Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiujonoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de lamadjara tribestroÁrpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el lahunoj deAtilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).
Oni konsideras ke la numbro da sikuloj estas ĉirkaŭ 850 000.
Plej multaj loĝas en la t.n.Sikullando (Ținutul Secuiesc rumane,Szeklerland germane aŭSzékelyföld hungare), historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, do proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). Nuntempe ĝi parte koincidas kun la rumanaj distriktojHarghita,Covasna kajMureş. La respektivaj procentaĵoj de sikuloj estas 84 %, 74 % kaj 39 %, proksimume. Ekzistas politika debato en Rumanio koncerne la strebon al aŭtonomeco de la regiono, kun propra flago, himno kaj instrulingvo[1].