Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sfagnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sfagno
grupo de Sphagnum fallax
grupo deSphagnum fallax
Biologia klasado
Regno:Plantoj (Plantae )
Divizio:Briofitoj (Bryophyta )
Klaso:Sphagnopsida
Subklaso:Sphagnidae
Ordo:Sphagnales
Familio:Sphagnaceae
Genro:Sphagnum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rondfolia drozero en torfmuska kuseno
sfagnoj en la marĉoDosenmoor en Germanujo
gametofito desfagno

Lasfagnojtorfmuskoj estas genro demuskoj. Ili apartenas al labriofitoj en la pli vasta senco. La plej multaj el ili kreskas en nutraĵmalriĉaj, acidajhabitatoj. Pro la detruo de la vivejoj de la sfagnoj fare de la homoj, ili estas tre minacataj.

Aspektoj

[redakti |redakti fonton]

Diferencaj aspektoj

[redakti |redakti fonton]

La sfagnoj malsamas al aliaj briofitoj laŭ diversaj punktoj. Iliaprotonemo konsistas ne el plektaĵo el ĉelaj fibroj, sed aspektas kieltalo. Lagametofito estas nedisigita trunketo, kiu havas flankajn branĉojn kaj je la pinto „apikalan bruĝonon“. La plantoj formortas je la bazo kaj kreskas je la pinto (apikalo). La folioj ne havas ripojn. La folioj sidas plej ofte spiralforme en 2/5-divergenco kaj ili konsistas el senklorofilaj, vivantajklorocitoj kaj malplenaj, mortajhialocitoj. La flankaj branĉoj staras en faskoj je ĉiu kvara tiga folio kaj estas duope ĝis sepope.Rizoidoj mankas. Lasporogono estas sentigaa, sed ĝi sidas sur tigeca plilongigo de la gametofitoj (pseŭdopodio). La kapsulo ne havas nperistomo kaj falfermiĝas ĉe subatmosfera premo per aŭskultebla sono pro forigo de la kovraĵo. En la kapsulo laarkesporo pligrandas ol lakolumelo. Laanteridioj havas rondan formon kaj malfermiĝas sen ĉapo.

Pliaj aspektoj

[redakti |redakti fonton]

El lahaploidajmajozosporoj elkreskas unue fadenformaprotonemo. Por povi fari tion la sfagnoj bezonasmikozizon, kiu donas la necesajn nutraĵojn (precipe nitrogeno). La protonemo kreskas al horizontala talo je kies malsupra flanko estas fadenecaj radiketoj (rizoidoj). Sur tiu talo kreskas poste la tipa muskoplanto (gametofito).

La gametofito konsistas el unu trunketo kaj palmeca krono (aŭ roseto), sub ĝi estas plurajverticiloj. La epidermo de la trunko konsistas el mortaj perforataj ĉeloj, kiuj ensuĉas akvon pere dekapilara efiko. La folietoj konsistas el reto dekloroplasthavaj oblongaj ĉeloj (klorocitoj), inter kiuj ankaŭ sidas perforitaj ĉeloj, lahialocitoj. Pro tiu konstruo sfagnoj povas ensorbas enorman kvanton da akvo.Sfagno-muskoj povas formorti je la bazo, tiel ke el la disbranĉita planto fariĝas multaj unuopaj plantoj.

la sporofito leviĝinta de pseŭdopodio.

Laanteridioj (ujoj de masklaj ĉeloj) sidas en la foliakseloj de speciale kolorigitaj kaj formitaj branĉoj kaj estas kun longaj tigoj. La inajarĥigonioj sidas je la pintoj de la flankbranĉoj.

Post lafekundiĝo kreskassporofito, kiu konsistas el dikiĝinta piedo, mallonga tigo kaj kapsulo. Ĝi dependas kiel ĉe aliaj muskoj de gametofitoj koncerne sia nutrado. La sporofito estas lavata de pseŭdopiedo (pseudopodium), kiun estas formita de gametofitoj. Laarĥsporo) estas formita ne el la ekstera tavolo de la sporkapsulo (endotecio), sed de internaj ĉeloj de la ekstera tavolo (amfitecio).

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

Sfagnoj estasalterhumidaj plantoj, kiuj gravas por la estiĝo deIntermarĉoj kajpluvmarĉoj. Ili ege bone adaptiĝis al tiaj kreskejoj. La sfagnoj ekzistas jenaj avantaĝojn kompare al ilia konkurencoj:

  • Sfagnoj povas adsorbi nutraĵojn en etetaj koncentraĵoj. Ili mem maladsorbashidrogenjonoj al sia medio, por ke ĝi mem kreas al si acidan ĉirkaŭon, kio malhelpas konkurantojn.
  • Sfagnoj praktike povas kreski senlime. Dum la planto kreskas apikale, la bazo formortas pro manko de oksigeno el kio formiĝastorfo.

Sfagnoj reduktas ilianmetabolado ensekaj tempoj je minumumo. Se tiam pluvas, la plantoj kapablas stoko grandan kvanton da akvo en iliaj rezervoĉeloj (hialinoĉeloj). Ili kapablas stoki pli ol la 30-oblo de iliasekmaterialo je akvo. La ĉelo de la planto kondutas kiel ŝvelkorpoj.

flosanta mato el sfagno sur teriĝinta altmarĉa lago

Sfagno kaj marĉomumio

[redakti |redakti fonton]

Sfagnoj signife respondecas pri la ekstremaj vivokondigĉoj en la pluvmarĉoj. Ĉar ĝi ne havas radikojn, ĝi nutriĝas de pluvakvo kaj en ĝi estantaj nutraĵoj, kiujn ĝi stokas. Per tio sfagno adsorbas la nutraĵojn el sia ĉirkaŭo kaj la acideco kreskas.pro la oksigenmanko en la marĉo la organika substanco ne aŭ nur parte malkombiniĝas kaj informas nin pri la pasinteco – do ankaŭ lamarĉomumioj, kies haŭto kaj haroj estas konservitaj pro la tanino. Mankasdestruantoj, kiuj malkombinas tiuj partoj.Sen la acida medio la kadavroj jam delonge malkombiniĝis de detruantoj.

Uzado

[redakti |redakti fonton]
sfagno kiel izolmaterialo en blokdomo

Sfagnoj estas uzata dehortikulturaj entreprenoj kaj enflortero por plibonigi la kapablon stoki akvon. Krome sfagnoj servas kiel enpakmaterialo kaj brulaĵo.

Ankoraŭ en stato de eksperimentado estas la kultivado de sfagno (sfagnokultivadotorfkultivado) kiel anstaŭaĵo de nature kreskinta torfo.

Vivejoj kaj disvastigejo

[redakti |redakti fonton]

La vivejo de sfagnoj estas nutraĵmalriĉaj, acidajmalsekejoj apud aŭ en akvejoj, precipe enmarĉoj, arbaroj kaj ombraj rokaĵoj. Sfagnoj mankas preskaŭ komplete entropika pluvarbaro, endezertoj kajstepoj.

Krom enAntarktiko sfagnoj troviĝas sur ĉiu kontinento, precipe enborealaj regionoj, sed ankaŭ en pli malvarmaj, malsekaj montaraj regionoj kaj en regionoj kiuj estas influataj de maroj. En latropikoj ili vivas preskaŭ nur en montaraj regionoj.

La plej granda parto de la kreskoregionoj troviĝas en la norda hemisferokaj tie precipe en la grandaj marĉaj regionoj de malvarmaj kaj varmajmoderaj klimatzonoj deNordeŭropo,Azio kajNordameriko. La plej norda disvastigejo estasGronlando,Alasko, laduoninsulo Tajmiro,Svalbardo kaj la nordo deSkandinavio trans lapolara cirklo. La suda disvastigejo estas ĝis la 40°norda latitudo, en la sekaj regionoj deMezazio ĝis 50 aŭ eĉ 60° norda latitudo.

Plua granda arealo estas deKamĉatko transJapanio,Manĉurio, la sudĉinaj montaraj arbaroj,Vjetnamio, laFilipinoj, la indoneziaj insulojSumatro kajJavo trans laEkvatoro suden. Ankaŭ en la montaraj arbaroj deAŭstralio kajNovzelando ekzistas tiuj specioj.

La nordamerika kreskoregiono entendiĝas de la norda boreala zono suden ĝisFlorido kajmezamerikaj montaroj. Pliaj regionoj, kie troviĝas sfagnoj, estas la montaroj enGujano kajBrazilo, en laAndoj eĉ ĝisFajrolando.

En Afriko sfagnoj kreskas en la regiono de laatlasa montaro kaj de laniĝera delto en okcidenta Afriko. Krome sfagnoj troviĝas en orienta Afriko de laKilimanĝaro kaj la aliaj montaraj masivoj en laGranda Rifto ĝis la iamakabprovincoSudafriko. AnkaŭMadagaskaro estas kreskoregiono de sfagnoj.

Sistematiko

[redakti |redakti fonton]

Depende de la fonto oni kalkulas kun 150 ĝis 300 specioj, kiuj estas dividitaj en naŭ sekcioj. En Eŭropo hejmiĝas ĉ. specioj.

En Germanujo troviĝas jenaj specioj:

Minaco kaj protekto

[redakti |redakti fonton]

pro la detruo de iliaj vivejoj la sfagnoj estas fort minacataj. Ili troviĝas parte en laRuĝa listo de la minacataj specioj de la monda naturprotekta unioIUCN kaj la unuopaj ŝtatoj. IUCN rigardasSphagnum novo-caledoniae kiel minacata.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Jan-Peter Frahm:Biologie der Moose. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin, 2001,ISBN 3-8274-0164-X
  • Jan-Peter Frahm, Wolfgang Frey, J. Döring: Moosflora, 4a eldono, UTB für Wissenschaft Band, Verlag=Eugen Ulmer, Stuttgart, 2004, ISBN=3-8001-2772-5
  • Gerhard Ludwig: Exkursions-Bestimmungsschlüssel der Sphagnen Mitteleuropas. Landwirtschaftsverlag Münster, Münster, 2005, paĝo35,ISBN 3-7843-3856-9

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sfagnoj&oldid=9047865"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp