Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sep Valoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sep Valoj
sankta libro
Aŭtoroj
AŭtoroBaháʼu'lláh
Lingvoj
Lingvopersa lingvo
Eldonado
Eldondato1860
LokoBagdado
Ĝenrobahaa literaturo
vdr

LaSep Valoj (perse هفت وادی‎ ​Haft-Vádí) estas libro verkita en lapersa lingvo deBahá'u'lláh, la profeto-fondinto de laBahaa Kredo. LaKvar Valoj (چهار وادی‎ ​Chahár Vádí) estis ankaŭ verkita deBahá'u'lláh, kaj la du libroj estas kutime kune eldonataj sub la titolo "La Sep Valoj kaj la Kvar Valoj". La du libroj estas distinge malsimila kaj ne havas rektan rilaton.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Sep Valoj

[redakti |redakti fonton]

La "Sep Valoj" estis verkita ĉirkaŭ1860 enBagdado, responde al demandoj faritaj de iu juĝisto, kiu estis sekvanto de laQádiríyyih ordeno deSufiismo. Ĉirkaŭ la tempo kiam li skribis alBahá'u'lláh, li forlasis sian postenon, kaj dum la cetero de sia vivo vagis traIrako kajKurdistano.

La verko estis laŭdita deShoghi Effendi kiel Lia "plej granda mistika verkaĵo", kaj en la Okcidento ĝi estis unu el la unuaj haveblaj libroj deBahá'u'lláh, unue tradukita rekte al la francan en1905, kaj en la anglan en1906.

La stilo de la "Sep Valoj" estas tre poetisma, kvankam verkita per libera vers-stilo. Preskaŭ ĉiu linio enhavas rimojn, kaj ludas kun vortoj, kiu estas preskaŭ perdita per tradukado. Aldona al tiuj ĉi subtilaĵoj estas historiaj kaj religiaj aludoj, kiuj estas same malfacile tradukeblaj. Sufistoj ofte komunikis per unu aŭ multaj vortoj, kiuj aludis al Koranaj versoj, tradicioj, kaj bone-konataj poemoj. La lingvo-stilo de la "Sep Valoj" referencas al tiu ĉi riĉeco de scio. Do, tiuj, kiuj legas la tekston sen bona scio pri la islama kaj sufisma fono, trovos la referencojn konfuzemaj, kaj kelkajn frazojn sensignifaj.[1]Arkivigite je 2005-12-16 per la retarkivoWayback Machine

La libro sekvas padon de vaganto sur spirita vojo tra diversaj gradoj. En la enkonduko,Bahá'u'lláh diras "Kelkaj nomis tiujn ĉi Sep Valoj, kaj aliaj, Sep Urboj." La gradoj estas atingataj unu post la alia, kaj la celo de la vojaĝo estas sekvi "la Ĝusta Pado", "forlasi la guton de vivo kaj veni al la maro de la Viv-Donacanto", kaj "rigardadi al la Amato".

En la konkludo de la libro, Li mencias:

"Tiuj ĉi vojaĝoj ne havas videblan finon en la mondo de tempo, sed la malligita vaganto - se nevidebla konfirmo descendas sur lin kaj la Gardanto de la Afero asistas lin - povas transpasi tiujn ĉi per sep paŝoj, ne, per sep spiroj, ne, per unu spiro, se Dio tion deziras." (p. 40-41)

La Valo de Serĉado

[redakti |redakti fonton]

Oni devas serĉi kaj purigi la koron de malatentigajn dezirojn.

La Valo de Amo

[redakti |redakti fonton]

Amo fokusigas deziron al Dio kaj forbruligas la memon.

La Valo de Sciado

[redakti |redakti fonton]

Sciado instruas al iu kiel vidi la gvidanta mano de Dio - providenco - ĉie.

La Valo de Unueco

[redakti |redakti fonton]

La ĝusta perceptado de la Dia unueco instruas iun vidi la estaĵon de Dio ĉie, sed malakcepti monismon kaj panteismon.

La Valo de Kontentado

[redakti |redakti fonton]

En la grado de kontentado oni bezonas nenion krom Dio.

La Valo de Mirado

[redakti |redakti fonton]

Ĉi tie la mistikulo "freneziĝas" (majnún) per la kono de Dio: tiu ĉi rilatas al la grado de mirigado spertita de multaj mistikuloj, kiunChögyam Trungpa nomis "frenezan saĝecon".[2]Arkivigite je 2006-02-22 per la retarkivoWayback Machine

La Valo de Vera Malriĉeco kaj Absoluta Nenieco

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi estas la grado de malekzisto de la memo en Dion, sed ne ekzistenciala unuiĝo : la esencoj de la Dia Memo kaj de la memo de la mistikulo restas unikaj, kontraste al la tuta unuiĝo menciita en aliaj tradicioj.

Bibliografio (en la angla)

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sep_Valoj&oldid=8071800"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp