Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Simbolismo (literatura skolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSimbolismo)

Simbolismo estas literatura movado kiu aperis enFrancio en la malfrua19-a jarcento, kaj kiu, kontraste alrealismo kajnaturalismo, estas karakterizita per idealismaj trajtoj, estas direktita kontraŭpozitivismo kaj strebas al novaj horizontoj por idea kaj literaturo evoluo.

Kio estas simbolismo

[redakti |redakti fonton]

Jean Moréas enUn Manifeste littéraire (Literatura manifesto,1886) difinis tiun novanstilon «Malamiko deinstruado, dedeklamado, de malverasensemeco, deobjektiva priskribado». Lasimbolisma poezio baraktas por “vesti laIdeon per sensecaformo”. Lasimbolisma literaturo enhavas metafizikanintencojn, klopodas uzi la literaturan lingvon kielsciigilo; pro tio ĝi trempiĝas permistero kajmistikismo. Ĝi klopodas trovi kionCharles Baudelaire, elstarapoeto de tiumovado, nomis “korespondoj”, kvazaŭ sekretaj similecoj inter la sensa kaj laspirita mondoj. Por tio estas uzataj estetikaj iloj, kiel lasinestezio kaj lapersona simbolo.

Simbolisma stilo

[redakti |redakti fonton]

Lasimbolisma movado reagas kontraŭ la spirito materialisma kaj lapragmatismo de laindustria socio, pledante lainternan serĉadon kaj la universalanveron kaj por tio estas uzataj larevoj kiuj, danke alSigmund Freud, jam estas konsiderataj ne nur kiel nerealajbildoj, sed kiel periloj de realesprimado.

Lasimbolismo ne povis disvolviĝi kiel unueca stilo, pro tio ĝi estas malfacile priskribebla. Temas pli precize pri unuigo de malsimilaj personaj stiloj. Ekzemple enpentrado oni renkontas tiom malsimilajproduktoj kiel tiuj deVincent van Gogh,Paul Gauguin,Gustav KlimtEdvard Munch. La simbolismo kliniĝas al kvazaŭ religiaj aŭ mistikaj sintenoj.Fantazio,intimeco kaj troasubjetiveco anstataŭas la ambicianobjektivecon de antaŭajartistoj. La simbolismaj verkistoj, kielCharles Baudelaire, reagis kontraŭ la troiganaturalismo deromanistoEmile Zola.

La simbolismo en lainternacia literaturo

[redakti |redakti fonton]

La prafondintoj de tiu skolo estis la usona poetoEdgar Allan Poe, kiu tiom influis super Charles Baudelaire kaj la francojArthur Rimbaud kajPaul Verlaine, ankaŭ nomitaj "malbenitaj poetoj". La plej elstara estisStéphane Mallarmé (1842-1898), kiu kreis hermetikan lingvon, proksima al la malnova hispanakulteranismo (Verlaine legis kaj mirisLuis de Góngora) kaj al laangla sintakso. Ne tiom elstaraj estisAuguste Villiers de l'Isle-Adam (1838-1889),Prosper Mérimée (1803-1870), pli konata kielrakontisto,Gérard de Nerval, (1808-1855),Joris-Karl Huysmans (1848-1907), pli konata kiel verkisto de skolo dekadencisma,Albert Samain (1858-1900),Remy de Gourmont (1858-1915),Alfred Jarry (1873-1907), kreinto de laPatafiziko kaj pli grava kielteatroverkisto kaj kiel praulo de la literaturo deavangardo,Gustave Kahn (1859-1936), Jules Laforgue (1860-1887), la unua uzanto de lalibera verso,Maurice Maeterlinck (1862-1949), kiu fondis la simbolisman teatron,Stuart Merrill (1863-1915),Albert Mockel (1866-1945),Jean Moréas (1856-1910),Henri de Régnier (1864-1936),Adolphe Retté (1863-1930),Paul Valéry (1871-1945), kiu ŝanĝis el simbolismo al la intelektigita purapoezio, la belgoEmile Verhaeren (1855-1916), ankaŭrakontisto, kajFrancis Vielé-Griffin (1863-1937),inter multaj aliaj. Ankaŭ en aliajlandoj la simbolismo disvastiĝis: enRusio ekzemple estis disvastigita deAleksandro Blok; enSvedio, la dramaturgoAugust Strindberg estis sufiĉe simbolisma, enBrazilo, estis grandaj simbolismaj poetoj kielCruz e Souza kaj en la mondo kaj hispana kaj hispanamerikana populariĝis pere de laModernismo.

Hispana kaj hispanamerika simbolisma literaturo

[redakti |redakti fonton]

La simbolisma literaturo hispanamerika kaj hispana, kun kelkaj gravaj prauloj kielGustavo Adolfo Bécquer kajSalvador Rueda, enmiksiĝis en pli ĝenerala movado konata kielModernismo kiu ekis enHispanameriko. Estis simbolismo jam en la kubanojJulián del Casal kajJosé Martí, en la kolombianoJosé Asunción Silva, en la meksikanoManuel Gutiérrez Nájera kaj en aliajhispanamerikaj verkistoj de la epoko posta alromantikismo;Rubén Darío, grava disvastiginto de la Modernismo enHispanio, absorbis kaj montris ĝin. Uzis la simbolismonAntonio Machado kajManuel Machado,Juan Ramón Jiménez kajFrancisco Villaespesa inter la plej gravaj. En Hispanameriko la simbolismo troviĝas en la argentinoLeopoldo Lugones, enJulio Herrera y Reissig, enRicardo Jaimes Freyre,Amado Nervo,Salvador Díaz Mirón, la kolombianoGuillermo Valencia,José María Eguren kaj en multaj aliajmodernismaj verkistoj.

Elstaraj ekzemploj

[redakti |redakti fonton]

Oni povus citi du hispanajn poetojn ne apartenantaj al sama skolo, nomeAntonio Machado kajFederico García Lorca. La unua ekverkis komence de la20-a jarcento, do en la epoko kiam simbolismo kaj modernismo furoris kaj enHispanio kaj en la tutaEŭropo; la dua apartenas al pli junageneracio nome en Hispanio "generacio de la 27-a", tio estas homoj kiuj naskiĝis kiam Machado ekverkis kaj ekverkis ĉirkaŭ la20-aj jaroj. Machado ekzemple uzas du oftajn personajn simbolojn, nome lavespero kaj lafonto. La vespero ĉe Machado per sia malhelaj kaj brilajkoloroj simbolas la finon de latago, do lanokto, larevo, ladormo, lanerealo, ktp. La fonto ĉiam elŝpruciĝas kaj sonas konstante, simbolas la vivon kaj la tempopason ĉiam senĉese.Federico García Lorca uzas pli ampleksan simbolan repertuaron ekzemple en siaverko "Cigana Romancaro" (esperantigita) nome laĉevaloj -simboloj de lavivo kaj laenergio-, lametaloj -simboloj de lamorto kajmortigo-, laluno, laakvo, larivero, ktp.

Aliaj simbolismaj verkistoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Simbolismo_(literatura_skolo)&oldid=7777888"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp