La nomoSeul estis uzata ekde la epoko de la reĝlandoSilla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanyang (한양, 漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (한성, 漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo dedinastio Joseon en1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en laĉina lingvo). Dum lajapana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (경성, 京城—Keijō en lajapana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en1945.
La urbo estis konata pasintece per la nomojWiryeseong (enkorea 위례성 kaj ĉinlitere 慰禮城, dum la epokoBaekje),Namĉeon (en korea 남천 kaj ĉinlitere 南,[1] dum la epokoSilla),Hanĝang (en korea 한양 kaj ĉinlitere 漢陽, dum la epoko Gorjeo),Hanseong (en korea 한성 kaj ĉinlitere 漢城, dum la epokoJoseon), kajKeijō (en japana 京城) aŭGjeongseong (en korea 경성 kaj ĉinlitere京城) dum la regado fare deJapanio.[2]
Dum laepoko de Japania aneksado de Koreio,Hanseong (koree ĉinlitere 漢城) estis alinomita (京城,Keijō?) fare de la japanimperiaj aŭtoritatoj por eviti konfuzon kunhanja '漢' (transliterumado de antikva korea vortoHan (koree Hang 한) kun la signifo "granda"), kiu referencas ankaŭ al Han popolo aŭ al laHan dinastio enĉina lingvo, kaj enjapana lingvo estas termino por "Ĉinio".[3]
Post laDua Mondmilito kaj lasendependigo de Koreio, la urbo ekhavis sian nunan nomon, kiu originiĝis elkorelingva vorto kun la signifo "ĉefurbo", ŝajne descendinta el antikva vorto,Seorabeol (en korea 서라벌 kaj ĉinlitere 徐羅伐), kiu origine referencis alKjonĝu, ĉefurbo deSilla.[4] Antikva Kjonĝu estis konata en dokumentoj ĉinliteraj ankaŭ kielGeumseong (en korea Hant 金城, laŭvorte "Ora Kastelo aŭ Urbo" aŭ "Metala Kastelo aŭ Urbo"), sed neklaras ĉu la indiĝena kore-stila nomoSeorabeol havis la saman signifon kielGeumseong.
Malkiel plej granda parto de loĝlokoj en Koreio, "Seulo" ne havas korespondanhanja (ĉinaj karaktroj uzitaj en laKorea lingvo). La 18an de Januaro, 2005, la Seula registaro ŝanĝis ĝian oficialan nomon en ĉinaj karaktroj el la historiaHanĉeng (en ĉina 漢城, simpligita 汉城 en pinjino Hànchéng) alShou'er (simpligita 首尔, tradicia 首爾 kaj pinjino Shǒu'ěr).[5][6]
Setlado ĉe la areo de la riveroHan, kie esta la nuntempa Seulo, startis antaŭ ĉirkaŭ la jaro -4000[7]
Seulo estis por la unua fojo registrita kiel Wiryeseong, ĉefurbo deBaekje (fondita en la jaro -18) en la nordorienta areo de la nuntempa Seulo.[7] estas kelkaj urbomuregoj restantaj en tiu areo kiuj datiĝas el tiu epoko. Amplekse oni supozas, ke Pungnaptoseong, termurego en sudorienta Seulo, estis ĉe la ĉefa loko de Wiryeseong .[8] Kiam laTri Regnoj konkurencis por tiu strategia regiono, la kontrolo pasis el Baekje alKogurjo en la 5-a jarcento.[9]
Tamen, laŭ Samguk Sagi, kaj Baekje kaj Silla priskribis la landon kiel landlima bordo de Baekje, ne kiel la regiona ĉefurbo.[10][11] Krome, la Steleo Jinheung Taewang troviĝanta ĉe la monto Buĥansan rakontas, ke la loko estis subdisvolvigita en la 6a jarcento n.e.,[1] sugestante, ke la unua ĉefurbo Wiryeseong estis nek en nek proksime de nuntempa Seulo.
En Julio aŭ Aŭgusto 553, Silla ekkontrolis la regionon el Baekje, kaj la urbo iĝis parto de ĵus establita Sin Provinco (신주; 新州).[10][11] Sin (新) havas signifojn kaj de "Nova" kaj de "Silla", tiel laŭvorte kun signifo de Nova Silla Provinco.
En Novembro 555, Jinheung Taewang faris reĝan viziton al Buĥansan, kaj inspektis la landlimon.[12] En 557, Silla abolis la Sin Provincon, kaj establis Buĥansan Provincon (북한산주; 北漢山州).[13] La vorto Hanseong (한성; 漢城; Han Fortikaĵo) aperas sur la ŝtonmurego de "Pjongjanga Fortikaĵo", kiu estis laŭsupoze konstruita meze aŭ ĝis la fino de la 6a jarcento n.e. dum periodo de 42 jaroj, nome en Pjongjang, kvankam ne estas pruvaro, ke Seulo havis la nomon Hanseong datinte de la periodo de la tri regnoj kaj eĉ de pli frua periodo.[14][15][16][17][18]
En 568, Jinheung Taewang faris alian reĝan viziton al la norda landlimo, vizitante Hanseong, kaj gastis en Namĉeon survoje revene al la ĉefurbo. Dum sia restado, li starigis lasteleon Jinheung Taewang, abolis la Buĥansan Provincon, kaj establis la Namĉeon Provincon (남천주; 南川州; Sudrivera Provinco), nomumante la urbon kiel provinca ĉefurbo.[1][19] Bazite sur la nomiga sistemo, la nuntempa nomo de la rivero Han dum tiu epoko estis plej verŝajne Namĉeon (Nam Rivero) mem aŭ eble havis vorton kun finaĵo "ĉeon" (천; 川) nek "gang" (강; 江) nek "su" (수; 水). Aldone, "Buĥansan" Jinheung Steleo klare asertas, ke Silla havis posedon de Hanseong (nuntempaPjongjango), tiel Buĥansan devis esti pli norde de Hanseong. NuntempajPjongjango ne estis Pjongjango, la riveroTaedong estis plej verŝajne la rivero Han, kaj Buĥansan ne estis Buĥansan dum la periodo de la tri regnoj.[1][20] Krome, Pjongjang estis ofta nomo kun la signifo de ĉefurbo uzita de la dinastioj Gogurjeo kaj Gorjeo, simile al Seulo.[21]
En 603, Gogurjeo atakis Buĥansanseong (북한산성; 北漢山城; Buĥanmonta Fortikaĵo), kion Silla finfine atingis.[22][23] En 604, Silla abolis Namĉeon Provincon, kaj reestablis Buĥansan Provincon por plifortigi la nordan landlimon. La urbo perdis sian provincan ĉefurbecon kaj estis metita sub la Buĥansan Provincon denove.[24] Tio plue pruvas, ke Buĥansan estis en la nordo de nuntempa Pjongjango ĉar ŝanĝo de la provinca nomo kaj de la celo ne estus estinta postulita se Buĥansan estus estinta en Seulo mem.
En la 11-a jarcentoKorjo, kiu sukcedis postUnuiĝinta Sillo, konstruis someran palacon en Seulo, kiu estis nomita kiel la "Suda Ĉefurbo". Nur el tiu periodo Seulo iĝis granda setlejo.[7] KiamJoseon anstataŭis Korjon, la ĉefurbo estis translokigita al Seulo (konata ankaŭ kiel Hanjang aŭ Hanseong), kie ĝi restis ĝis la falo de la dinastio. La palacoGjongbok, konstruita en la 14-a jarcento, funkciis kiel la reĝa rezidejo ĝis 1592. La alia granda palaco,Ĉangdeokgung, konstruita en 1405, funkciis kiel la ĉefa reĝa palaco el 1611 ĝis 1872.[7] PostJoseon ŝanĝis sian nomon alKorea Imperio en 1897, la nomo Hŭangseong estis uzita por referenci al Seulo.
Ĉangdeokgung, konstruita en 1405, funkciis kiel la ĉefa reĝa palaco el 1611 ĝis 1872.
Origine, la urbo estis tute ĉirkaŭita de amasa cirkla ŝton-murego por havigi siajn urbanojn sekurecon kontraŭ naturaj animaloj, ŝtelistoj kaj atakoj. La urbo kreskiĝis trans tiuj muregoj kaj kvankam la murego ne plu staras (escepte laŭlonge de la Bugaksan Monto (en korea 북악산 ĉinlitere 北岳山), norde de la urbocentra areo[25]), la pordegoj restas ĉe la urbocentra distrikto de Seulo, inklude la plej notindajn Sungnjemun (komune konata kielNamdemun) kaj Heunginjimun (komune konata kiel Dongdaemun aŭ Heunginjimun).[26] Dum laJoseon-dinastio, la pordegoj estis malfermitaj kaj fermitaj ĉiutage, akompanite de sonorado de grandaj sonoriloj el BosingakBelfrido.[27] Gine de la 19-a jarcento, post jarcentoj de izolado, Seulo malfermis siajn pordojn al eksterlandanoj kaj ekmoderniĝis. Seulo iĝis la unua urbo enOrienta Azio kiu enkondukiselektron en la reĝa palaco, konstruita de laEdison Illuminating Company[28] kaj unu kardekon poste Seulo instalis ankaŭ elektrajnstratolampojn.[29]
La Fortikaĵa Murego de Seulo.
Multo de la disvolvigo estis rilata lal komerco kun eksteraj landoj kielFrancio kajUsono. Por ekzemplo, laSeoul Electric Company, laSeoul Electric Trolley Company, kaj laSeoul Fresh Spring Water Company (nome entreprenoj por elektro, transporto kaj akvoliverado) estis ĉiuj kune kore–usone posedataj entreprenoj.[30] En 1904, usonano Angus Hamilton vizitis la urbon kaj diris, "La stratoj de Seulo estas grandiozaj, spacaj, puraj, mirinde faritaj kaj bone drenitaj. La mallarĝaj, malpuraj stratetoj estis plilarĝigitaj, la elflukanaletoj estis kovritaj, la ŝoseoj plialrĝigitaj. Seulo estas evidente iĝinta la plej altnivela, plej interesa kaj plej pura urbo en Oriento."[31]
Post laaneksotraktato en 1910,Japanio aneksis al si Koreion kaj alinomis la urbon Gjeongseong ("Kjongsong" en korea kaj "Keijo" en japana). Japana teknologio estis importita, la urbaj muregoj estis forigitaj, kelkaj el la pordegoj estis detruitaj. Ŝoseoj estis pavimitaj kaj oni konstruis okcident-stilajn konstruaĵojn. La urbo estis liberigitaj de usonaj fortoj fine de laDua Mondmilito.[7] En 1945, la urbo estis oficiale nomita Seulo, kaj estis deklarita kiel "speciala urbo" en 1949.[7]
Dum laKorea Milito, Seulo estis konkerita kaj rekonkerita kelkajn fojojn inter la sovet/ĉine apogitaj nordkoreaj fortoj kaj la uson-apogitaj sudkoreaj fortoj, kio lasis la urbon tre damaĝita post la milito. La ĉefurbo estis provizore translokigita alBusan.[7] Ĉirkaŭkalkulo de la etenda damaĝo asertas, ke post la milito, almenaŭ 191 000 konstruaĵoj, 55 000 domoj, kaj 1 000 fabrikoj ruiniĝis. Aldone, enorma tajdo de rifuĝintoj eniris en Seulo dum la milito, pliigante la populacion de la urbo kaj de ties metropola areo ĝis ĉirkaŭkalkulitaj 1.5 milionoj da loĝantoj ĉirkaŭ 1955.[32]
Post la milito, Seul ekfokusiĝis al rekonstruado kaj modernigo. Kiam la Sudkoreia ekonomio ekkreskiĝis rapide el la 1960-aj jaroj, ankaŭurbigo akceliĝis kaj laboristoj ektranslokiĝis al Seulo kaj al aliaj grandaj sudkoreaj urboj.[32] El la 1970-aj jaroj, la grando de la Seula administracia areo ege ekspansiis ĉar ĝi aneksis nombrajn urbojn kaj vilaĝojn el kelkaj ĉirkaŭaj landoj.[33]
Ĝia 1972, Seulo estis postulita deNorda Koreio kiel siade jure ĉefurbo, kaj tiel ĝi estis specifigita en la Artikolo 103 de laKonstitucio de Norda Koreio de1948.[34]
La populacio de Suda Koreio en 2019 estis ĉirkaŭkalkulita je 51.71 milionoj, kaj laŭ la censo de 2018, 49.8% de tiu populacio loĝis en la Seula metropola areo. Tio estis kresko de ĉirkaŭ 0.7% el 49.1% en 2010, montrante klaran tendencon al la koncentrado de la populacio en la ĉefurbon.[35] Seulo iĝis la ekonomia, politika kaj kultura kerno de la lando,[7] kaj kelkaj kompanioj de la500 plej grandaj kompanioj de la mondo, kielSamsung,SK,Hyundai,POSCO kajLG Group havas siajn sidejojn tie.[36]
La 29an de Oktobro 2022, almenaŭ 153 personoj estis ĝismorte stampedigitaj kiam homamaso formiĝis en strateto dum festo deHalloween en la Seula distrikto Itaewon. Prezidento Yoon Suk-yeol deklaris staton de oficiala nacia funebro.[37]
Seulo estas en la nordokcidento de Suda Koreio. Seulo mem enhavas 605.25 km2,[38] kun radiuso de proksimume 15 km, iom dividita en norda kaj suda duonoj per larivero Han. La rivero Han kaj ties ĉirkaŭa areo ludis gravan rolon en la historio de Koreio. LaTri Antikvaj Regnoj de Koreio klopodis ekkontroli tiun teron, kiam la rivero estis uzata kiel komercvojo al Ĉinio (tra laFlava Maro).[39] La rivero ne estas plu aktive uzata por navigado, ĉar tiesestuaro situantas ĉe la limoj inter la du Koreioj, kun civila enirejo ŝtopita. La urbo estas limigita de ok montoj, same kiel per la pli nivelaj teroj de la ebenaĵo de la rivero Han kaj de la okcidentaj areoj.
Changdeokgung estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la dinastio Joseon oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la dinastio Joseon. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas: "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".
En la proksimeco de Seulo estas du flughavenoj: LaGimpo Flughaveno konstruiĝis en la jaro 1939 kiel milita flughaveno en la urboGimpo. Situanta apud Seulo ĝi havis strategan gravecon dum kaj post lakorea milito. Por tio la flughaveno en Gimpo disvastiĝis pli kaj pli. Ĝis 2001, kiam la konstruado deIncheon Internacia Flughaveno (IIA) finis, la flughaveno en Gimpo estis la plej grava flughaveno enSud-Koreio. Nun ĝi estas uzata ĉefe por naciaj flugoj.
Seoul havas du grandajn staciojn,Seula stacio kajYongsan stacio, kaj kelkajn malgrandajn staciojn. La longdistanca trafikosistemo estas disvastiga kaj interligas ĉiujn grandajn urbojn. En 2004 laKorea Trajn-Ekspreso (KTX), kio surbazigas francanTVG-teknologion, unuafoje veturis de Seulo ĝis la suda urbegoBusan.
Ankaŭ disvastiga metroo-sistemo ekzistas en Seulo kaj nombrego de inter- kaj intraurbaj buslinioj.
Por la aŭtotrafiko estas densa kaj disvastiga stratoreto kun 6 aŭtostratoj, kiuj estas ligitaj kun la centro de Seoul per 19 alkondukaj stratoj, kaj 3 ringstratoj ĉirkaŭ la urbocentro. Ĉiuj gravaj stratoj havas multajn ŝpurojn, la plej vasta strato estas la Sejongno-strata kun 20 ŝpuroj. Tamen ofte stavo okazas. Por la denso de aŭtotrafiko la aerkvalito ofte malbonas en Seoul.
Ĉefa konstruaĵo de Hankuk-Universitato, en la antaŭa blanka konstruaĵo okazis la solenaĵoj kaj distraj vesperoj de la102-a Universala Kongreso (UK) deEsperanto. La salonoj por prelegoj estis en apuda konstruaĵo.
En 2017 en Seulo okazisUK kajSAT-kongreso (fakte tiu lasta ĉe ĉeurboGimpo). Unuafoje (flankenmetante laPragan kongreson de 1921 dum kiu fondiĝis SAT)UEA kajSAT okazigis sinsekve siajn kongresojn samjare en sama urbo (dum en antaŭaj jaroj 2015 kaj 2016 ili kongresis samurbe, sed kun jara intervalo, unu post la alia).
La102-a Universala Kongreso (UK) deEsperanto okazis de la 22-a ĝis la 29-a de julio2017 en Seulo, organizata deKorea Esperanto-Asocio.[40] Temis pri la dua Universala Kongreso en Sud-Koreio, post la79-a UK okazinta en1994 same en Seulo.[40] Aliĝis ĝis 1173 kongresanoj.[41] La kongresa temo estis “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo”[42]. En ĉiuj el la sep kongresaj tagoj publikiĝis eldono de la kongresa kuriero "La Kandellumo Verda", redaktata de la korea ĵurnalistoChoe Taesok [Ĉue Tesok] vivanta enLitovio; ĉiuj sep eldonoj ankaŭ post la kongreso legeblas en formatoPDF en la oficiala kongresa retejo.[43]