LaNacia Parko Serengeti (angleSerengeti National Park,svahileHifadhi ya Taifa ya Serengeti) estas grandanacia parko de la areo de Serengeti,Tanzanio. La parko ankaŭ etendiĝas al najbara Kenjo kie ĝi estas konata kiel laMasai Mara Natur-Rezervejo. Ekzistas neniuj bariloj apartigantaj la Serengeti de la Masai-Mara, kaj sovaĝa vivo moviĝas libere de unu al la alia; la masivaj laŭsezonaj migradoj estas tre konataj, ĉefe pro la ĉiujara migrado de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono degnuoj kaj de250 000zebroj. La Nacia Parko Serengeti estas amplekse konsiderata kiel la plej bonkvalita rezervejo en Afriko pro sia denseco kaj de predantoj kaj de predoj.
LasavanoSerengeti estas la plej granda kaj la plej malnova nacianaturparko enTanzanio en orientaAfriko. La nomo "Serengeti" devenas el lamasaja lingvo, lingvo de la afrikatribomasajoj, kaj tradukeblas kiel "senfina ebenaĵo". La parko situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas inter altaĵo de la vulkanoNgorongoro kaj limo inter la ŝtatojKenjo kaj Tanzanio preskaŭ ĝis laViktoria lago. La nacia parko inkluzivas plimulton de la ekosistemo de Serengeti. La teritorio estis proklamita biosfera rezervejo dum la jaro1929, kaj nacia naturparko dum la jaro1945.