La urbo havas multajn verdejojn, tiel kiel la alinomo estas "Mori no Miyako (Urbo de Arboj)".Flughaveno Sendai kiu staras 1,4 km proksime al marbordo estis trafita decunamo en2011.
Vegalta Sendai: Profesia klubo defutbalo, fondita en 1994. Ĝi havas multe da entuziasmaj subtenantoj kaj la hejmstudionon ĉiam vizitas ĉirkaŭ 20 000 rigardantoj.
Sendai 89ERS: Profesia klubo debasketbalo, fondita en 2004 samtempe kun la malfermo de la "basketbala japana ligo", kutime mallongigataBJ Ligo.
Tohoku Rakuten Golden Eagles: Profesia teamo debasbalo
Sendai Girls' Pro-Wrestling: Organizo de profesiajluktadistinoj.
↑La ĝis nun sola esperantlingvaatlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Sendajo" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
↑klarigo pri la literaturaj esperantigoj de la en Japanio tre populara verkisto Mijazaŭa Kenĝi el la retejowhy.kenji.ne.jp, origine japane, citaĵo: "En novembro 1926, kiamKenĵi Mijazaŭa vizitis sian amikon de la mezlernejo Morioka, Kosuge Kenkichi, por renovigi ilian amikecon, Kenji laŭdire diris al li: "Mi studas Esperanton por povi prezenti miajn skribaĵojn en Esperanto, por ke homoj tra la mondo povu kompreni ĝin." (校本宮沢賢治全集, "Kyohon Miyazawa Kenji Zenshu" kompletaj Verkoj de Kenji Miyazawa, volumo 14, 年譜 "Nenpu" Kronologio, 1977, eldonejo 筑摩書房 Chikuma Shobō" Ĉikuma Ŝobo, do librejo Ĉikuma). "Mi volas igi homojn tra la tuta mondo miaj legantoj". Por fari tion, li bezonas studi Esperanton, kaj tio klare klarigas lian motivon por interesiĝi pri Esperanto. Tiutempe, kaj eĉ nun, estas tre malmultaj japanaj verkistoj, kiuj intencas kontakti la mondon. La 2-an de decembro 1926, Kenji iris al Tokio por la sepa fojo kaj partoprenis kurson de Esperanto. Neniu instruis al li Esperanton en Hanamaki, do li studis ĝin memstare, sed eble li rimarkis la limigojn de tio. Estis ĉirkaŭ tiu tempo, ke li renkontis la finnan senditon kaj esperantiston Ramstedt, kaj kiam Kenji demandis lin pri tio private post prelego, Ramstedt diris al li: "Fine, Esperanto estas la plej bona maniero por skribi" (letero al lia patro, Masajiro, datita la 12-an de decembro 1926). Ĉi tiu evento certe instigis la entuziasmon de Kenji lerni Esperanton, sed reale, la solaj restantaj Esperantaj verkoj estis ok poemoj nomitaj "Esperantaj Manuskriptoj". Kvankam Esperanto estas artefarita internacia lingvo, kiun oni facile lerneblas, necesas konsiderinda kvanto da tempo kaj persistemo por majstri ĝin. Ĉar ne estis instruisto proksime, Kenji devis fidi je memstudado kaj neniam sukcesis publikigi iujn ajn Esperantajn verkojn. Tamen, li provas integri la rezultojn de sia lernado de Esperanto en siajn verkojn. En lia japana verkaĵo "Polano-Placo" oni uzas loknomojn kiel Morio (Morioka), Sendado (Sendai) kaj Tokio (Tokyo), kio klare estas provo 'esperantigi' loknomojn." En tio, la formo "Sendado" restis kaprica kreaĵo de la verkisto, ĉar poste pli akceptiĝis esperantigo "Sendajo", sed pro la populareco de liaj verkoj ankaŭ lia memkreita vorto "Sendado" restis populara inter japanaj esperantistoj]