Sen Eliro | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Jean-Paul Sartre | |
Eldonjaro | 1964 | |
Urbo | Marmande | |
Eldoninto | Esperantaj Francaj Eldonoj | |
Paĝoj | 111 | |
Sen Eliro (france :Huis Clos) estas franca,ekzistadismateatraĵo deJean-Paul Sartre, verkita en1944.
La teatraĵo estas esperantigita deRoger Bernard kaj, kune kun la teatraĵoLa Respektema Prostituitino, kaj eldonita de laEsperantaj Francaj Eldonoj elMarmande (Francujo) en1964.
En la franca, la nomo signifas "Fermata Aperturo," sed en angla, tre ofta traduko "No Exit" signifas "Sen Elirejo." La tuto estas kompleta komplemento kaj kontrasto, ĉarSen Eliro estas tute abstrakta verko dumLa Respektema P... estas tute konkreta afero de vivo ensuda Usono. Nur kvar personoj rolas en tiu teatraĵo; kaj unu el ili estas tie dum nelonge.
La teatraĵo komenciĝas kun iu kiu gvidas viron nomatan Garcin en grandegan hotelon. Tiu hotelo estas Infero; kaj la aŭdantaro baldaŭ; konsciiĝos pri tio. Ili eniras en ĉambron. La ĉambro havas neniujn fenestrojn; kaj ekzistas en ĝi nur unu pordo. Eniras baldaŭ ankaŭ du virinoj, kiuj nomiĝas Inès kaj Estelle. Ili atendas torturiston; sed la torturisto neniam venas. Ili do ekkonscias, ke ili estas tie por torturi unu la aliajn. Fine, oni diras la faman frazon, "la inferon konsistigas la aliuloj!"
Temas pri abstrakta teatraĵo kie ŝajne la roluloj estas mortintoj kiuj por eterne torturos unu la alian per sia propra estado... poreterna.