Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Serpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpa
municipo de PortugalioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
TesturRedakti la valoron en Wikidatavd
Poŝtkodo7830
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro15 623  (2011)[+]
Loĝdenso14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo37° 56′ N,7° 35′ U(mapo)37.933333333333-7.5833333333333Koordinatoj:37° 56′ N,7° 35′ U(mapo)[+]
Alto216 m[+]
Areo1105,63 km² ( 110 563 ha)[+]
HorzonoUTC±00:00[+]
Serpa (Portugalio)
Serpa (Portugalio)
DEC
Situo de Serpa

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoSerpa[+]
vdr

Serpa (portugallingva prononco: [ˈsɛɾpɐ]) estas urbo kaj municipo en laDistrikto Beja kaj komunumoBaixo Alentejo en sudaPortugalio. La municipo havas 15 623 loĝantojn (2011). La urbo mem havas 11 000 loĝantojn.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Freguesias de la municipo Serpa.

La municipo limas norde kun Vidigueira, nordoriente kunMoura, oriente kun Hispanio, sude kun Mértola kaj okcidente kunBeja. Fakte ĝi estas inter la riveroGvadiano kajHispanio. La urbo mem kuŝas proksime de la rivero Gvadiano.

Ĝi havas 5 freguesias, nome la jenaj: Brinches, Pias, Serpa (Salvador e Santa Maria), Vila Nova de São Bento e Vale de Vargo, Vila Verde de Ficalho.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Serpa jam estis loĝata antaŭ laRomia Imperio, tamen estis romianoj kiuj disvolvigis la areon, ĉefe pri agrikulturo. En 1166, Serpa estis konkerita el islamanoj fare deAfonso Henriques, sed ĝi apartenis diverse dum la luktoj de la nomitaReconquista.

En 1281, la kastilia reĝoAlfonso la 10-a limigis la municipon, kaj atribuis al ĝi ĉarton el Sevilo, por kuraĝigi la setladon kaj ekspansion. Ĝi estis administracie organizita de la portugala reĝoDenizo, kiu rekonstruis la kastelon kaj ĉirkaŭis Serpa per aro de muregoj en 1295.

La riveroGvadiano en la municípo Serpa.

En 1513, Serpa ricevis foruon elManuelo la 1-a kiu, antaŭ esti reĝo, estis estinta senjoro de Serpa. Tamen tiu foruo celis ĉefe la impostadon. Tamen tiu dokumento sugestas, ke Serpa estis komence de la 16-a jarcento urbo kun hegemonio debrutobredado, sed ankaŭ kun grava forto de la metiartoj kaj komerco.

Ĝia strategia loko, tiom proksime de la hispana limo, okazigis problemojn por la disvolvigo de tiu municipo. Pro la militoj, Serpa estis preskaŭ komplete detruita, inklude la fortikaĵon.

En 1674, la princa regento kaj estonta reĝo,Petro la 2-a, havigis al la urbo la titolon kaj la privilegiojn de "Vila Notável", justigitajn laŭ la nombro de lokanoj (pli ol 1500), laŭ ilia nobleco, kaj pro la milita strategia loko okupita. Serpa iĝis "urbo" per la leĝo 71/2003 de 26a de Aŭgusto.

Panoramo de la urbo.

La municipo, kiel ĉe aliaj sudaj municipoj de la interno, perdis grandan parton de la loĝantaro pro rura elmigrado. Fakte el 32 476 loĝantoj en 1960 oni malaltiĝis ĝis nunaj 16 000.

Post laRevolucio de la Diantoj (en 1974), laKomunista Partio akiris fortan apogon en la areo, kie ĝi plue estas populara.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ Serpa konsistas ĉefe el farmoj kaj kultivataj kampoj detritiko, kio estis tradicie la kerno de la loka ekonomio kaj dungaro. Pro tiu forta agrikultura dependo, la loka loĝantaro estis tradicie de agraraj farmistoj kaj brutobredistoj. Tio rezultis ankaŭ en la produktado de fortodorajfromaĝoj, produktitaj en la areo kaj komercitaj tra tuta Portugalio. Iom nordoriente, en la regiono de Pias, oni kultivasvitejojn por produkti lokajn vinojn.

La kastelo kaj la muregoj.

Lastatempe oni instalis gravan sunpanelan elektroproduktejon. Urbanoj venas ripozi kaj pasigi feritempon altiritaj de trankvileco de la rura vivo kaj de la loka kuirarto. Estas vidindaĵoj de pasinteco kiel la akvedukto, la kastelo kaj la muregoj, preĝejoj ktp.

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • La akvedukto.
    La akvedukto.
  • Ermitejo en Pias.
    Ermitejo en Pias.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Serpa&oldid=8448213"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp