Siblingen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
Koordinatoj | 47° 42′ 0″ N8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O /47.70000; 8.51667(mapo)Koordinatoj:47° 42′ 0″ N8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O /47.70000; 8.51667(mapo) |
Areo | 9,42 km² |
Alteco | 508 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 8225 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Siblingen estas komunumo enKantono Ŝafhaŭzo,Svislando. Ĝi havis 750 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.
Siblingen situas en la regionoKlettgau ĉe la piedo de la montoĉenoRanden. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 900 m s.m. la plej malalta punkto je 475 m. Kiel en la tuta regiono de Klettgau ankaŭ en Siblingen la tradicia ekonomio estas la vinkultivado.
Siblingen limas en nordo al la komunumoSchleitheim, en nordoriento alHemmental, en oriento alBeringen, en sudoriento alLöhningen, en sudo alNeunkirch kaj en okcidento kaj nordokcidento alGächlingen.
Tra Siblingen pasas la ĉefstrato n-ro 14 deŜafhaŭzo alFriburgo enGermanio. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per linibusoj, kiuj cirkulas interSchleitheim kajŜafhaŭzo en duonhora kadenco.
La unua dokumenta mencio de Siblingen datiĝas el la jaro870. Homoj tamen jam setlis en Siblingen en labronzepoko kiel diversaj arkeologiaj trovoj de argilsplitoj kaj laboriloj pruvas. Sur la montetoSchlossbuck staris enromia epoko kastelo, kiun laalemanoj detruis en la 5-a aŭ 6-a jarcento.
|