| Severance | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| televida serio | |||||
| Originala titolo | Severance | ||||
| Originala lingvo | angla lingvo | ||||
| Origina lando | Usono | ||||
| Ĝenro | thriller television series, psikologia suspensa filmo, drama filmo, mistera filmo, sciencfikcia filmo, nigra humuro, utopia kaj malutopia fikcio | ||||
| Reĝisoro | Ben Stiller, Aoife McArdle | ||||
| Aktoroj | Adam Scott • Britt Lower • John Turturro • Christopher Walken • Patricia Arquette • Jen Tullock • Zach Cherry • Yul Vazquez • Dichen Lachman • Michael Chernus • Tramell Tillman • Karen Aldridge • Sarah Bock | ||||
| Muziko de | Theodore Shapiro | ||||
| Amplekso | |||||
| Sezonoj | 2 | ||||
| Epizodoj | 19 | ||||
| Daŭro sen reklamoj | 48.5 | ||||
| Elsendo | |||||
| Unua elsendo | 18 feb. 2022 | ||||
| Eksteraj ligiloj | |||||
| ĉe IMDb | |||||
| |||||
Maldungo aŭDekroĉo (en la angla :Severance) estas usonaelsendfluatelevidserio de la dramoj kaj sciencfikciaj specoj, kiu estis elsenditaj surApple TV Plus ekde la 18-a de februaro 2022. La serio, kies roliganta ensemblo inkluzivas de Adam Scott kaj John Turturro, estis kreita fare de Dan Erickson. Ĝi temigas laboristojn, kiuj spertis proceduron, kiu malkonektas ilin de siaj personaj memoroj dum ili estas ĉe sia enigma laborejo.
Laŭ la Oksforda vortaro, la angla vortoSeverance estas difinita jene:
(1) La ago de dekroĉi, apartigi parton de la tuto, aŭ la stato de esti dekroĉita, estante parto apartigita de la tuto.
(2) Maldungo aŭ ĉesigo de lalaborkontrakto kundungito.
En aprilo 2022, la serio estis renovigita por dua sezono kiu estis publikigita ekde januaro 2025.
La plej multaj el la dungitoj de lamistera kompanio nomata Lumon, kiu postulas siajn dungitojn plenumi enigmajn laborojn, estas homoj, kiuj pro personaj kialoj konsentis sperti proceduron, kiu permesas al la kompanio malkonekti ilin de siaj memoroj kiam ili alvenas al la laborejo kaj rekonekti ilin kiam ili foriras, tiel ke la personeco estas dividita en du: personeco "ekstera" kiu ekzistas ekster la laborejo kaj personeco "interna" kiu ekzistas ene de la laborejo. La du personecoj kiuj enloĝas en unu korpon konscias pri la ekzisto de unu la alian sed ne partumasmemorojn kaj ne povas komuniki unu kun la alia rekte. Malkontento en unu el la sekcioj de Lumon puŝas ĝiajn dungitojn malobei la instrukciojn de la firmao.