Laŭ la stato de 2017 en la subŝtato vivis2 288 116 loĝantoj sur areo de22 050,3 kvadrataj kilometroj (areo iomete pli granda ol tiu okupata deIsraelo), kio rezultigas loĝdenson de104 loĝantoj/km². Limnajbaroj estasAlagoaso kajBahio.
Serĝipo estas la plej malgranda ŝtato respektivesubŝtato deBrazilo. 80% de ĝia teritorio estas ebenaj, ne haveblas montoj altaj pli ol 300 m. La klimato estas tropika, en plej internaj partoj ĝi estas duonseka.
Historio
En1590 oni fondis burĝonSão Cristóvão apud riveroSergipe por garantii la posedon de la tero. Serĝipo restis preskaŭ nekonata ĝisGarcia d'Ávila, granda terposedanto, ekis la koloniadon de la regiono, en la17-a jarcento. Komence, Serĝipo estis nur ne grava transirejo interPernambuko kajBahio. KiamNederlando invadisBrazilan Nordorienton Serĝipo estis okupita kaj oni disrabis la vilaĝojn de la regiono. En1645 portugaloj rekonkeris Serĝipon.
En1820 Serĝipo estis apartigita de provincoBahia. En1889 ĝi iĝis unu el la nunaj 26 subŝtato de la Brazila federacio.
Plejparto de serĝipanoj estas mestizoj, en Serĝipo, do estas forte miksita kulturo kun eŭropaj, afrikaj kaj indiĝenaj elementoj. La ĉefa religio estas unuekatolikismo kaj dueprotestantismo, sedkandombleo estas disvastigita en malgrandaj marbordaj komunumoj.Spiritismo ankaŭ ĉeestas en grandaj urboj.
En Serĝipo estas tipa tropika plaĝa turismo, sed speciala aparteco estas la ŝanco, per la riveroSão Francisco aŭ per ŝoseo, atingi belan kanjonon situantan en la plej norda parto de la ŝtato kaj ekkoni ĉarman pejzaĝon en duonseka parto de brazila nordoriento.
EnSerĝipoEsperanta klubo aperis jam en1907. Ŝtata leĝo n-ro 759, de la 31-a de oktobro1918, permesas la nedevigan instruadon deEsperanto ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj.