Senegalo (ankaŭSenegalio)[1] estasregno en okcidentaAfriko, ĉe kaj ĉefe sude de la rivero Senegalo kiu formas la limon kunMaŭritanio. Krome Senegalo limas ankaŭ kunMalio oriente kaj kunGvineo kaj kunGvineo Bisaŭa sude, krom kunAtlantiko okcidente. Krome ene de Senegalo estas la regnoGambio ĉe la rivero samnoma laŭlonge de 300 km. La insularo kaj regno deKaboverdo estas en la oceano ĉirkaŭ 560 km enmare kaj antaŭ Senegalo.
Senegalo estas en la centra pinto de Okcidenta Afriko, sub la arabaj landoj (Maŭritanio norde estas la lasta araba lando) kaj la landoj de laGolfo de Gvineo sude, kaj la duoninsuloVerda Kabo (ne konfuzu kun la najbara insularlandoKaboverdo) en Senegalo estas la plej okcidenta parto de Afriko, krom insuloj.
La loĝantaro de Senegalo estas ĉefeislama. La lando estis dum pli ol unu jarcentokolonio deFrancio kaj pro tio ties influo estas konsiderinda. Kiel ĉe multaj afrikaj landoj, tiu ĉi enhavas multetnan loĝantaron, el kiu la majoritataj grupo kaj lingvo estas lavolofa kajvolofoj respektive.
Senegalo akiris siansendependecon de Francio en1960, kaj dum siaj jaroj da ekzistado tie regis stabila reĝimo. Male al multaj afrikaj landoj, ne okazis militaj puĉoj, etnaj konfliktoj aŭ civilaj militoj. Senegalo estas hodiaŭ modelo de plurpartia demokratio en Afriko.
Senegalo situas okcidente enOkcidenta Afriko. La senegala pejzaĝo konsistas ĉefe el undecaj sablecaj ebenaĵoj de okcidentaSahelo kio leviĝas al montetoj sudoriente. Tie troviĝas ankaŭ la plej alta punkto en Senegalo, sennoma ejo ĉe Nepen Diakha de 584 m. La norda limo estas formita de la rivero Senegalo, kaj aliaj riveroj inkludas la riverojnGambio kajCasamance. La ĉefurbo Dakaro kuŝas en la duoninsuloCap-Vert, esperanteVerda Kabo, la plej okcidenta pinto de kontinenta Afriko.
Satelita foto
La lokaklimato estastropika kun tre diferencaj seka kaj humida sezonoj, kiuj estas kaŭzo de nordorientaj vintraj ventoj kaj sudorientaj someraj ventoj. La jara pluvokvanto de Dakaro estas ĉirkaŭ 600 mm inter junio kaj oktobro kiam la maksimumaj temperaturoj averaĝas27°C; el decembro al februaro minimumaj temperaturoj estas ĉirkaŭ17°C. Internaj temperaturoj povas esti iom pli altaj ol ĉe la marbordo, kaj la pluvo pliiĝas sufiĉe pli sude, ĝis 1.5 m jare en kelkaj areoj. En la plej interno de la lando, en la regiono deTambacounda, ĉefe ĉe la limo kun Malio, temperaturoj povas atingi tiom alte kiom54°C.
La insularo kaj najbara landoKaboverdo situas je 560 km for de la Senegalamarbordo,sed Cap Vert esta marborda loko,[klarigu] ĉeLes Mammelles, klifo 105 m alta ĉe la fino de la duoninsulo Verda Kabo, kie setlas senegala ĉefurbo Dakaro, kaj je 1 km sude dePointe des Almadies, la plej okcidenta punkto de kontinenta Afriko.
Arkeologiaj trovaĵoj tra la areo indikas, ke Senegalo estis loĝata en prahistoriaj tempoj. Poste Orienta Senegalo estis iam parto de laImperio de Ganao. Ĝi estis fondita de laTukuloroj en la meza valo de la rivero Senegalo.Islam, la hegemonia religio en Senegalo, venis unuafoje al la regiono en la 11-a jarcento. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj, la areo venis sub la influo de la imperioj de laMandinkoj oriente; kaj ankaŭ laVolofa Imperio de Senegalo estis fondita dum tiu epoko.
Diversaj potencoj de Eŭropo, kielPortugalio,Nederlando kajBritio konkurencis pro la komerco en la areo el la 15-a jarcento antaŭen, ĝis kiam en 1677,Francio fine ekposedis tion, kio estos grava loko por lasklava komerco, nome la fifaman insulonGorée proksime al la nuntempa Dakaro. Milionoj da homoj de Okcidenta Afriko estis enŝipitaj tie. Nur en la 1850-aj jaroj Francio eketendiĝis tra la kontinenta Senegalo, kontraŭ la indiĝenaj regnoj kiel tiuj deWaalo,Kajor,Baol, kaj laVolofa Imperio.
Meze de la 18-a jarcento la britoj sukcesis forigi la francojn de la ĉefaj bazoj kaj formis la unuan staton de Senegambio. Inter 1779 kaj 1783 la francoj rekonkeris la regionon kaj disigis la tiaman Senegambion; de tiam Senegalo estiskolonio de Francio. Meze de la 19-a jarcento ankoraŭ ekzistis klopodoj de Britio por unuigi la regionon danke al iu interŝanĝo de teritorioj, sed tio ne okazis kaj en 1889 oni akceptis la ĝisnunan landlimon inter Senegalo kaj Gambio. Tio estas: Francio kaj Britio akceptis ĝin, ĉar restis por la regionaj popoloj la malfacilon kunvivi kun artefarita limo kiu ne kongruis kun geografio nek kun la etneco aŭ lingveco de la popoloj.
Januare de1959 Senegalo kaj la tiamaFranca Sudano kuniĝis por formi laMalian Federacion, kiu iĝis entute sendependa la20an de junio de1960, kiel konsekvenco de la traktato por la transdono de povo subskribita kun Francujo la4an de aprilo de 1960. Pro internaj politikaj malfacilaĵoj, la Federacio rompiĝis la20an de aŭgusto. Senegalo kaj la tiama Sudano (renomita kiel Respubliko deMalio) proklamis siajn sendependecojn. Aliaj malfacilaĵoj okazis pro teritoriaj plendoj kontraŭMaŭritanio.
Léopold Senghor estis elektita la unua prezidento de Senegalo en septembro de 1960.
Post la rompo de la Malia Federacio, la Prezidento Senghor kaj la ĈefministroMamadou Dia regis kune laŭ parlamenta sistemo. Decembre de 1962 ilia politika rivaleco alvenis en klopodo depuĉo de Ĉefministro Dia. Kvankam tio okazis sen sangoverŝo, Dia estis arestita kaj enkarcerigita, kaj Senegalo adoptis novan konstitucion kiu plifortigis la povon de la prezidento. En 1980 la Prezidento Senghor decidis retiriĝi el politiko, kaj lasis la povon en 1981 al sia sukcedanto,Abdou Diouf.
Senegal kuniĝis kunGambio por formi la laŭnoman konfederacion deSenegambio la1an de februaro de1982. Tamen, la unio estis disigita en 1989. Spite paconegocado, sudaseparista grupo de la regionoKazamanco luktis sporade kontraŭ la registara armeo ekde 1982. Senegalo havas longan historion de partoprenado en internaciaj paconegocado.[3]
Abdou Diouf estis prezidento el 1981 al 2000. Li helpis la politikan partoprenon, malpliigis la ŝtatan intervenon en ekonomio, kaj ampleksigis la diplomatan engaĝigon de Senegalo, ĉefe kun aliaj disvolviĝintaj landoj. Hejma politiko foje iĝis surstrata violento, lima streĉiĝo kaj eĉ violenta separatista movado en la suda regiono deKazamanco. Diouf postenis kvarfoje kiel prezidento.
En la prezidenta balotado de 2000, la politikisto de opozicioAbdoulaye Wade venkis sur Diouf en balotado konsiderita libera kaj justa de internaciaj observantoj. Senegalo spertis sian duan pacan transdonon de povo kaj sian unuan el unu politika partio al alia. La 30an de decembro de 2004 Prezidento Abdoulaye Wade subskribis pactraktaton kun la separatista grupo en Kazamanco[4].
Evoluo de la loĝantaro de la lando en miloj da loĝantoj.
Dum 2007, Senegalo havis loĝantaron de 12 520 000 homoj. La mezaveraĝa vivodaŭro estas de 56 jaroj. La mezaveraĝa filkvanto por unu virino estas de 5,1, unu el la plej altaj kvantoj de la mondo, kio kaŭzas malfacilan ekonomian kaj median problemaron. 40,2 % de la populacio estas alfabetigita, scias legi.
Tiu populacio kiu kreskas ege rapide, kun fekundeco pli alta de 5 gefiloj por ĉiu virino, troviĝas malegalece distribuita tra ties teritorio, kaj ĉefe en la atlantikaj regionoj. La regionoj plej urbigitaj estasZiginĉor,Thies kajSaint-Louis, kaj la malplej loĝitaj estasKolda,Matam kajFatik. Estas la regiono de Tambakunda kiu posedas la plej malaltan densecon (11 loĝantoj por km2). Oni vidas ankaŭ tre grandan etnan diversecon:volofoj (43,3 %),peŭloj (23,8 %),sereroj (14,7 %),djoloj (3,7 %),malinkoj (3,0 %),soninkoj (1,1 %) kaj kelkaj etnaj popoloj malpli nombraj kaj pli lokaj, sen kalkuli la 50 000 eŭropanoj (francoj ĉefej) kaj libananoj kiuj loĝas en urba medio.
Lafranca estas la oficiala lingvo, sed ĝi estas uzata ĉiutagece nur de eta minoritato.
Léopold Senghor estis la unua prezidento kaj ripetis postenon en 1963, 1968, 1973 kaj 1978. Post la malsukcesapuĉo de la tiama ĉefministroMamadou Dia, la prezidento plialtigis sian povon per aprobo de nova konstitucio en 1963. Sub lareĝimo de Senghor, oni helpis novajn ekonomiajn sektorojn, sed la enspezoj pro eksportado deternuksoj aŭarakidoj hegemoniis en la ekonomia panoramo de Senegalo.
Foje, ĉefe en 1968 kaj 1973, la studentoj organizis manifestacioj proteste kontraŭ la koncentrigo de povo ĉe Senghor. La reformoj al la Konstitucio de 1976 enkondukis multipartian sistemon en la lando, kaj fine de 1980, Senghor demisiis. La prezidanteco estis tiam okupita deAbdou Diouf, kiu jam en 1970 estis ĉefministro.
En 1982, Senegalo kaj la najbaraGambio formis konfederacion konatan kielSenegambio, kun Diouf registe. La konfederacio estis disigita en 1989, kvankam en 1991 ambaŭ landoj subskribis novan traktaton por kunlaboro. Kiam en 1988, Diouf venkis en la balotado, la opozicio protestis per tumultoj en Dakaro, kaj la registaro deklaris senkonstitucian staton.
Fine de la 1980-aj jaroj, okazis aliaj konfliktoj, pro landlimaj malkonsentoj kontraŭMaŭritanio. Sanga malamikeco inter senegalanoj kaj maŭritanianoj okazigis violenton inter ilil kaj pli da 400 mortoj, ĉefe senegalanoj, kaj la forpelon de ĉiu lando de la ŝtatanoj de la alia, kio ne helpis por ĉesigi la kontraŭstaron. Diouf venkis denove en la balotado de 1993, sed la opozicio denove protestis pro balota fraŭdo. Dum venontjare pludaŭris la politika malfacileco.
En marto de 1995, por finigi tion, la ĉefministroHabib Thian (laŭ mendo de Diouf) formis novan ministraron kie estis ankaŭ la politikan partioj de la opozicio. En 2000,Abdoulaye Wade estis elektita prezidento kaj reelektita en 2007 sen neceso de dua balotado. Same la koalicio de partioj kiu apogas lin venkis en la parlamenta balotado de 2001 kaj 2007. En 2012 prezidento Wade perdis la baloton kaj sinjoroMacky Sall fariĝis prezidanto de Senegalo. Ekde 2019 prezidanto kaj ĉefministro de Senegalo estas unu persono, doMacky Sall ekde tiam plenumis ankaŭ la ĉefministran funkcion, kaj en aprilo 2024 sukcedis linBassirou Diomaye Faye.
En la regionoCasamance, la strio en sudokcidenta Senegalio interGambio kajGvineo Bisaŭa, ekzistas daŭra konflikto inter la registaro kaj separismaj fortoj ekde 1982. Ladjoloj, kiu ne parolas la cetere komunanvolofan lingvon kaj kiu estaskristanaj kajanimistaj, estas la plej granda etna grupo, sentas ke la ekonomia valoro de ilia regiono, pro la medio pli produktiva ol la cetera Senegalo, ĉefe venas al Dakaro, anstataŭ gajnigi Casamance. La konflikto signifis kaj signifas periodojn de armita batalado inter la separatisma grupo kaj la ŝtato de Senegalo.
Senegalo apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano. Senegalo havas longan historion de partoprenado en internaciaj paconegocado.[3]
En januaro de 1994, Senegalo komencis kuraĝan kaj ambician programon de ekonomia reformo danke al la helpo de lakomunumo de internaciaj donantoj. Tiu reformo komencis sub 50 % de devaluacio de la monunuo de Senegalo, laAfrika franko, kiu estis ligita laŭ fiksa valoro al iamaFranca franko kaj nuntempe alEŭro. La kontroloj de prezoj kaj subvencioj de la registaro estis forigitaj iom post iom. La lando klopodas plenumi la kondiĉojn postulatajn de laInternacia Monunua Fonduso. Post kiam la landaekonomio malkreskis je 2,1 % en 1993, Senegalo plialtigis ĝin iomete, danke al programo de reformoj, kaj atingis realan kreskon de laMEP de 5 % ĉiujare dum 1995–2001. La ĉiujarainflacio malaltiĝis al malpli de 1 %, sed rekreskis al ĉirkaŭ 3,3 % en 2001. La investado kreskis je konstanta ritmo de 13,8 % de la MEP en 1993 al 16,5 % en 1997.
Kiel membro de laEkonomia kaj Monunua Unio de Okcidenta Afriko (UEMOA), Senegalo klopodas pli grandan regionan integriĝon per ekstera unuigitadogana tarifo. Senegalo ankaŭ realigis kompletan konektigon alInterreto en 1996, kreante etan eksplodon de la servoj bazitaj en la teknologio de informado. La privata ekomomio nuntempe estas ĝis 82 % de laMEP. Ekde negativa vidpunkto, oni devas diri, ke Senegalo alfruntas urbajn problemojn tre enradikigitajn pro kronikasenlaboreco, sociekonomia malegaleco, junula krimeco kajdroga dependeco.
Senegalo posedas la trian plej fortan ekonomion de la malsupra regiono de la afrika okcidento postNiĝerio kajEbur-Bordo. Tiu ekonomio orientiĝas alEŭropo kajBarato. Ties ĉefaj ekonomiaj partneroj estasFrancio, Barato kajItalio. Tamen, de antaŭ kelkaj jarojĈinio estas partnero pli kaj pli grava kiel pruvas la ĉinafrikaj pintkunvenoj. Kompare kun aliaj landoj de Afriko, Senegalo estas malriĉa laŭ naturaj resursoj, la ĉefaj fontoj de enspezoj estasfiŝkaptado kajturismo kun multaj hoteloj ĉe la marbordo. Sed pro la geografia situo kaj la politika stabileco, oni komprenas, ke Senegalo formas parton de la grupo de afrikaj landoj pli industriigitaj kun ĉeesto de multinaciaj entreprenoj, ĉefe de franca deveno kaj duarange usona. La terkultura sektoro laborigas ĉirkaŭ 70 % de la senegala loĝantaro, sed suferas la danĝerojn de la klimato kaj de la atakoj deakridoj, dum fiŝkaptado estas la unua enspezofonto, sed pro dediĉo al eksportado endanĝerigas la marajn rezervojn.
Ekonomia efiko de2°C-a varmigo en Senegalo (kalkulo)
Lasindikatoj (kun tradicio en la lukto kontraŭkoloniismo) pli malpli funkcias, malkiel ĉe plej parto de la najbaraj landoj.
Mireille Grosjean alvenis al Dakaro[5] kaj deĵoris en la Forumo kun 4 ĝis 6 lokaj esperantistoj disdonante kilogramojn da varbiloj en diversaj lingvoj. Ŝi faris plurajn radiointervjuojn. Poste ŝi veturis alThiès por viziti kolegon.[6]
Fine de la jaro 2012 Grosjean instruis Esperanton enRufisko kaj organizis sesion deInternaciaj Ekzamenoj deILEI UEA.[klarigu] Tiam ŝi faris diversajn esplorojn pri lokoj por internaciaj kongresoj kaj aranĝoj, verkante por ĉiu loko esploron pri farebleco.
↑La formo "Senegalio" ne estas nepre evitenda, ĉar estas registrita ĉePIV, dumSenegalo estas konfirmita por la rivero.NPIV (alirita 16 januaro 2023). La Akademio rekomendas "Senegalo", rigardu Diskuton.