La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la3-a de majo2006, la lando estis parto de la ŝtatoSerbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita deUN.
Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.
Antikva civilizacio kiu loĝis en Serbio nomiĝas la vinča kulturo kaj ĝi uzis simbolojn kiuj estas desegnitaj laŭ la vinča skribo. Iuj homoj pensas ke ĝi estas la unua skribsistemo .
Serbio ankaŭ estas hejmo de la plej fruaj konataj kuprofandaj lokoj kaj la naskiĝo de la Kupro-epoko kiam homoj forlasis la ŝtonepokon kaj komencis regulan uzadon demetalurgio.
Dum 200 jaroj regis la dinastio Nemanjić. Ĝi kreis la serbion regnon, konstruis novajn urbojn, monaĥejojn kaj fortikaĵojn kaj pligrandigis Serbion. En 1371 la Nemanjic-dinastio formortis. Serbio iĝis nesekura kaj lokaj gvidantoj kontraŭbatalis unu la alian.
Post la Batalo de Kosovo en 1389 la Otomana Regno batalis kontraŭ la serboj dum 70 jaroj ĝis en 1459 la otomanaj turkoj konkeris Serbion[1] kaj aliajn balkanajn landojn. Daŭrantaj militoj kaj diversaj ribeloj konstante defiis la otomanan regadon. Unu el la plej signifaj estis la Banata Ribelo de 1594 kaj 1595, kiu estis parto de la longa milito (1593-1606) inter laHabsburgoj kaj laOtomanoj
Laserba revolucio por sendependeco de la Otomana Regno, konata ankaŭ kielSerbia revolucio, daŭris dek unu jarojn, de 1804 ĝis 1815. La Serba revolucio aludas al nacia aktiva insurekcio inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis elotomana provinco alkonstituciamonarkio kaj al moderna Serbio.
Dum la19-a jarcento Serbio iom post iom sendependiĝis. Dum1-a Mondmilito Aŭstrio konkeris Serbion sed perdis la pli grandan militon. Serbio aliĝis al aliaj balkanaj landoj por formi Jugoslavion.
En1945, laFederacia Popola Respubliko Jugoslavio (ekde 1963 - SFRY) estis proklamita, ene de kiu la Popola Respubliko de Serbio (ekde 1963 - Socialisma Respubliko de Serbio) estis formita.
Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis la prezidanton Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La28an de junio de2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ laInternacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpimilitkrimojn kajhomarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[2] Lia proceso daŭris ĝis lia morto enHago en2006, kaj pro tio sen fina juĝo. En 2012, ĝi akiris kandidatstatuson por membreco de laEŭropa Unio. Sekvante pozitivan rekomendon de laEŭropa Komisiono kaj laEŭropa Konsilio en junio 2013, EU- aliĝintertraktadoj komenciĝis en januaro2014[3].
Serbio adoptis la doktrinon de “militista neŭtraleco” ĝuste por ne eniri enNATO en la jaro2007. Tamen la “neŭtrala” Serbio estas la sola balkana lando kiu subskribis Strategian Kunlaboran Traktaton kunRusio kaj estas ekde 2013 observanta lando en la militista aliancoCSTO (ru:ОДКБ)[4][5], interregistara militista alianco enEŭrazio gvidata de Rusio, kiu konsistas el nombro de post-sovetiaj ŝtatoj.
Post kiam en 2008Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La4-an de septembro2020 kun perado deUsono tamen estissubskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.
↑(albana) Shaban Murati (albana ĵurnalisto kaj ambasadoro),Kiun mokas la serba prezidento? Facebook, la 4-an de decembro 2020
↑(en) Marcel De Haas,Russia's Foreign Security Policy in the 21st Century: Putin, Medvedev and Beyond (Contemporary Security Studies), New York 2010,ISBN 978-0-415-47730-7