Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Senjera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de Katalunio, en formato 2:3

LaSenjera, nacilingveSenyera (katalune) respektiveSeñera (kastilie), estas flago, kiu konsistas el kvar horizontalaj strioj sur teorie ora (fakte flava) fono. Ĝi estas la flago de la aŭtonoma regionoKatalunio en la nordoriento deHispanio (kaj el kultura vidpunkto ankoraŭ de iom pli eta teritorio en sudokcidentaFrancio, iom norde de la hispana regiono Katalunio). En la kataluna lingvo la vortosenyera estas kaj ĝenerala vorto por flago, kaj specife celas tiun-ĉi nacian flagon.

Laŭ la legendoj la Senjera devus esti unu de la plej malnovaj flagoj de la mondo - fonto el la 14-a jarcento asertas, ke ĝi devenas el la 9-a jarcento. Plej verŝajnas tamen, ke ĝi devenas de neoficialaj blazonoj el la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Origine la kombino de ruĝaj strioj sur flava/ora fono aperis sur la blazono de la grafejo Barcelono, kie tamen la strioj estas vertikalaj, dum en la flago de Katalunio ja horizontalaj. Legendo raportas, ke la grafoVilfredo la Harplena (Vilfredo la 1-a de Barcelono) vundiĝis dum batalo, kaj la franka reĝo Karolo la Kalva (Karolo la 2-a) metis siajn fingrojn krom la polekso en la vundon kaj per ili pentris ruĝajn striojn sur la oran ŝildon de Vilfredo.

Komence familia blazono, la Senjera baldaŭ estis la flago por ĉiuj regionoj regataj de la grafoj kaj pli poste por ĉiuj teritorioj de la mezepoka regnoAragono. Nuntempe multaj flagoj kaj blazonoj de teritorioj kaj regnoj pasintece ligitaj al la regno Aragonio baziĝas sur la Senjera: krom la flago de Katalunio temas ekzemple pri la moderna provincoAragono, laBalearaj insuloj, la regionoValencio kaj la ŝtatetoAndoro, sed ankoraŭ pliaj provincoj, regionoj, urboj kaj komunumoj uzas ĝin.

Variaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Jen iuj el la multaj variaĵoj de la Senjera:

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Senjera&oldid=8447181"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp