Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Senusret la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĤaĥepereSenusret la 2-a estis la kvarafaraono de la12-a dinastio deEgiptio. Li regis el1897 a.K. al1878 a.K. Lia piramido estis konstruita ĉe El-Lahun. Senusret la 2-a ege interesiĝis en la regionooaza nomeFajumo kaj eklaboris por etenda irigacia sistemo elBahr Jusef tra la LagoMoeris pere de la konstruado de baraĵlago ĉe El-Lahun kaj la aldono de reto de drenkanaloj. La celo de tiu projekto estis pliigi la kvanton de kultivebla tero en tiu areo.[1]

La gravo de tiu projekto estis emfazita de la decido de Senusret la 2-a por translokigi la reĝan nekropolon elDahŝuro al El-Lahun kie li konstruigis sianpiramidon. Tiu loko restos la politika ĉefurbo dum la 12-a kaj la13-a dinastio de Egiptio. La reĝo establis ankaŭ la unuan konatan kvartalon de laboristoj en la najbara urbo Senusrethotep (ĉe El-Lahun).[2]Liaj idoj ankoraŭ elfosigos kanalon 16 kilometrojn longan ligante laFajuman Oazon al laNilo enMeza Egiptio.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Miroslav Verner,The Pyramids: The Mystery, Culture, and Science of Egypt's Great Monuments, Grove Press 2002. p.386
  2. W. M. F. Petrie,Illahun, Kahun and Gurob, Londono 1891, paĝoj 5 kaj sekvaj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • W. Grajetzki,The Middle Kingdom of Ancient Egypt: History,Archaeology and Society, eldonejo Duckworth, Londono 2006ISBN 0-7156-3435-6, 48-51

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Senusret_la_2-a&oldid=8447316"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp