Shariff Aguak | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Filipinoj![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9608 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 33 982 (2020)[+] | ||
Loĝdenso | 87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 52′ N,124° 27′ O(mapo)6.864722124.441667Koordinatoj:6° 52′ N,124° 27′ O(mapo)[+] | ||
Alto | 69 m[+] | ||
Areo | 392,7 km² (39 270 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+08:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Shariff Aguak -tagaloge Bayan ng Shariff Aguak - estasurbo (municipo) enFilipinoj, eninsuloMindanao, enAŭtonoma Regiono Islama Mindanao, kie estas ĉefurbo de laprovincoMagindanao. La urbo havas 13 distriktojn.
Shariff Aguak kuŝas en la sudokcidenta parto de la insulo sen marbordoj(vidu la ruĝan punkton).Midsayap troviĝas 35, regiona ĉefurboKotabato (urbo) 43,Koronadalo 62,Kidapavan 72,General Santos 118,Dabao 129,Zamboanga 261,Cebuurbo 385, ĉefurboManilo 936,Kezonurbo 942,Baguio 1139kilometrojn (aere)[1].
La pli frua nomo de Shariff Aguak estisMaganoy ĝis1996. Ĝi estis la provinca ĉefurbo de Magindanao de 1973 ĝis 1977. En 1977 la ĉefurba statuso estis translokigita alSultan-Kudarato, ekde 2014 alBuluan. Tamen la aktuala guberniestro iam movis la provincan sidejon denove en Shariff Aguak.
Shariff Aguak voje estas alirebla de Kotabato kaj Koronadalo.
Laklimato de Shariff Aguak estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 701 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Latemperaturo varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.