Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Silko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virinoj "frapantaj" novan silkon (Huizong, Ĉinio, 12an jarcenton)

Silko estas la delikata kaj brila proteinfadeno de laraŭpo debombikso (Bombyx mori) aŭ de aliaj animaloj. La raŭposilko estiĝas el la teksoglanda sekrecio de la bombiksa raŭpo. La raŭpo (silkoraŭpo) teksas kokonon, en kiu ĝi pupiĝas. Lakokono konsistas el silkfadeno kaj gluaĵo. Oni mortigas la kokonan pupon kaj la silkfadenon elbobenigas (unu kokono donas ĉirkaŭ 500 m). Oni unuigas fadenon de 3-8 kokonoj, tiu nomiĝas kruda silko.

Krom la hejmigitabombikso ankaŭ aliaj papilioj (Bombycidae) produktas konvenajn kokonfadenojn. Oni nomas tiujn silkojn sovaĝa silko.

La konkosilkon produktas kelkaj marajkonkospecioj el sekrecio de labisinoglando. La aranea silko produktiĝas el la teksoglanda sekrecio de laaraneoj. Ili ne estas produkteblaj grandamase.

La bazmaterialo de silko estas la fibrino kaj la gluaĵo sericino, kiu kungluas la du fadenojn de la silkofadeno.

La sekreton de silkoproduktado la ĉinoj protektis ĝis 200 a.K.; poste la produktado disvastiĝis en Japanio, kaj pli poste en Sud-Eŭropo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Silko&oldid=9034194"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp