Sergio Pavloviĉ Korolov aŭKoroljov (ruseСергей Павлович Королёв) estis eminentasovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio deUSSR. Korolov naskiĝis la12-an de januaro1907 en laukraina urboĴitomiro, en familio de instruisto de la rusa lingvo.
Ekde1917 li loĝis enOdeso, ĉe laNigra maro, kie aperis lia intereso al flugado kaj al la aviada tekniko. Kiam li aĝis deksep jarojn, li inventis la senmotoran glisilon, kiun sankciis la kompetenta komisiono proponinta ĝian fabrikadon.
En1924 li komencis sian studadon enKieva politekniko kaj poste diplomiĝis enMoskva politekniko. Tiam li kreis kaj lanĉis kelkajn novajn tipojn de glisiloj kaj avietoj.
Tamen lin pli interesis stratosfera flugado kaj principoj de reakcia movado.
Kune kunFrederiko Cander li fondisGIRD (ruseГИРД t.e Grupo Esploranta Reakcian Movadon), kiu okupiĝis pri ĉi-temo. Lia grupo inventis kaj sukcese lanĉis en1932 la unuajnsovetiajnraketojn uzantajn likvan brulaĵon.
En1938 lin oni maljuste malfamigis kaj malliberigis. Kelkajn jarojn lia punlaborejo situis en la ekstremorienta regiono deSovetunio nomataKolimao (Magadana provinco), kie li minis oron en tre severaj vivkondiĉoj.
Post komenco de laGranda Patria milito oni translokigis Korolov al la urboKazano, kie li kiel malliberulo ankaŭ partoprenis projektadon deraketaj moviloj militcele.
En1944 lia kondamno estis likvidita kaj li iĝis reala liberulo.
Lia posta fruktodona laboro generis ekde februaro la sekretankosmodromon Bajkonur kaj en1957 la unuan balistikan interkontinentanraketon, kiu grave pliigis defendan potencon deSovetunio.
Danke al lia (kompreneble kun asistantoj) duetaĝaraketo la4-an de oktobro1957 oni lanĉis la unuansateliton, kies cirkulado ĉirkaŭ laTero havis grandan sukceson en la mondo kaj grave pliigis internacian prestiĝon deUSSR. La rusa vortoSputnik (satelito) tiam eniĝis multajn naciajn lingvojn kajEsperanton.
En1959 du kosmaj ŝipoj trafisLunon kaj metis la flagrubandojn sur ĝian supraĵon. La tria ŝipo ĉirkaŭflugis kaj fotis la inversan, nevideblan flankon deLuno.En la nova Koroljov-a kreaĵo – kosmoŝipoVostok-1 okazis la12-an de aprilo1961 la unua ĉirkaŭtera flugo, kiun pilotis majoroJurij Alekseeviĉ Gagarin.
La18-an de marto1965 el la kosmoŝipoVosĥod-2, kiun kreis Koroljov, unu el la du pilotoj,Aleksio Leonov, vestiĝinta per speciala skafandro okazigis unikan eliron en kosman spacon.
Samtempe Korolov multe laboris por inventado de nova, longe funkcianta orbita stacio, kiun oni nomisSojuz. Ĝi jam havis enan ĉelon, en kiukosmonaŭtoj povis komforte troviĝi sen skafandroj. Ĝenerale ĝi devis esti bazo por junto kaj kunflugado de aliaj kosmoŝipoj, kiuj povis al-disbordiĝi.
Bedaŭrinde Korolov ne sukcesis observi realigon desiaj ideoj, ĉar li subite mortis la14-an de februaro1966. La urno kun lia cindro estas enigita en la kremlan muron ĉe laRuĝa Placo enMoskvo.
Septembre2008 oni rekonstruis la grandiozan muzeon de kosmonaŭtiko en laOstankina distrikto deMoskvo, kaj establis la novan monumenton honore al Korolov.