Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Silto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silta sedimentado ĉirkaŭ domo kaj aŭto en Nov-Orleano postrestita per inundo kaŭze de breĉo en la London Avenue Canal.
seka silto enGalveston,Teksaso.

Silto estas detritasedimento aŭ speco defajngrundo, el eroj (silteroj) ĉirkaŭ 0,004 ĝis 0,06 milimetrojn dikaj, do pli grandaj olargileroj, malpli grandaj olsableroj, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koherajpetroj, plej ofte precipe konsistanta elkvarco[1].

Origino

[redakti |redakti fonton]

Silto estiĝas dum diverseco defizikajprocesoj kapablaj por spliti la ĝeneralesablo-dimensiajkvarcajkristaloj de primarajrokoj per ekspluatado de ladifektojn ĉe ilia kristala strukturo[2]. Tiuj inkluzivasefloreskon deroko[3] kaj regolito, kaj iom da efloreskaj procesoj kielfrosta disiĝo[4] kaj haloklastado.[5] La ĉefa proceso estas abrazio per transporto, inkluzive rivera frakasado,eola frotado kajglacia knarado.[6]. Estas en duonaridaj medioj[7] kesubstancaj kvantoj de silto produktiĝas. Silto estas kelkfoje nomata "rokafaruno" aŭ "ŝtonapolvo", precipe kiam produktita per glacia agado. Mineralogie, silto ĉefe konsistas el kvarco kajfeldspato.Sedimentaj petroj ĉefe konsistantaj el silto estas konataj kiel siltopetroj.

Mediaj influoj

[redakti |redakti fonton]

Silto facile estas transportata enakvo kaj estas sufiĉe malpeza por esti portata peraero kiel polvo. Dikaj sedimentoj de silta materio rezultante el eola sedimentado ofte estas nomatajlomo. Silto kaj argilo kontribuas al la malklareco en akvo. Silto estas transportata per riveroj aŭ per akvaj fluoj en laoceanon.Silto, sedimentado dum jaraj inundoj laŭlonge de laNilo, kreis la riĉan kaj fertilan grundon kiu subtenis laEgiptan civilizon. Silto sedimentita per laMisisipo dum la20-a jarcento estas malpliiĝinta kaŭze de sistemo dedigoj, kiuj kontribuas al la malaperigo de protektajmarĉoj kajsablejoj en lariverdelta regiono ĉirkaŭanteNov-Orleanon.

Ĉefa fonto de silto en urbaj riveroj estas perturbo de grundo perkonstruada agado. Ĉefa fonto en ruraj riveroj estaserozio proplugado de agrikulturajkampoj, senarbiga fin-ekspluataĵo[8] aŭ tempa agrikultura uzado post bruligo de la arbaro. Kiam, sur la tuta surfaco, oni forigas lavegetaĵaron, la plej supra grundo estas vundebla por eola kaj akva erozio. Kompletaj regionoj de landoj perdis la produktkapablon kaŭze de erozio. Lamadagaskara centraaltebenaĵo, proksimume 10 % de la landa areo, estas sterila, praktike la tutapejzaĝo, kun eroziajsulkoj kiuj estas pli profundaj ol 50 metrojn kaj pli larĝaj ol unu kilometron.Migra kampokultivado estas agrikultura sistemo kiu inkluzivas la regulan bruligon de arbaroj kaj sovaĝaj areoj en iuj regionoj de la mondo. La rezultanta sedimento povas kaŭzi grandskalajnfiŝmortadojn, malhelpante ekonomian disvolviĝon.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1038
  2. Moss, A. J. & Green, P. 1975 : Sand and silt grains: Predetermination of their formation and properties by microfractures in quartz.Australian Journal of Earth Sciences, 22/4, 485–495.angle
  3. Nahon, D. & Trompette, R. 1982 : Origin of siltstones:glacial grinding versus weathering.Sedimentology, 29, 25–35.angle
  4. Lautridou , J. P. & Ozouf, J. C. 1982 : Experimental frost shattering: 15 years of research at the Centre de Geomorphologie du CNRS,Progress in Physical Geography, 6, 215–232angle
  5. Goudie, A. S. & Viles, H. A. 1995 : The nature and pattern of debris liberated by salt weathering: a laboratory study.Earth Surface Processes and Landforms, 9, 95–98.angle
  6. Wright, J. S. ; Smith, B. J.; Whalley, W. B. 1998 : Mechanisms of loess-sized quartz silt production and their relative effectiveness: laboratory simulations.Geomorphology, 23, 15–34.angle
  7. Haberlah, D. 2007 : A call for Australian loess.Area, 39/2, 224–229.angle
  8. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj.FördervereinLexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 12 & 49)esperante
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Silto&oldid=8450612"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp