Bildkunmetaĵo de la militoPentraĵoj el la dua duono de la 18-a jarcento (dekstrume, komencante supre maldekstre): Batalo de Hochkirch, Batalo de Lago Georgo, Batalo de Prago, Batalo de Plassey .La partoprenantoj de la Sepjara milito:
Britio, Prusio, Portugalio kun la aliancanoj
Francio, Hispanio, Aŭstrio, Rusio, Svedio kun la aliancanoj
En laSepjara milito (1756-1763) batalis je unu flankoBritio kajPrusio kaj je la aliaAŭstrio,Francio,Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko. Partoprenis ankaŭ multaj pli malgrandaj ŝtatoj. La milito disvolviĝis en la Centra Eŭropo,Nordameriko (kielFranc-Brita Indiana Milito),Hindio,Karibio kaj sur diversaj oceanoj. Oni do povas rigardi ĝin la unua mondmilito. Unio de Pollando-Litovio (nomata:Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tiam neŭtrala, tamen tra tiu teritorio tramarŝis la rusa armeo (vidu la apudan mapon).
La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata:Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763).
En la 10-a de februaro 1763, laTraktato de Parizo estis subskribita de la duko Choiseul, la markizo de Grimaldi kaj la duko de Bedford. La pactraktatoj kiuj finigis la sepjaran militon estis venko por laReĝlando de Granda Britio kaj por laReĝlando Prusio. Por laReĝlando Francio la fino de la milito rezultis en la perdo de la plej granda parto de ties posedoj en Ameriko kaj Azio.