Sheffield estas la 4-a plej granda urbo en Britio. Kun 560,000 loĝantoj ĝi estas meza grandurbo. Sed pli grave, la urbo spertis realan metamorfoson dum la lastaj 20 jaroj. Ĝi evoluis de industria ŝtalurbo al modernauniversitata urbo, same kielLiverpool kajManchester.
'The Northern Powerhouse'[en] kaj la decentrigo deLondono donis novajn ekonomiajn impulsojn al la urbo. Laŝtalfabrikoj moderniĝis kaj specialiĝis, sed la motoro de la modernigo intertempe estis transprenita de la du tieaj universitatoj : laUniversitato de Sheffield kajUniversitato Sheffield Hallam kiuj kune havas preskaŭ 60 000 studentojn (10% de la loĝantaro)[1].
Fondiĝis Esperanto-Societo de Sheffield en februaro 1906.La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de Esperanto en1931. Tie okazis kongreso deSAT en1953, de BEA en 1914 kaj 1974, kaj deEAB in 1992 kaj 2014. Dum la kongreso en 1974, oni inaŭguris straton kun la nomo "Esperanto Place".
Esperantistoj dum vizito al Esperanto Place, Sheffield, la 20-an de Aprilo 2014, um la Brita Kongreso de Esperanto