Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis657 876 loĝantoj sur areo de7 096 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de93 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej maldense loĝata ŝtato de Barato, kaj la dua plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estasGangtoko, kiu ankaŭ estas la plej granda urbo de la ŝtato.
Sikimo estis sendependa ŝtato kiu estis regata de laChogyal-monarkio ĝis1975, kiam referendumo, por fari el ĝi la dudekduan ŝtaton de Barato, estis akceptita.
Malgraŭ ĝia malgranda areo, Sikimo geografie estas diversa, pro ĝia situo ĉe flankmontaro de la Himalajo. La tereno etendiĝas detropika en la sudo ĝistundra en la nordo.Kangchenjunga, la tria plej alta monto de la mondo, situas en Sikimo.