Siat | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ruis |
Koordinatoj | 46° 47′ 31″ N9° 9′ 43″ O / 46.79194 °N, 9.16194 °O /46.79194; 9.16194(mapo)Koordinatoj:46° 47′ 31″ N9° 9′ 43″ O / 46.79194 °N, 9.16194 °O /46.79194; 9.16194(mapo) |
Areo | 15,53 km² |
Alteco | 1296 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7157 |
Komunumkodo | 3615 |
![]() | |
Siat (malnovagermanlingva kaj ĝis1943 oficiala nomoSeth) estas komunumo de lakomunumaro Ruis kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 181 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Siat situas alte sur teraso norde de laAntaŭa Rejno en la supra parto de la Valo de Siat kaj entendiĝas al nordo ĝis preskaŭ al laVorab-Glaĉero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Siat mem la setlejojBual,Glix,Schischiu,Cuolms da Siat kaj laalpopaŝtejoAlp da Siat.
La komunumo Siat limas en nordo alGlaruso Sudo (GL), en oriento alRuschein, en sudoriento alSchnaus, en sudo kaj sudokcidento alRueun, kaj en nordokcidento alPigniu.
Siat situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas veturebla vojo deRueun. Al la publika transportreto Siat estas konektita perpoŝtaŭtolinio alIlanz.
La oficiala lingvo de Siat estas laromanĉa, nome ĝia sursilvana dialekto.
La unua dokumenta mencio de Siat datiĝas el la jaro840 kielSepte. Dummezepoko Siat estis senjorujo de la Senjoroj de Friberg, kiuj en Siat havis sian prakastelon. La senjorujo Friberg fariĝis en la jaro1343 havaĵo de la Baronoj de Rhäzüns. En la jaro1458 la Grafoj de Zollern fariĝis la mastroj de Siat kaj en la jaro1472 laMonaĥejo Disentis. Siat apartenis ĝis la jaro1734 al la tribunalkomunumoWaltensburg kaj ek de tiam al la tribunalkomunumoRueun. Dum lareformacio Siat konservis lakatolikan kredon.[1]
|