1944–1949)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojCatherine Allégret(mul)Traduki
 (Yves Allégret(mul)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofilmaktoro
teatra aktoro
aktoro
tutoro
verkisto
tradukistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoaktorado,literatura traduko,traduko el la angla kajtraduko al la francaRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1942–vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Simone SIGNORET, aŭ realnome: Simone Henriette Charlotte KAMINKER (naskiĝis la25-an de marto,1921, mortis la30-an de septembro,1985) estisfrancaaktorino. Ofte priskribita kiel unu el la grandaj filmstelulinoj de Francio. Ŝi estis la unua francino gajninta lapremion Oskar, kiun ŝi gajnis pro sia rolo enRoom at the Top (Loko ĉe la supro). Aldone al la Oskaro, ŝi estis nomumita por multaj premioj, inkluzive de: la PremioBAFTA, laPremio Ora Globo,Premio Emmy, laFestivalo de Cannes kaj laPremio Arĝenta Urso por Plej bona Aktorino.

La tombo de Yves Montand kaj Simone Signoret en Parizo
Simone Signoret en 1952

Simone Signoret naskiĝis enWiesbaden,Germanio. En siaj fruaj filmoj ŝi ĉefe brilis en la rolo de bela tentulino; poste ŝi ŝanĝis al karakteraj roloj kaj ankaŭ per tio konvinkis la publikon.

Por ŝia aktorada kariero, Signoret ŝanĝis sian familian nomon al la familia nomo de sia patrino antaŭ ŝia geedzeco, por kaŝi siajn judan devenon.

Ŝia sensuala aspekto kaj senbrida naturo igis ŝin esti elektita multajn fojojn al la rolo deprostituitino. Ŝi akiris rimarkindan rekonon pro sia agado en la filmoLa Ronde de 1950, filmo bojkotita enNovjorko kiel malmorala. En 1952 ŝi gajnis eĉ pli bonajn recenzojn, pro rolo de alia prostituitino, en la filmoCasque d'or deJacques Becker, pro kiu ŝi ankaŭ gajnis la BAFTA-premion por plej bona aktorino en ĉefa rolo por plej bona fremda aktorino. Ŝia aktorado en tiu ĉi filmo influisĵazistonNina Simone, kiesartista nomo baziĝas sur la antaŭnomo de Signoret.

Signoret aperis en multaj rimarkindaj filmoj en Francio, inkluzive:Thérèse Raquin (1953) de reĝisoroMarcel Carné,Filinoj de la diablo (1955) kajLa Krisolo (1957) surbaze de la teatraĵo deArthur Miller "La ĉasado de sorĉistinoj"

Ŝia unua geedziĝo estis kun kinoreĝisoroYves Allegret, inter 1944 kaj 1949, de kiu ŝi havas filinon - Catherine Allegret, ankaŭ aktorinon. Ŝia dua geedziĝo estis kun aktoroYves Montand en 1951, kuniĝo kiu daŭris ĝis ŝia morto.

Signoret ankaŭ engaĝiĝis en la politiko: Kune kun sia edzo, la aktoroYves Montand, ŝi dum pluraj jaroj subtenis laKomunisman Partion de Francio.

Ŝi mortis depankreata kancero en Autheuil-Athouillet, Francio.

Listo de filmoj

[redakti |redakti fonton]
  • La ronde (Francio, 1950)
  • Casque d’or (Francio, 1951)
  • Thérèse Raquin(Francio, 1953)
  • Les Diaboliques (Francio, 1955)
  • Les sorcières de Salem (Francio/Orienta Germanio, 1957)
  • Room at the Top (Britio, 1959)
  • Ship of Fools (Usono, 1965)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • L’armée des ombres (Francio, 1969)
  • Le chat (Francio/Italio, 1970)
  • La Veuve Couderc (Francio, 1971)
  • Madame Rosa (Francio, 1977)

Listo de Premioj

[redakti |redakti fonton]
  • Oskaro proRoom at the Top (1960)
  • César proMadame Rosa (1978)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Simone_Signoret&oldid=8057835"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp