Lasensaligo de maro estas la nocio por gajno detrinkakvo aŭ alia uzebla akvo (uzakvo) elmarakvo per malpliigo de tiessaleco. La sensaligo povas okazi tra diversajprocezoj, kiuj la salon kaj la mineralojn forigas el la akvo kaj tiel gajnastrinkakvon. Parte aperas vendeblaj kromproduktoj kielkuireja salo.
La maro-sensaligo pli kaj pli graviĝas kun la plimultiĝo de la homoj en akvo-malriĉaj regionoj kaj samtempe kun la pligrandiĝo de la kapa konsumado.
La sensaligo okazas jam multloke, kie la kostoj ne aŭ apenaŭ gravas tiel sur ŝipoj, submarŝipoj kaj insuloj. En riĉaj arabaj landoj tiu formo de trinkakvogajno estas tre disvastiĝinta, kie oni gajnastrinkakvon per gas- aŭ naftofunkciigita sensaligaj instalaĵoj.
Ĉeinversa osmozo, la marakvo estas premita traduontralasa membrano (duonpenetrebla, duontrairebla). Tiu funkcias kielfiltrilo kaj tralasas nur certajnatomojn kajmolekulojn. Tiel oni ricevas la disigon de la originasolvaĵo. La membranfiltrilo retenas lasalon,bakteriojn,virusojn,kalkojn kaj venenojn, same kiel pezmetalojn.
La ozmoza premo kreskas kun la kreskanta salokoncentriteco kaj la procezo povas eĉ halti ĉe iu koncentriteco, tiel oni forkondukas la koncentraĵon. Ĉar la kristaliziĝo de la salo aŭ mineraloj (precipitaĵo) en la membranoj devas esti malhelpata, la uzo la inversa osmozo estas uzebla nur ĝis certa maksimuma koncentriteco. Laŭ la saloriĉeco, oni devas kalkuli je energiobezono de 2 ĝis 3kWh je kubikmetro da trinkakvo.
Oni povas uzi pluajn filtrilojn por trafiltri pli prefekte la akvon, tiel oni povas elfiltri erojn de kun 20 mikrometroj aŭ organikajn materialojn. La UV-radiado mortigas laĝermojn.
Ĉi-kaze temas pri termikaprocezo kun angla mallongigo de"MSF" (Multi Stage Flash Evaporation)
Ĉi-foje oni varmegigas la marakvon per elektra centralo altemperaturo de115°C. la varmegigita salakvo vaporiĝas subvakuo kaj laakvovaporo kondensiĝas ene de ŝtufoj per malvarmiga likvo kaj estas forkondukita kiel sensala akvo. La salodensiĝinta marakvo estas malvarmigita (~40°C) kaj poste maldensigita per freŝa marakvo kaj denove varmegigita. La tuta procezo montras fermitanciklon. La koncentriĝinta salo estas rekondukita al la maro, tiel estiĝas eĉ novaj problemoj ekz. en laPersa golfo.
La grandaj instalaĵoj kiel la enDubajo troviĝantakombicentralo"Jebel Ali", povas ĉiutage produkti el la marakvo ĝis 500.000kubmetroj datrinkakvo.
Oni esploras la eblecojn perrenoviĝanta energio.
La plej simpla metodo estas lasunaakvodistilado, kiu uzas travideblan naĝ-kovrilon kun interne arkita akceptaj ringoj. Tiuj naĝas sur la salakvosurfaco. Ĉi-foje oni eluzas la direktansunradiadon je akvo.
Similaj metodoj baziĝas sur varmiga de la akvo kaj tiel estiginte vaporon, kiun kolektas per iu ajn metodo.
Por varmigi la akvon, oni povas enigi nigrajn foliojn aŭ uzi parabolajn spegulojn,sunpanelojn.
En multaj areoj, en kiuj oni gajnas el marakvo trinkakvon, la kombinado derenoviĝanta energio, kiel vento,- kaj sunenergio kun la sensaligaj procezoj montras bonajn ekzemploj. Tiel surTenerifo funkcias ekde1997 marosensaliga aranĝaĵo de firmaoEnercon, kiu uzasventoenergion.
Kiel supre menciita, la rekondukitaj dense salaj marakvoj detruas la vivantan medion de la golfoj, maroj kaj kaŭzas densiĝon de la proksima maro je saloj. Tiel la plej bona solvo estas la kombinado de la sensaligo kun la produkto de lasalo.
La kostoj de la sensaligo falas daŭre kaj la malmultekostigo de la kutimaj metodoj igas tion pli kaj pli konkurenckapabla, ekonomia.